×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Pri la defio, kiu estas zorgo pri sia propra sanstato

Homo kontenta, estas tia homo, kiu scipovas ofte ridi kaj rideti, estas aktiva de frumateno ĝis malfruvespero.

Tia homo facile aranĝas ne nur siajn proprajn aferojn, sed ankaŭ estas preta helpi al aliaj homoj. Unu el la plej gravaj kondiĉoj esti kontenta, estas vaste komprenata bona sanstato. Niaj bonaj fizika kaj psika sano, eliminas multe da sufero el la vivo kaj kaŭzas, ke ni volas agi anstataŭ dormi, ĉar estante sanaj ni tutsimple deziras vivi plene por ni kaj por aliaj homoj. Tial logike estas, ke valoras zorgi pri propra sanstato, sed ĉu tio ĉi estas facila kaj simpla afero? Al la plej oftaj konsiloj, kiujn ni plurfoje aŭdas de niaj gepatroj, proksimuloj aŭ aliaj, plej diversaj konsilantoj apartenas ŝajne jenaj.

Bone manĝu, ripozu, faru korpekzercojn, distru vin. Kaj ni realigas ĉi sloganojn, manĝante multe kaj abunde, sed ne nepre valore.

Ni ripozas, sed fakte ĉiam malpli, ĉar ja tiom da laboro estas por perlabori sufuĉe da mono eĉ por kurantaj elspezoj. Kelkaj eĉ praktikas sportojn aŭ iun simplan moviĝon kiel dancado kaj gimnastiko, tamen ili ne konscias, ĉu ilia elekto, estas konvena por ili disciplino. Kaj fine ni distras nin plurmaniere, ne malofte kun la akompano de ekstreme abunda manĝado kaj drinkado, nomante tion ĉi bona ludo. Al la ĉi-supre menciitaj konsiloj apartenas ankaŭ amaso da radi- kaj televidreklamoj, kiuj alvokas al memkuracado per ĉiam pli „perfektaj” medikamentoj, preterlasante necesan interparolon kun bona kuracisto, precizajn sanesplorojn kaj ĉefe ajnan pensadon, opiniante, ke ja je ĉio estas pilolo!

Do ni ne pensas, ĉar en nia kapo ekzistas kliŝo preni pilolon kontraŭ tio ĉi kaj kontraŭ tio, do kial mediti pri la kaŭzoj de nia malbona sento, ja ĝi baldaŭ pasos. Do pri kiuspeca defio ni parolas? La afero ne estas tiel simpla, ĉar se ĝi tia estus, ni ne malsanus, almenaŭ en nia junaĝo.

Naskiĝas ankaŭ kelkaj demandoj. Kiu diris al ni, ke en nia maljunaĝo ni estu malsanaj? Kial ne morti simple malfruaĝe, sed en sufiĉe bona sanstato? Sed ĉu ĝenerale eblas flegi bonan sanon ĝis maljunaĝo? Se ne ekzistas ŝanco konservi psikajn kaj fizikajn fortojn ĝis la fino, kial pli frue klopodi observi iujn regulojn, kiuj onidire kondukas al la menciita celo, kiu estas la sana ĝisvivado? Mi ne respondos hodiaŭ ĉi demandojn, ĉar tio postulas apartan spacon por pripensoj kaj akcepto de kelkaj faktoj, kiuj ekzistas en realeco, kvankam ili ŝajnas kvazaŭ kaŝiĝi en la ĝangalo de memkontraŭaj informoj, kiujn oni kreas por atingi memkontraŭajn celojn.

Unu afero estas por mi tute klara, ke indas fari klopodojn konservi bonan farton, sed samtempe mi konscias, ke tio ĉi postulas posedi necesan scion kaj entrepreni kelkajn ŝanĝojn de niaj ĝisnunaj alkutimiĝoj. Temas pri ebla por ĉiu procezo de ŝanĝoj, kiuj kondukas al poioma plibonigo de ajna sansituacio, malgraŭ la universala ekzisto de toksinoj en la akvo kaj aero, plantoj kaj viando de bestoj, kaj malgraŭ de ĉieestanta streso. Magio? Ne – defio! Sed ĉiu povas ĝin fronti!


Homo kontenta, estas tia homo, kiu scipovas ofte ridi kaj rideti, estas aktiva de frumateno ĝis malfruvespero.

Tia homo facile aranĝas ne nur siajn proprajn aferojn, sed ankaŭ estas preta helpi al aliaj homoj. Unu el la plej gravaj kondiĉoj esti kontenta, estas vaste komprenata bona sanstato. Niaj bonaj fizika kaj psika sano, eliminas multe da sufero el la vivo kaj kaŭzas, ke ni volas agi anstataŭ dormi, ĉar estante sanaj ni tutsimple deziras vivi plene por ni kaj por aliaj homoj. Tial logike estas, ke valoras zorgi pri propra sanstato, sed ĉu tio ĉi estas facila kaj simpla afero?

Al la plej oftaj konsiloj, kiujn ni plurfoje aŭdas de niaj gepatroj, proksimuloj aŭ aliaj, plej diversaj konsilantoj apartenas ŝajne jenaj.

Bone manĝu, ripozu, faru korpekzercojn, distru vin.

Kaj ni realigas ĉi sloganojn, manĝante multe kaj abunde, sed ne nepre valore.

Ni ripozas, sed fakte ĉiam malpli, ĉar ja tiom da laboro estas por perlabori sufuĉe da mono eĉ por kurantaj elspezoj. Kelkaj eĉ praktikas sportojn aŭ iun simplan moviĝon kiel dancado kaj gimnastiko, tamen ili ne konscias, ĉu ilia elekto, estas konvena por ili disciplino. Kaj fine ni distras nin plurmaniere, ne malofte kun la akompano de ekstreme abunda manĝado kaj drinkado, nomante tion ĉi bona ludo.

Al la ĉi-supre menciitaj konsiloj apartenas ankaŭ amaso da radi- kaj televidreklamoj, kiuj alvokas al memkuracado per ĉiam pli „perfektaj” medikamentoj, preterlasante necesan interparolon kun bona kuracisto, precizajn sanesplorojn kaj ĉefe ajnan pensadon, opiniante, ke ja je ĉio estas pilolo!

Do ni ne pensas, ĉar en nia kapo ekzistas kliŝo preni pilolon kontraŭ tio ĉi kaj kontraŭ tio, do kial mediti pri la kaŭzoj de nia malbona sento, ja ĝi baldaŭ pasos. Do pri kiuspeca defio ni parolas?

La afero ne estas tiel simpla, ĉar se ĝi tia estus, ni ne malsanus, almenaŭ en nia junaĝo.

Naskiĝas ankaŭ kelkaj demandoj. Kiu diris al ni, ke en nia maljunaĝo ni estu malsanaj? Kial ne morti simple malfruaĝe, sed en sufiĉe bona sanstato? Sed ĉu ĝenerale eblas flegi bonan sanon ĝis maljunaĝo? Se ne ekzistas ŝanco konservi psikajn kaj fizikajn fortojn ĝis la fino, kial pli frue klopodi observi iujn regulojn, kiuj onidire kondukas al la menciita celo, kiu estas la sana ĝisvivado?

Mi ne respondos hodiaŭ ĉi demandojn, ĉar tio postulas apartan spacon por pripensoj kaj akcepto de kelkaj faktoj, kiuj ekzistas en realeco, kvankam ili ŝajnas kvazaŭ kaŝiĝi en la ĝangalo de memkontraŭaj informoj, kiujn oni kreas por atingi memkontraŭajn celojn.

Unu afero estas por mi tute klara, ke indas fari klopodojn konservi bonan farton, sed samtempe mi konscias, ke tio ĉi postulas posedi necesan scion kaj entrepreni kelkajn ŝanĝojn de niaj ĝisnunaj alkutimiĝoj. Temas pri ebla por ĉiu procezo de ŝanĝoj, kiuj kondukas al poioma plibonigo de ajna sansituacio, malgraŭ la universala ekzisto de toksinoj en la akvo kaj aero, plantoj kaj viando de bestoj, kaj malgraŭ de ĉieestanta streso. Magio? Ne – defio! Sed ĉiu povas ĝin fronti!