×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Pri geedza feliĉo decidas precipe edzino

Pri geedza feliĉo decidas precipe edzino

Ĉu vi jam delonge estas geedziĝinta kaj ambaŭ partneroj estas kontentaj pri la geedzeco? Tio funkcias plej bone se la edzino estas feliĉa pro la geedza rilato. Tion observis esploristoj. Kion la edzo pensas pri la rilato, tio estas malpli signifa.

Esploristoj jam delonge serĉas pri la ingrediencoj por feliĉa geedzeco. Kion oni povas fari, se la iam arda pasio dum la kuro de la jaroj malkreskas pli kaj pli? Kial kelkaj geedzaj paroj sukcesas esti kontentaj pri sia geedza rilato ankaŭ 40 jarojn post la geedziĝo - aliaj paroj tamen ne?

Por kompreni tion pli bone, esploristoj de universitato en New Jersey analize prijuĝis datumojn de preskaŭ 400 sufiĉe aĝaj paroj kiuj averaĝe estis kune geedziĝintaj jam dum 39 jaroj. La surpriza ekkono estas: La kontenteco de la edzino estas multe pli grava ol la kontenteco de la edzo, se temas pri la geedza feliĉo. Eble la edzo eĉ ne havas tiom da pozitivaj sentoj pri la geedza rilato, sed dum la edzino estas feliĉa ĉio estas bona - proksimume tiel eblas resumi la koncernan studaĵon.

"Mi pensas ke la kaŭzo por tio estas ke virino kiu estas kontenta pri sia geedza rilato emas fari multe pli por sia edzo kio siavice pozitive efikas pri lia vivo", diras esploristino. Viroj aliflanke laŭ ŝi malpli ofte parolas pri sia geedza rilato kaj tial iliaj edzinoj ankaŭ malpli ekscias pri eventuala malkontenteco. Sekve ankaŭ malpli ofte malkontenteco de la edzo transiras de la edzo al la edzino.

Ĉe la esplora pridemandado de sufiĉe aĝaj viroj kaj virinoj la esploristoj interalie volis scii de la paroj, ĉu ili sentas sin aprezataj de la geedza partnero, ĉu ili kverelas kaj ĉu ili komprenas la sentojn de la alia partnero. La partoprenantoj de la studaĵo estis ankaŭ petataj notadi en taglibro kiom feliĉaj ili estis dum la pasintaj 24 horoj, dum ili ekzemple plenumis aĉetojn, spektis televidon aŭ laboris en la komuna mastrumejo. "Ambaŭ partneroj estis des pli feliĉaj kaj pli kontentaj pri sia vivo, ju pli bona ili taksis sian geedzan rilaton", diras la esploristino. La enketo ankaŭ montris ke virinoj fariĝis pli malfeliĉaj se ilia edzo malsaniĝis. La inversa kazo tamen ne aperis. "Ni scias ke ĉe malsaniĝo de la edzo ofte la edzino transprenas la flegadon kio povas esti stresiga sperto", raportas la esploristino. Se aliflanke edzino malsaniĝas plej ofte ne la edzo transprenas la flegadon, sed filino.


Pri geedza feliĉo decidas precipe edzino É especialmente a esposa quem decide sobre a felicidade conjugal

Ĉu vi jam delonge estas geedziĝinta kaj ambaŭ partneroj estas kontentaj pri la geedzeco? Você está casado há muito tempo e ambos os parceiros estão satisfeitos com o casamento? Tio funkcias plej bone se la edzino estas feliĉa pro la geedza rilato. Tion observis esploristoj. Kion la edzo pensas pri la rilato, tio estas malpli signifa.

Esploristoj jam delonge serĉas pri la ingrediencoj por feliĉa geedzeco. Kion oni povas fari, se la iam arda pasio dum la kuro de la jaroj malkreskas pli kaj pli? Kial kelkaj geedzaj paroj sukcesas esti kontentaj pri sia geedza rilato ankaŭ 40 jarojn post la geedziĝo - aliaj paroj tamen ne?

Por kompreni tion pli bone, esploristoj de universitato en New Jersey analize prijuĝis datumojn de preskaŭ 400 sufiĉe aĝaj paroj kiuj averaĝe estis kune geedziĝintaj jam dum 39 jaroj. La surpriza ekkono estas: La kontenteco de la edzino estas multe pli grava ol la kontenteco de la edzo, se temas pri la geedza feliĉo. Eble la edzo eĉ ne havas tiom da pozitivaj sentoj pri la geedza rilato, sed dum la edzino estas feliĉa ĉio estas bona - proksimume tiel eblas resumi la koncernan studaĵon.

"Mi pensas ke la kaŭzo por tio estas ke virino kiu estas kontenta pri sia geedza rilato emas fari multe pli por sia edzo kio siavice pozitive efikas pri lia vivo", diras esploristino. Viroj aliflanke laŭ ŝi malpli ofte parolas pri sia geedza rilato kaj tial iliaj edzinoj ankaŭ malpli ekscias pri eventuala malkontenteco. Sekve ankaŭ malpli ofte malkontenteco de la edzo transiras de la edzo al la edzino.

Ĉe la esplora pridemandado de sufiĉe aĝaj viroj kaj virinoj la esploristoj interalie volis scii de la paroj, ĉu ili sentas sin aprezataj de la geedza partnero, ĉu ili kverelas kaj ĉu ili komprenas la sentojn de la alia partnero. La partoprenantoj de la studaĵo estis ankaŭ petataj notadi en taglibro kiom feliĉaj ili estis dum la pasintaj 24 horoj, dum ili ekzemple plenumis aĉetojn, spektis televidon aŭ laboris en la komuna mastrumejo. "Ambaŭ partneroj estis des pli feliĉaj kaj pli kontentaj pri sia vivo, ju pli bona ili taksis sian geedzan rilaton", diras la esploristino. La enketo ankaŭ montris ke virinoj fariĝis pli malfeliĉaj se ilia edzo malsaniĝis. La inversa kazo tamen ne aperis. "Ni scias ke ĉe malsaniĝo de la edzo ofte la edzino transprenas la flegadon kio povas esti stresiga sperto", raportas la esploristino. Se aliflanke edzino malsaniĝas plej ofte ne la edzo transprenas la flegadon, sed filino. Se, por outro lado, a esposa adoece, na maioria das vezes não é o marido quem assume os cuidados, mas a filha.