×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Pri Artefarita Inteligenteco (1)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Kiel nefakulo – kaj ne estinte ricevita informojn pri la afero en la lernejo – mi scias tre malmulte pri tio, kiel funkcias la komputado. Oni diras, ke ĉio baziĝas sur duuma sistemo (de la ciferoj 0 kaj 1), sed kiel tio eblas?

Multaj uzas komputilojn; eble pli ol la duono de la adoleskantoj kaj plenkreskuloj en la tuta mondo uzas poŝtelefonojn aŭ kompufonojn. Kiom da ili demandas sin, kiel tiuj aparatoj funkcias?

Kiam la unua viro alvenis al la luno, mi demandis min, kiel eblas, ke oni telestiras kosmoveturilon ĝis tiu satelito. Kiam mi vidis en la 1990-aj jaroj, ke homoj – ekzemple el malproksimaj insuloj aŭ izolaj plaĝoj – telefonis per poŝtelefonoj al siaj parencoj aŭ amikoj, mi demandis min, kiel tio eblis (kaj, ne havante tian aparaton, mi enviis ilin).

Fakte jam antaŭ pli ol cent jaroj oni povis demandi sin, kiel eblas, ke oni povas paroli (per ordinara telefono) kun homoj, kiuj troviĝas je grandaj distancoj, aŭ kiel eblas, ke ronda materia aĵo (t.e. disko) “produktas” muzikon. (La du lastaj ekzemploj ne rilatas al komputado. Mi menciis ilin nur por montri, ke ekzistas multaj aferoj, kiuj estas kvazaŭ enigmoj por plejmultaj homoj. )

Revenante al komputado: Dum la lastaj jaroj okazis vera – kaj rapidega – cifereca revolucio, tiel ke hodiaŭ aĉeteblas kompufonoj, kiuj funkcias preskaŭ kiel komputiloj, estas disvolvataj aŭtomobiloj (kaj aliaj veturiloj) kiuj veturas aŭtomate (t.e. komputile, sen bezoni ŝoforon aŭ stiriston) ktp. ktp.

Bone, ĉio tio estas nur enkonduko al mia hodiaŭa temo – la Artefarita Inteligenteco (AI) – pri kiu mi legis artikolon en brazila revuo. Post la legado mi serĉis en Vikipedio, kie mi trovis tekston, kiu ĉefe informas pri la historio de AI (kaj iomete pri ĝiaj uzoj). Ĝi ankaŭ havas retligilojn al kelkaj Esperantaj tekstoj (aŭ blogoj) pri tiu temo: en unu blogo estas longa – aŭskutebla – konversacio pri ĝi; en la “podkasta ĵurnalo” “Radio Scienca” troviĝas legebla kaj aŭskutebla teksto pri “AlphaGo”; en la tri aliaj blogoj aŭ retejoj (de Vanege.Esperantujo, esperanto.blog kaj El Popola Ĉinio) estas nur legeblaj tekstoj pri AI.

En la Esperanta Retradio la termino “Artefarita Inteligenteco” jam aperis en naŭ artikoloj.

Do – kaj evidente – pluraj faktoj kiujn mi mencios ne estas novaj en Esperantujo.

Estu kiel ajn, mi parte resumas parte tradukas kelkajn asertojn de la aŭtoroj de la revua artikolo.

AI estas malantaŭ la funkciado de serĉ-retejoj, de sugestoj por aĉetoj, de eksterordinaraj komputilaj ludoj ktp. (Rilate al serĉ-retejoj: vi scias, ke Guglo trovas en la interreto ene de unu sekundo centmilionojn da vortoj, esprimoj, frazoj. Kaj rilate al sugestoj por aĉetoj: sendube lastatempe okazas ankaŭ al vi, ke, post kiam vi serĉis ion en la reto aŭ skribis pri ĝi, aperas anoncoj pri tio – ekzemple reklamo pri vojaĝoj al la de vi menciita loko aŭ pri produktoj. )

Ekzistas la timo, ke estontece la homaro dependos de AI por fari decidojn kiel infanoj dependas de la gepatroj.

Dum la lastaj 5 jaroj okazis eksterordinara evoluo de la teknikoj de AI. Hodiaŭ softvaroj fakte povas rigardi la mondon kaj lerni per tio, kion ili observas. Laŭ usona sciencisto necesis 5000 linioj da komputaj kodoj por kapabligi programon traduki anglajn vortojn en la portugalan. “Nun ni disvolvis la AI-on tiele, ke sur la bazo de 500 kodaj linioj ĝi analizas milionojn da frazoj de pluraj lingvoj kaj komparas ilin kun la semantikaj ekvivalentoj de aliaj lingvoj, kio ebligas pli bonajn tradukojn, similajn al tiuj faritaj de poliglotoj.” (Rimarko mia: bonŝance la sciencisto diris “poliglotoj”, ne “tradukistoj”, ĉar, kiel vi scias, la tiel faritaj tradukoj ankoraŭ estas malproksime de la perfekteco.) Daŭrigis la sciencisto: “Antaŭe ni kreis ordonojn, kiujn AI obeis. Hodiaŭ ni kapabligas la teknologion lerni sole. Antaŭ unu jardeko softvaroj kapablis realigi nur unu aŭ du taskojn; nun ni disvolvas versiojn, kiuj povas fari 500 taskojn en unu tago kaj aliajn 500 la postan tagon.”

La proksiman semajnon mi daŭrigos la informojn pri AI.