×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Pli kaj pli da urbanoj transloĝiĝas al montaro

"Novaj altlandanoj" estas homoj kiuj transloĝiĝas de la urbo al la montaro.

Laŭ esploristoj de la universitato de Innsbruck en Tirolo estas ne nur la alloga pejzaĝo kaj la kvieta situo kiu motivigas homojn setli en montara regiono, sed ankaŭ amo al la kampara lando. Tio estas mondskala tendenco. La sciencistoj statistike pruvis indikojn por demografia kresko en la Alpoj. Eĉ en foraj regionoj kiuj karakteriziĝas per elmigrado, malalta cifero de naskoj kaj alta averaĝa aĝo, de kelkaj jaroj okazas interŝanĝo de la loĝantaro. Tion montras projekto pri la esploro de alpaj migradoj. Oni esploris entute 70 regionojn kun forta en- kaj elmigrado en Slovenio, Francio, Italio kaj orienta Tirolo. Laŭ la studaĵo tiu evoluo estas kaŭzata de tio ke pli kaj pli da homoj transloĝiĝas de la urbo al la montaro.

En kelkaj lokoj observeblas eĉ ke bonstataj grupoj de loĝantoj almigras kaj malriĉaj loĝantoj formigras. Tamen tiu speco de migrado ne estas simpla migrado pro bonstato ĉe kiu almigrantoj havigas al si duan belan, agrablan kaj sekuran loĝlokon ekster la urbo. Tiu migrado ankaŭ sekvas al la nova amo al kamparo. Tio naskiĝis dum la 1960-aj jaroj en la franca parto de la okcidentaj Alpoj kaj dum la 1990-aj jaroj ankaŭ transiris al Italio. En la francaj Alpoj la almigrado hodiaŭ estas pli forta ol la formigrado. Oni devas distingi inter la akiro de dua loĝloko por rekreiĝo de longtempa setlado de homoj kiuj laboras en multaj lokoj kaj integriĝas en la vilaĝan komunumon.

Pro malaltaj prezoj de la terenoj en la periferiaj regionoj ankaŭ pli junaj homoj kaj aliaj popolanoj povas akiri loĝejon. Al la kontraŭurbanoj kiuj fuĝas el la urbo por ĉiam, apartenas ankaŭ homoj kiuj dum sia pensiuleco revenas al sia hejmregiono.

Aliaj homoj alvenas en la montaro pro geedziĝo aŭ kiel gastlaboristoj. Plua grupo estas la "novaj farmistoj" kiuj estas junaj homoj sen agrikultura deveno kiuj volas realigi sian revon pri memzorgado kaj serĉado de senco. En Friulo (nordorienta Italio) troviĝas eĉ forlasitaj vilaĝoj kiuj estis nove setlitaj. Kelkaj lokoj kreskis de malpli ol dek enloĝantoj al pluraj cent. Baza kondiĉo por la almigrado plej ofte estas priveturebla vojo kaj interreta konekto ĉar multaj almigrantoj volas labori el sia dua loĝloko. Almigrantoj en norda Italio estas konsiderataj en la periferiaj regionoj kiel pliriĉigo kaj kiel impulsdonantoj.

Ili engaĝiĝas en la kultura vivo kaj estas integritaj en la vilaĝa komunumo. La kunhelpo de novaj farmistoj ekzemple povus plibonigi la protekton kontraŭ inundoj en vilaĝo. Aliflanke se alvenas tro la almigrantoj, tiam la prezoj por la terenoj plialtiĝas kaj la junaj homoj ne plu kapablas pagi terenon. Similaj fenomenoj estas konstateblaj en la tuta mondo.

Escepto estas tamen la orienta rando de la Alpoj en Aŭstrio. Tie troviĝas grandaj arbaraj bienoj kaj tial ne disponeblas terenoj por setlado. Kaj en tiu kazo homoj ja formigras, sed ne almigras novaj homoj. Kaj tiu situacio je longa vido ne ŝanĝiĝos.


"Novaj altlandanoj" estas homoj kiuj transloĝiĝas de la urbo al la montaro.

Laŭ esploristoj de la universitato de Innsbruck en Tirolo estas ne nur la alloga pejzaĝo kaj la kvieta situo kiu motivigas homojn setli en montara regiono, sed ankaŭ amo al la kampara lando. Tio estas mondskala tendenco. La sciencistoj statistike pruvis indikojn por demografia kresko en la Alpoj. Eĉ en foraj regionoj kiuj karakteriziĝas per elmigrado, malalta cifero de naskoj kaj alta averaĝa aĝo, de kelkaj jaroj okazas interŝanĝo de la loĝantaro. Tion montras projekto pri la esploro de alpaj migradoj. Oni esploris entute 70 regionojn kun forta en- kaj elmigrado en Slovenio, Francio, Italio kaj orienta Tirolo.

Laŭ la studaĵo tiu evoluo estas kaŭzata de tio ke pli kaj pli da homoj transloĝiĝas de la urbo al la montaro.

En kelkaj lokoj observeblas eĉ ke bonstataj grupoj de loĝantoj almigras kaj malriĉaj loĝantoj formigras. Tamen tiu speco de migrado ne estas simpla migrado pro bonstato ĉe kiu almigrantoj havigas al si duan belan, agrablan kaj sekuran loĝlokon ekster la urbo. Tiu migrado ankaŭ sekvas al la nova amo al kamparo. Tio naskiĝis dum la 1960-aj jaroj en la franca parto de la okcidentaj Alpoj kaj dum la 1990-aj jaroj ankaŭ transiris al Italio. En la francaj Alpoj la almigrado hodiaŭ estas pli forta ol la formigrado.

Oni devas distingi inter la akiro de dua loĝloko por rekreiĝo de longtempa setlado de homoj kiuj laboras en multaj lokoj kaj integriĝas en la vilaĝan komunumon.

Pro malaltaj prezoj de la terenoj en la periferiaj regionoj ankaŭ pli junaj homoj kaj aliaj popolanoj povas akiri loĝejon.

Al la kontraŭurbanoj kiuj fuĝas el la urbo por ĉiam, apartenas ankaŭ homoj kiuj dum sia pensiuleco revenas al sia hejmregiono.

Aliaj homoj alvenas en la montaro pro geedziĝo aŭ kiel gastlaboristoj. Plua grupo estas la "novaj farmistoj" kiuj estas junaj homoj sen agrikultura deveno kiuj volas realigi sian revon pri memzorgado kaj serĉado de senco. En Friulo (nordorienta Italio) troviĝas eĉ forlasitaj vilaĝoj kiuj estis nove setlitaj. Kelkaj lokoj kreskis de malpli ol dek enloĝantoj al pluraj cent. Baza kondiĉo por la almigrado plej ofte estas priveturebla vojo kaj interreta konekto ĉar multaj almigrantoj volas labori el sia dua loĝloko.

Almigrantoj en norda Italio estas konsiderataj en la periferiaj regionoj kiel pliriĉigo kaj kiel impulsdonantoj.

Ili engaĝiĝas en la kultura vivo kaj estas integritaj en la vilaĝa komunumo. La kunhelpo de novaj farmistoj ekzemple povus plibonigi la protekton kontraŭ inundoj en vilaĝo. Aliflanke se alvenas tro la almigrantoj, tiam la prezoj por la terenoj plialtiĝas kaj la junaj homoj ne plu kapablas pagi terenon.

Similaj fenomenoj estas konstateblaj en la tuta mondo.

Escepto estas tamen la orienta rando de la Alpoj en Aŭstrio. Tie troviĝas grandaj arbaraj bienoj kaj tial ne disponeblas terenoj por setlado. Kaj en tiu kazo homoj ja formigras, sed ne almigras novaj homoj. Kaj tiu situacio je longa vido ne ŝanĝiĝos.