×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Plurlingveco estas sana (2/2)

Tiu rapideco estas atingebla tiel ke laŭlonge de la alpendaĵoj de la nervoĉeloj kie la impulsoj devas migri, tiuj alpendaĵoj estas ĉirkaŭmantelitaj per grasenhava tavolo, nome la mielino. Per tio la rapideco de la plusendado plialtiĝas de tri metroj en sekundo (sen mielino) al pli ol 100 metroj (kun mielino). Mielinizitaj fibroj aperas en blanka koloro, oni do parolas pri blanka maso aŭ blanka substanco.

Ĉe pli aĝaj dulingvuloj pruve troviĝis pli da funkcianta blanka substanco ol ĉe unulingvuloj - kaj ja aparte en la cerbostrukturo kiu kunligas la dekstran kun la maldekstra cerboduono. Rapida interŝanĝo de informoj inter ambaŭ cerboduonoj estas ja dezirinda, ĉar por la funkciado de la cerbo kunnodiĝoj havas grandan signifon.

Grandan atenton antaŭ kelkaj jaroj kaŭzis studaĵo: Grupo de esploristoj povis pruvi ke ĉe du- kaj plurlingvuloj certa regiono en la cerbo plidensiĝas, do ke ĝi plidikiĝas. Tiu plidensiĝo estas kaŭzata de la intensa aplikado de pluraj lingvoj.

La ecoj de la plurlingva cerbo kondukas al tio ke ĝi estas ne nur tre fleksema, sed ankaŭ tre rezistema. Pluraj lingvoj en la cerbo prizorgas ke proaĝaj malkonstruaj procezoj okazas pli malrapide. Ni scias intertempe ke ĉe du- kaj plurlingvuloj afekcioj de demenco ekaperas kvar ĝis kvin jarojn pli poste, kio interalie kunrilatas kun la supre menciita plidikiĝo de regiono en la cerbo.

Studaĵo kiu estis publikigita fine de la pasinta jaro krome montris ke plurlingveco povas protekti gravajn funkciojn en la cerbo. La esploristoj analize pristudis unu- kaj plurlingvajn pacientojn post apopleksio kaj konstatis ke dulingvuloj estis signife pli malofte trafitaj de kognaj difektoj ol unulingvuloj. Tion ili eksplikas per la aparta trejnado de la plenumaj funkcioj en la plurlingva cerbo.

La efikoj pri la sano kutime ja ne estas la unuaj arguentoj kiujn prezentas la subtenantoj de laŭeble jam en la infanvartejo komencanta ofertado de fremda lingvo. Ili tamen pruvas kune kun aliaj eltrovoj la valoron de lingvaj investoj por klerigo.

La demando ĉu rentumas la lernado de fremda lingvo ne nur aperas vide al fruaj klerigaj ofertoj. Tio koncernas ankaŭ pli malfruajn vivofazojn kaj klerigajn fazojn. Sed ne estas iam tro malfrue por profiti el la lingvolernado? Ne. La ŝanĝiĝa kapablo de la cerbo ja dum infanaĝo estas aparte granda. Pro tio estas multaj argumentoj por komenci frue la lingvolernadon.

Sed ankaŭ se oni nur pli malfrue lernas fremdan lingvon, tiam ankoraŭ io okazas en la cerbo. Gravas lerni la fremdan lingvon laŭeble bone. Enmemorigi kelkajn vortojn aŭ frazerojn kelkajn tagojn antaŭ la forvojaĝo ja estas belete por povi kontakti fremdlandanojn. Sed tio ne sufiĉas por starti procezojn en la cerbo kiujn ĝi bezonas por ke oni ankaŭ povu ĝui la sanajn avantaĝojn de plurlingveco.