×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Perseo - greka mito (1/3)

Al la reĝo Akrisio profetis iam orakolo, ke la propra nepo mortigos lin. La reĝo timis pri sia vivo kaj pensis pri tio kiel malhelpi tion. Li kunvokigis ĉiujn siajn laborsklavojn kaj ordonis al ili, ke ili fosu sub la reĝa burgo kelon kaj poste fermu ĝin per fera pordego. En la volbaĵon li kondukis sian filinon Danao kaj fermis la pordegon zorgeme. Li sendis nutraĵojn en ŝian prizonon, sed ne ellasis ŝin, por ke la terura profetaĵo neniam plenumiĝu.

La lamentoj kaj ĝemoj de la enprizonigita reĝa filino penetris ĝis la oreloj de la dia patro. Zeŭso kompatis la solan knabinon, grimpis en formo de ora pluvo en la kelon kaj heligis la subteran tenebron. Li enamiĝis je la bela Danao, kaj ne daŭris longe ĝis la princidino naskis knabeton. Ĝi ricevis la nomon Perseo. Iam promenis reĝo Akrisio en la burga korto kaj aŭdis la larmadon de infano. Unue li pensis, ke ĝi estas la vento, kiu hurlas ĉirkaŭ la burgaj turoj. Sed la plorado venis el la tero. Plena de surprizo kaj teruriĝo kuris Akrisio al la fera pordego kaj malfermis la kelon. Plorante Danao ĵetiĝis al la kolo de la patro kaj petis indulgi la etan Perseon kaj ŝin mem. La reĝo puŝis ŝin de si kaj rapidis en la burgon. Li tro timis la morton por havi kompaton. Li ordonis al la gardistaro meti la filinon kaj la nepon en grandan keston, fermnajli ĝin kaj ĵeti la keston en la maron. Obeeme la gardistoj plenumis la ordonon. Antaŭ ol la tago pasis, la maraj ondoj forportis la keston, en kiu sidis la malfeliĉa Danao kun la malgranda Perseo sur la brakoj. Tra fendo en la kesto ŝi vidis nenion krom la ondantan maron kaj la ŝaŭmon sur la krestoj de la bluaj ondoj. La vespero krepuskiĝis kaj la kesto drivis ankoraŭ sur la senfina akvo, kirloj turnadis, kaj la vento drivigis ĝin al fremda bordo. Post maltrankvila timplena nokto aperis je la horizonto insulo, ĝi kreskis kaj proksimiĝis. La vento pelis la keston rekte al ĝi.

Ĉe la bordo de la insulo fiŝistoj ĝuste pretigis siajn retojn por kaptado; jen ili ekvidis sur la ondoj strangan aĵon. Rapide ili saltis en siajn boatojn kaj tiris la keston sur sablan grundon. Scivolaj pri tio, kian trezoron la kesto entenas, ili rapide deŝiris la kovrilon kaj rigidiĝis pro miro. El la kesto grimpis bela juna ino kun dormanta knabo sur la brakoj. Pala kaj tremanta pro la longa suferado kaj la frido, ŝi dankis al siaj savantoj kaj raportis al ili, kiu sorto kondukis ŝin tien. La kompatemaj fiŝistoj miris kaj donis al la ino kaj al la infano ion por manĝi kaj trinki. Kiam la savitoj iom trankviliĝis kaj rekolektis fortojn, kondukis ilin la plej maljuna fiŝisto en la urbon al la reĝo de la insulo. La reĝo ofertis al la reĝa filino kaj al ties filo gastamikecon. Tiel vivis Danao kaj Perseo en la reĝa burgo kaj mankis nenio al ili. Post certa tempo la reĝo edzinigis ŝin kaj Perseo plenkreskis en la palaco kiel reĝa filo. Ondo post ondo ruliĝis transmaren kaj jaro post jaro pasis en la insula regno. Jam delonge Perseo ne plu ludis en la herbejo de la ĝardeno, sed li ekzercis sin en vetkonkursoj kun aliaj junuloj, li rajdadis kaj ĵetadis la lancon. Maltrankvile la reĝo observis kiel Perseo fariĝas pli kaj pli forta, li timis pri sia trono. La plej bona estus, li konsideris, se Perseo vagadus tra la mondo. Tial li rakontis al li pri drakoj kaj gigantoj kaj heroaj agoj. Perseo aŭskultis tion kun entuziasmo. „Ekzistis multaj famaj herooj“, rakontis la reĝo, „sed neniu el ili ĝis nun kuraĝis preni kiel predon la kapon de Meduzo.“ „Kaj kio estas tiu Meduzo?“ demandis Perseo. „Tre profunde en la okcidento“, diris la reĝo, „tie, kie la eterna nokto komenciĝas, vivas tri fratinoj, la gorgonoj. Ili estas flugilitaj monstroj kiuj havas anstataŭ hararo serpentojn. Du el ili estas nemortemaj kaj la tria mortema. La mortema gorgono nomiĝas Meduzo. Se iu rigardas al la rigida abomeninda vizaĝo de unu el la gorgonoj, tiu fariĝas ŝtono.

Se mi havus la kapon de Meduzo, mi devus nur montri ĝin al la malamikoj kaj tuj ili fariĝus ŝtonaj kaj mi gajnus ĉiun batalon.“ De tiu interparolado Perseo pensis pri nenio alia ol pri la gorgonoj. Logis lin entrepreni aventuron, kiun ankoraŭ neniu heroo kuraĝis entrepreni. La longa vojaĝo ne timigis lin. Kaj se Meduzo efektive estas mortema, tiukaze li povus venki ŝin per akra glavo kaj fortaj brakoj. Perseo ne pensis pri la danĝero, sed nur pri sia venko. „Mi vagos tra la mondo“, li diris al la patrino, post kiam li ĉion konsideris, „mi vagos tra la mondo kaj alportos la kapon de Meduzo.“ La patrino eklarmis. Ŝi timis, ke Perseo ne revenos de la danĝera vojaĝo. Sed la reĝo laŭdis la decidon de Perseo kaj gloris ties forton kaj kuraĝon. Por si mem li ĝojis pri la adiaŭo de Perseo. Perseo ne hezitis. Li pretigis sin por la vojaĝo kaj tuj survojiĝis, plena de avido pri la aventuro. La subiranta suno montris al li la vojon. Li veturis trans maron kaj vagis tra kontinento. Li kreis al si vojon tra grandegaj arbaroj plenaj de bestoj kaj de birdoj, li grimpis trans montarojn kaj transiris riverojn. Dum tre longa tempo li migris plu kaj plu ĉiam en la direkto de okcidento. La diino Palas Atena observis lin dum ties vojaĝo. Ŝi ĉiam protektis la kuraĝulojn, kaj la kuraĝo de Perseo plaĉis al ŝi. Ŝi aperis antaŭ Perseo kaj diris al li: „Vi estas kuraĝa, Perseo, sed nur kuraĝo ne helpos al vi. Vi devas scii, kiel vi devos konduti por reveni vivanta kaj sana. Mi donos al vi konsilon. Vi ne rajtas rigardi la gorgonojn. Sed vi apenaŭ povus batali kun Meduzo, se vi ne rigardus ŝin. Tial mi donacas al vi protektŝildon el erco. Ĝi radias kiel spegulo kaj vi bone vidos la gorgonojn sur ĝi. Ties spegulbildo ne povus damaĝi al vi. Per kutima glavo vi ne povos detranĉi la kapon de Meduzo, tial prenu tiun ĉi ŝtalan serpon. Sed antaŭ ĉio alia vi devos gajni de la nimfoj flugilitajn ŝuojn, sorĉosakon kaj kaskon, kiu faras senvidebla.

Perseo dankis al la diino, li prenis la radiantan ŝildon kaj la serpon kaj iris tien, kien ŝi montris al li.