×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Pri la brazila terkulturo

Pri la brazila terkulturo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Brazilo estas unu el la kvin membroj de la grupo “BRICS”, kiu estas grupo de kvin e voluantaj landoj kun relative forta ekonomio. La nomo estas akronimo de la unuaj literoj de la anglalingvaj nomoj de tiuj landoj: Brazil (Br azilo), Russia (Rusio), India (Hindio), China (Ĉinio), South-Africa (Suda Afriko ). La unua pinta renkonto okazis en 2009, sen Suda Afriko, kiu aliĝis nur en 2011. Cetere, pluraj fakuloj surpriziĝis pri la aliĝo, ĉar tiu lando estas multe m alpli forta ekonomie ol la aliaj. ¶ Nur por via informo vidu la tabelon pri la grando de la teritorioj kaj la nombro de enloĝantaroj de la kvin landoj. Mi ne laŭtlegos la tabelon, ĉar tio estus tro teda. lass="mceNonEditable">¶ Teritorio (je km2) Enloĝantaro Rusio: 17.124. 442 Ĉinio: 1.402 milionoj Ĉinio: 9.596.961 Hindio: 1.210 milionoj Brazilo: 8.515.767 Brazilo: 207 milionoj Hindio: 3.287.590 Rusio: 143 milionoj Suda A friko:1.221.037 Suda Afriko: 55 milionoj Ekonomie grava estas la nombro de la MEP (Malneta E nlanda Produkto). Jen la MEP de 2015 en dolaroj: Ĉinio: 11,218 bilionoj Hindio: 2,090 bilionoj Brazilo: 1,772 bilionoj Rusio: 1,324 bilionoj Su da Afriko: 0,313 bilionoj Tre grava estas ankaŭ la MEP po kapo (en dolaroj): Rusio: 9.055 Brazilo: 8.670 Ĉinio: 7.990 Suda Afriko: 5.695 Hindio: 1.688 Tiujn datumojn mi mencii s nur por informi vin pri la situacio de Brazilo inter la BRICS-landoj. La vera temo de mia hodiaŭa artikolo estas la situacio de l a brazila terkulturo. Mi prezentos la plej gravajn partojn de teksto legita en brazila revuo pri ĝi.< span class="mceNonEditable">¶ La aŭtoro – ĝenerale tre kritika r ilate al pluraj enlandaj situacioj – intencis defendi la brazil an terkulturon kontraŭ enlandaj kaj eksterlandaj kritikoj, ekzemple al senarbarigo. ¶ Li diris: “Baze de tio, kion oni legas ĉiutage [pri la senarbarigo], neniu povus imagi ke la areo de prezervitaj arbaroj estas pli ol la duoblo de la monda averaĝo. ¶¶ pan> Neniu lando en la mondo havas tiom da arbaroj kiel Brazilo, pli ol Rusio, kiu havas la duoblan grandon, kaj pli ol Kanado kaj Usono kune. [... ] Pli ol du trionoj de la brazila teritorio estas ‘areoj de konservado'.” < p>“La brazila terkulturo okupas nur 10% de la tuta lando. [...] Ĝi kreskas ne p ro tio, ke ĝi detruas la arbarojn, sed pro la uzo de teknologio, i.a. de la irigacio.” “Antaŭ 45 jaroj oni rikoltis 30 milionojn da tunoj da grajnoj; la pasinta rikolto estis la okoblo, 240 milionoj da tunoj. ¶¶ span> [...] Ĉiu rikolto ebligas nutri la brazilan enloĝantaron kvinfoje – aŭ unu miliardon da homoj.” “B razilo, kiu ĝis 1970 estis kvazaŭ granda bieno, kiu sukcesis nur produkti kafon, hodiaŭ estas monde la plej granda eksportanto de sojo, sukero, oranĝsuko, viando – krom kafo. Ĝi estas la dua plej granda eksportanto de maizo, kaj ĝi estas inter la kvin unuaj lokoj rilate al aliaj produktoj. La produktiveco en la kazo de sojo estas la sama ol la usona; en tiu kampo la du landoj estas la mondaj ĉampionoj.” “Dank‘ al modernaj maŝinoj kaj teknikoj pli ol 60% de la brazilaj cerealoj estas nun kultivataj per la sistemo “rekta plantado”, kiu malgrandigas la uzon de kemiaĵoj, ebligas grandan ŝparadon de dizeloleo kaj havas kiel rezulton la malon de tio, pri kio oni nin kulpigas – ĝi malpliigas la eligon de karbono.” Bone, mi ne scias, ĉu ĉiuj datumoj estas ĝustaj, sed mi supozas, ke jes – ĝuste pro tio, ke la aŭtoro ofte kritikas la situacion en Brazilo. Cetere pri la senarbarigo en ĉi tiu lando aperis artikolo mia la 13-an de junio 2015.