×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Pli da komunikado, pli da lingvoj mortas

Pli da komunikado, pli da lingvoj mortas

La komunikado en la mondo trapasas kuriozan – kaj bedaῠrindan – paradokson. La homoj atingis mirindan kapablon komunikiĝi rapide kaj vaste, danke al interreto, kaj tamen lingvoj mortas pli kaj pli ofte, ĉie. Tio estas bedaῠrinda, ĉar kun lingvoj mortas ankaῠ scioj kaj foje miljaraj kulturoj. En februaro 2017, Unesko starigis la Tagon de Gepatra Lingvo. Tiuokaze, tiu institucio por edukado, ligita al Unuiĝintaj Nacioj, atentigis nin, ke preskaῠ duono el ĉiuj lingvoj ekzistantaj en la mondo malaperos, se oni faros nenion por eviti tion. Pli precize, el la 6000 lingvoj, 43 procentoj troviĝas en situacio de risko. Nur en Brazilo, preskaῠ 200 lingvoj agonias. Entute, pli ol 2000 lingvoj estas endanĝerigitaj. La retejo de Unesko montras detalan mapon pri tio: http://www.unesco.org/languages-atlas/es/atlasmap.html . Ekde la jaro 1950, jam pli ol 200 lingvoj mortis. Brazilo, Hindujo kaj Usono estas landoj kun plej multaj el tiaj. Tamen, ekzistas ankoraῠ lingvoj, pri kiuj oni ne esploris sufiĉe por pli detala statistiko. Laῠ Unesko, 40 procentoj el la infanoj en la mondo ne havas la eblecon ricevi edukadon en gepatra lingvo – kaj tio forte kontribuas al malaperado de “malgrandaj” lingvoj. La socia malfavora situacio de tiuj homoj kompreneble ligiĝas al la lingva problemo. Oni esperas, ke la rimedoj liverataj de interreto povos mildigi tian staton, pere de vortaroj kaj registroj. Solvo povus esti multlingva edukado: laῠ la fakuloj, ĉiu homo devus regi almenaῠ du aῠ tri lingvojn; unu el tiuj nepre devus esti la gepatra lingvo. Unesko pledas, ke oni plimultigu edukadon en gepatra lingvo, kiel manieron konservi diversecon de kulturoj. Ekskluziva instruado de lingvoj apartenantaj al la “grandaj potencoj” estas sekvo de sociaj malegalecoj tra la mondo. En Brazilo, preskaῠ cent lingvoj (plej ofte indianaj) estas sub risko. Ili dividiĝas je kvar kategorioj, laῠ la fakuloj: potenciala risko: kiam infanoj ankoraῠ parolas la lingvon, sed en limigita regiono; reala danĝero: kiam gejunuloj jam ne lernas la gepatran lingvon ĉe la familia kunvivado; severa danĝero: kiam nur geavoj parolas la lingvon kaj gepatroj komprenas ĝin, sed ne uzas ĝin inter si, nek kun siaj gefiloj; ekstrema danĝero: kiam nur geavoj komprenas la lingvon, sed ne ĉiam uzas ĝin. Esperantistoj estas aparte sentemaj al malaperado de lingvoj. Laῠ ni, ne devus ekzisti grandaj kaj malgrandaj lingvoj – ĉiu lingvo estas valora. Kaj por internaciaj kontaktoj, la vera Internacia Lingvo.