×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Perseo (2/3) - greka mito

En soleca roka regiono staris malpura kabano. Tie loĝis tri maljunulinoj, fratinoj de la gorgonoj. Jam de malproksime Perseo aŭdis ilin kvereli. Ili havis kune nur unu denton kaj unu okulon. Neniam ili povis interkonsentiĝi, kiu el ili ĝuste rajtas preni la okulon kaj la denton. Apenaŭ iu de la maljunulinoj prenis la okulon kaj rigardis ĉirkaŭ si, jam dua volis preni ĝin kaj ankaŭ volis rigardi. Sed tuj, kiam ŝi prenis la okulon, jam la tria forprenis ĝin de ŝi. Kaj pri la dento ili kverelis simile.

„Kiu iras tie?“ vokis la maljunulinoj. Ili aŭdis la paŝojn de Perseo, sed ne vidis lin, ĉar ili ĝuste luktis pri la okulo kaj neniu povis havigi ĝin al si. „Kiu ajn vi estas“, kriis la unua, „venu pli proksimen kaj estu nia juĝisto!“ „Estu nia arbitraciisto, por ke ricevu mi la okulon!“ vokis la dua. „Ne fidu al ŝi“, kriĉe kriis la tria, mi nun estas en la vico. Al mi nun apartenu la okulo!“ Perseo prenis la okulon kaj la denton kaj diris: „Kial mi ne estu via arbitraciisto? Mi prenos la okulon kaj la denton kaj la kverelo estos finita.“ La maljunulinoj komencis lamenti, ili palpadis per la manoj kaj volis kapti Perseon. Sed sen la okulo ili estis blindaj kaj kaptis nur vakan aeron. Kiam ili rimarkis, ke ili ne kaptos Perseon, ili komencis peti: „Redonu al ni la okulon. Ni plenumos deziron al vi, se vi redonos la okulon kaj la denton.“ „Diru al mi“, parolis Perseo, „kiel mi venu al la nimfoj, kiuj konservas la flugilitajn ŝuojn, la sorĉosakon kaj la kaskon, kiu senvidebligas. Tuj kiam mi scios tion, mi redonos al vi la okulon kaj la denton.“ „Deziru ion alian“, provis konvinki lin la maljunulinoj. Sed Perseo ne volis scii ion pri tio, li ne cedis. La maljunulinoj ekhavis timon, ke Perseo povus foriri kun la okulo kaj la dento. Kun veaj lamentoj ili perfidis al li la vojon al la nimfoj. Perseo redonis la okulon kaj la denton al ili kaj forlasis la tristan regionon sur tiu vojo, kiun la maljunulinoj montris al li. Ju pli li malproksimiĝis de la maljunulinoj, des pli bela fariĝis la regiono. Unue montriĝis nur tie kaj tie herbeja loketo, sed baldaŭ etendiĝis al ĉiuj flankoj verdaj herbejoj. La solecaj kriplaj arboj estis sekvataj de belegaj odorantaj boskoj kaj en la plej granda bosko plena de odorantaj kaj florantaj arbustoj dancis sur senarbejo nudapiedaj nimfoj. Perseo petis ilin pri la ŝuoj, la sako kaj la kasko, kaj la bonaj nimfoj volonte alportis ĉion al li.

Perseo ligis la flugilitajn ŝuojn al siaj piedoj, surmetis la kaskon, kiu senvidebligas kaj ĵete pendigis la sorĉosakon surŝultren. Poste li depuŝiĝis de la tero kaj leviĝis en la aeron. Ĉiu el liaj paŝoj estis kiel flugilbato kaj portis lin rapide antaŭen. Nenio malhelpis lin dum la flugo. Li migris super la arbokronoj kaj montopintoj. La odorantaj boskoj kaj freŝaj herbejoj ekmalaperis kaj Perseo denove flugis super trista regiono. Morne leviĝis en ĝi malgrandaj kaj grandaj rokoblokoj kun strangaj formoj. Kelkaj similis bestojn, aliaj homojn. Ĉiuj ĉi roko-blokoj iam estis vivantaj estaĵoj. La rigardo de la gorgonoj transformis ilin en ŝtonojn. Ankaŭ misvojaj birdoj falis teren antaŭ la gorgonoj kaj rigidiĝis transformitaj en nigrajn ŝtonopecojn. Perseo deturniĝis de la malĝojiga ŝtonpejzaĝo kaj rigardis sur sian radiantan ŝildon. En ĝi li vidis la saman malĝojigan bildon kaj post certa tempo aperis ankaŭ la gorgonoj. Ili dormis ĉe la rando de spegule glata lago. La teruraj kapoj de la gorgonoj kun hararaj tufoj el serpentoj anstataŭ hararo disvastigis eĉ dum la dormo teruron. „Ne hezitu“, parolis mallaŭte kaj kuraĝige la diino Atena al li, „la meza el la gorgonoj estas Meduzo.“ Perseo flugis malsupren al la dormantaj monstroj. La serpentoj sur iliaj kapoj siblis. Ili flaris la enpenetrinton. Perseo rigardis en la spegulon de sia ŝildo kaj celis Meduzon. Li levis la akran serpon kaj detranĉis la kapon de Meduzo per unu tranĉo. El la gorĝo de Meduzo saltis la flugilita ĉevalo Pegazo, ĝi batis per la flugiloj kaj la vosto kaj malaperis antaŭ la suprizita Perseo en la nuboj. Nun Perseo devis forporti la kapon de Meduzo. La kapo estis tiel granda, ke Perseo dubis, ĉu ĝi trovos lokon en la sako, eĉ kvankam ĝi estis sako sorĉa. Sed la sako akceptis la ŝarĝon kvazaŭ ĝi estus ŝtoneto el siliko kaj ĝi restis tiom malpeza, kvazaŭ ĝi estus plu malplena. Perseo leviĝis helpe de siaj flugilŝuoj en la aeron kaj forflugis. La susurado vekis la du aliajn senmortemajn gorgonojn. Ili rigardis supren kaj ekvidis la mortan fratinon kaj ekkoleriĝis. Ili disetendis siajn drakoflugilojn, cirklis super la lago kaj serĉis la kulpinton. La serpentoj sur iliaj kapoj baraktiĝis kaj kliniĝis minace. Sed por Perseo ili restis nedanĝeraj. Li estis nevidebla, ĉar li surhavis la kaŝigan kaskon. Vane la koleraj gorgonoj rastis la aeron. Perseo fuĝis de ili. Li flugis kaj jam ĝojis, kiel li surprizos la patrinon kaj la reĝon. Per siaj flugilitaj ŝuoj li baldaŭ estos hejme. Subite leviĝis ŝtormvento, ekkaptis la flugantan Perseon kaj forportis lin en mala direkto. Perseo batalis kontraŭ la vento, sed tiu estis pli forta ol li. Ĝi blovis lin ĝis Afriko. La lacigita Perseo sidiĝis sur herbejon. Liaj okuloj brulis de la vento, kaj la tuta korpo doloris. Volonte li ripozus. „Kion vi faras ĉi tie?“ eksonis super li tondra voĉo. Ĉe la arbara rando staris la potenca giganto Atlaso kaj liaj piedoj fosiĝis profunde en la teron. „Lasu min ĉi tie“, petis la lacigita Perseo, „mi volas iom ripozi kaj poste flugi plu.“ „Do, iru tien, de kie vi venis“, kriis Atlaso. Misfideme li observis Perseon. „Eble vi celas la orajn pomojn, kiu sciu? Rapide foriĝu!“ Perseo koleriĝis kaj vokis: „Tia kara gastamikeco meritas donacon!“ Li turniĝis flanken kaj tiris el la sako kapon de Meduzo. Apenaŭ ekvidis Atlaso la teruran kapon de Meduzo, li transformiĝis en rokan monton. Liaj barbo kaj hararo kroĉiĝis al la montaj deklivoj kiel arbaroj kaj veproj. La monto kreskis pli kaj pli alten ĝis lia kresto tuŝis la ĉielon. Ankoraŭ hodiaŭ en Afriko troviĝas montaro, kiu havas la nomon Atlaso. Perseo kaŝis la kapon de Meduzo en la sako, sternis sin sur la herbejo kaj ekdormis. Li dormis la profundan dormon de la herooj ĝis la radiantaj briloj de la suno de l‘ varmega Afriko vekis lin. Apenaŭ spireto de aero moviĝis kaj Perseo esperis revidi ankoraŭ je la sama tago sian patrinon. Li daŭrigis sian aervojaĝon. Dum li flugis super la lando, gutis el la kapo de Meduzo sangaj gutoj, penetris tra la sako kaj falis teren. Apenaŭ ili tuŝis la teron, ili ŝanĝiĝis en venenajn serpentojn. De tiam en Afriko vivas tiom da danĝeraj serpentoj. Li jam flugis longan distancon, kiam li vidis sub si amason da homoj. Ĉiuj forkuris de la mara bordo, kvazaŭ ili fuĝus de tertremo. Perseo ŝvebis malsupren, miksiĝis en la hastantan amason de homoj kaj demandis kial kaj kien ili kuras. „Malfeliĉo trafis nian landon“, konfidis la plagataj homoj al Perseo. „Nia reĝino Kasiopejo fanfaronis esti pli bela ol ĉiuj nimfoj de la maro. La kolerigita dio Pozidono punis la tutan regnon pro tio. Ĉiutage elgrimpas de la maro terura monstro. Ĝi neniigas niajn gregojn kaj voras homojn. Hodiaŭ oni oferu la reĝinan filinon Andromedo. Oni jam kondukis ŝin al roko ĉe la bordo. Ni akompanis ŝin, sed nun ni forkuras por ne devi rigardi ŝian pereon. La monstro estas tuj aperonta el la maro.“ Aŭdante tion, Perseo kuris al la bordo kaj leviĝis super la maron.


En soleca roka regiono staris malpura kabano. Tie loĝis tri maljunulinoj, fratinoj de la gorgonoj. Jam de malproksime Perseo aŭdis ilin kvereli. Ili havis kune nur unu denton kaj unu okulon. Neniam ili povis interkonsentiĝi, kiu el ili ĝuste rajtas preni la okulon kaj la denton. Apenaŭ iu de la maljunulinoj prenis la okulon kaj rigardis ĉirkaŭ si, jam dua volis preni ĝin kaj ankaŭ volis rigardi. Sed tuj, kiam ŝi prenis la okulon, jam la tria forprenis ĝin de ŝi. Kaj pri la dento ili kverelis simile.

„Kiu iras tie?“ vokis la maljunulinoj. Ili aŭdis la paŝojn de Perseo, sed ne vidis lin, ĉar ili ĝuste luktis pri la okulo kaj neniu povis havigi ĝin al si. „Kiu ajn vi estas“, kriis la unua, „venu pli proksimen kaj estu nia juĝisto!“ „Estu nia arbitraciisto, por ke ricevu mi la okulon!“ vokis la dua. „Ne fidu al ŝi“, kriĉe kriis la tria, mi nun estas en la vico. Al mi nun apartenu la okulo!“ Perseo prenis la okulon kaj la denton kaj diris: „Kial mi ne estu via arbitraciisto? Mi prenos la okulon kaj la denton kaj la kverelo estos finita.“ La maljunulinoj komencis lamenti, ili palpadis per la manoj kaj volis kapti Perseon. Sed sen la okulo ili estis blindaj kaj kaptis nur vakan aeron. Kiam ili rimarkis, ke ili ne kaptos Perseon, ili komencis peti: „Redonu al ni la okulon. Ni plenumos deziron al vi, se vi redonos la okulon kaj la denton.“ „Diru al mi“, parolis Perseo, „kiel mi venu al la nimfoj, kiuj konservas la flugilitajn ŝuojn, la sorĉosakon kaj la kaskon, kiu senvidebligas. Tuj kiam mi scios tion, mi redonos al vi la okulon kaj la denton.“ „Deziru ion alian“, provis konvinki lin la maljunulinoj. Sed Perseo ne volis scii ion pri tio, li ne cedis. La maljunulinoj ekhavis timon, ke Perseo povus foriri kun la okulo kaj la dento. Kun veaj lamentoj ili perfidis al li la vojon al la nimfoj. Perseo redonis la okulon kaj la denton al ili kaj forlasis la tristan regionon sur tiu vojo, kiun la maljunulinoj montris al li. Ju pli li malproksimiĝis de la maljunulinoj, des pli bela fariĝis la regiono. Unue montriĝis nur tie kaj tie herbeja loketo, sed baldaŭ etendiĝis al ĉiuj flankoj verdaj herbejoj. La solecaj kriplaj arboj estis sekvataj de belegaj odorantaj boskoj kaj en la plej granda bosko plena de odorantaj kaj florantaj arbustoj dancis sur senarbejo nudapiedaj nimfoj. Perseo petis ilin pri la ŝuoj, la sako kaj la kasko, kaj la bonaj nimfoj volonte alportis ĉion al li.

Perseo ligis la flugilitajn ŝuojn al siaj piedoj, surmetis la kaskon, kiu senvidebligas kaj ĵete pendigis la sorĉosakon surŝultren. Poste li depuŝiĝis de la tero kaj leviĝis en la aeron. Ĉiu el liaj paŝoj estis kiel flugilbato kaj portis lin rapide antaŭen. Nenio malhelpis lin dum la flugo. Li migris super la arbokronoj kaj montopintoj. La odorantaj boskoj kaj freŝaj herbejoj ekmalaperis kaj Perseo denove flugis super trista regiono. Morne leviĝis en ĝi malgrandaj kaj grandaj rokoblokoj kun strangaj formoj. Kelkaj similis bestojn, aliaj homojn. Ĉiuj ĉi roko-blokoj iam estis vivantaj estaĵoj. La rigardo de la gorgonoj transformis ilin en ŝtonojn. Ankaŭ misvojaj birdoj falis teren antaŭ la gorgonoj kaj rigidiĝis transformitaj en nigrajn ŝtonopecojn. Perseo deturniĝis de la malĝojiga ŝtonpejzaĝo kaj rigardis sur sian radiantan ŝildon. En ĝi li vidis la saman malĝojigan bildon kaj post certa tempo aperis ankaŭ la gorgonoj. Ili dormis ĉe la rando de spegule glata lago. La teruraj kapoj de la gorgonoj kun hararaj tufoj el serpentoj anstataŭ hararo disvastigis eĉ dum la dormo teruron. „Ne hezitu“, parolis mallaŭte kaj kuraĝige la diino Atena al li, „la meza el la gorgonoj estas Meduzo.“ Perseo flugis malsupren al la dormantaj monstroj. La serpentoj sur iliaj kapoj siblis. Ili flaris la enpenetrinton. Perseo rigardis en la spegulon de sia ŝildo kaj celis Meduzon. Li levis la akran serpon kaj detranĉis la kapon de Meduzo per unu tranĉo. El la gorĝo de Meduzo saltis la flugilita ĉevalo Pegazo, ĝi batis per la flugiloj kaj la vosto kaj malaperis antaŭ la suprizita Perseo en la nuboj. Nun Perseo devis forporti la kapon de Meduzo. La kapo estis tiel granda, ke Perseo dubis, ĉu ĝi trovos lokon en la sako, eĉ kvankam ĝi estis sako sorĉa. Sed la sako akceptis la ŝarĝon kvazaŭ ĝi estus ŝtoneto el siliko kaj ĝi restis tiom malpeza, kvazaŭ ĝi estus plu malplena. Perseo leviĝis helpe de siaj flugilŝuoj en la aeron kaj forflugis. La susurado vekis la du aliajn senmortemajn gorgonojn. Ili rigardis supren kaj ekvidis la mortan fratinon kaj ekkoleriĝis. Ili disetendis siajn drakoflugilojn, cirklis super la lago kaj serĉis la kulpinton. La serpentoj sur iliaj kapoj baraktiĝis kaj kliniĝis minace. Sed por Perseo ili restis nedanĝeraj. Li estis nevidebla, ĉar li surhavis la kaŝigan kaskon. Vane la koleraj gorgonoj rastis la aeron. Perseo fuĝis de ili. Li flugis kaj jam ĝojis, kiel li surprizos la patrinon kaj la reĝon. Per siaj flugilitaj ŝuoj li baldaŭ estos hejme. Subite leviĝis ŝtormvento, ekkaptis la flugantan Perseon kaj forportis lin en mala direkto. Perseo batalis kontraŭ la vento, sed tiu estis pli forta ol li. Ĝi blovis lin ĝis Afriko. La lacigita Perseo sidiĝis sur herbejon. Liaj okuloj brulis de la vento, kaj la tuta korpo doloris. Volonte li ripozus. „Kion vi faras ĉi tie?“ eksonis super li tondra voĉo. Ĉe la arbara rando staris la potenca giganto Atlaso kaj liaj piedoj fosiĝis profunde en la teron. „Lasu min ĉi tie“, petis la lacigita Perseo, „mi volas iom ripozi kaj poste flugi plu.“

„Do, iru tien, de kie vi venis“, kriis Atlaso. Misfideme li observis Perseon. „Eble vi celas la orajn pomojn, kiu sciu? Rapide foriĝu!“ Perseo koleriĝis kaj vokis: „Tia kara gastamikeco meritas donacon!“ Li turniĝis flanken kaj tiris el la sako kapon de Meduzo. Apenaŭ ekvidis Atlaso la teruran kapon de Meduzo, li transformiĝis en rokan monton. Liaj barbo kaj hararo kroĉiĝis al la montaj deklivoj kiel arbaroj kaj veproj. La monto kreskis pli kaj pli alten ĝis lia kresto tuŝis la ĉielon. Ankoraŭ hodiaŭ en Afriko troviĝas montaro, kiu havas la nomon Atlaso. Perseo kaŝis la kapon de Meduzo en la sako, sternis sin sur la herbejo kaj ekdormis. Li dormis la profundan dormon de la herooj ĝis la radiantaj briloj de la suno de l‘ varmega Afriko vekis lin. Apenaŭ spireto de aero moviĝis kaj Perseo esperis revidi ankoraŭ je la sama tago sian patrinon. Li daŭrigis sian aervojaĝon. Dum li flugis super la lando, gutis el la kapo de Meduzo sangaj gutoj, penetris tra la sako kaj falis teren. Apenaŭ ili tuŝis la teron, ili ŝanĝiĝis en venenajn serpentojn. De tiam en Afriko vivas tiom da danĝeraj serpentoj. Li jam flugis longan distancon, kiam li vidis sub si amason da homoj. Ĉiuj forkuris de la mara bordo, kvazaŭ ili fuĝus de tertremo. Perseo ŝvebis malsupren, miksiĝis en la hastantan amason de homoj kaj demandis kial kaj kien ili kuras. „Malfeliĉo trafis nian landon“, konfidis la plagataj homoj al Perseo. „Nia reĝino Kasiopejo fanfaronis esti pli bela ol ĉiuj nimfoj de la maro. La kolerigita dio Pozidono punis la tutan regnon pro tio. Ĉiutage elgrimpas de la maro terura monstro. Ĝi neniigas niajn gregojn kaj voras homojn. Hodiaŭ oni oferu la reĝinan filinon Andromedo. Oni jam kondukis ŝin al roko ĉe la bordo. Ni akompanis ŝin, sed nun ni forkuras por ne devi rigardi ŝian pereon. La monstro estas tuj aperonta el la maro.“ Aŭdante tion, Perseo kuris al la bordo kaj leviĝis super la maron.