×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Perlabori monon esplorante la mondon

Kelkaj vojaĝoplanoj malsukcesas pro manko de mono. Sed tio ne devas esti tiel. Estas multaj vojoj por malkovri la mondon kaj dume eĉ perlabori iom da mono.

Dum la pasintaj jaroj la prezoj por flugbiletoj kaj hoteloj signife plialtiĝis. Eĉ pakumitaj vojaĝoj ne plu estas tiom prezindaj. Turkio kaj la nordafrikaj landoj estas por multaj feriemuloj intertempe malsekuraj ŝtatoj. Ili ja logas per rabatofertoj de parte ĝis pli ol 70 procentoj, sed la nombro de turistoj daŭre malkreskas. Tion elprofitas aliflanke aliaj turismaj regionoj kaj plialtigas siajn prezojn.

Tamen estas pluraj vojoj malkovri la mondon sen elspezi monon. Eblas eĉ en multaj kazoj perlabori iom da mono. Precipe studentoj havas en tio bonajn eblecojn.

Eblas malgraŭ malplena monujo entrepreni vojaĝojn. Kiu revas pri foraj landoj, tiu pripensu ĉu ne eblus labori kiel vojaĝgvidanto. Estas certe riska entrepreno ĉar por tio ja necesas forlasi la komfortan hejmlandon, familion kaj geamikojn dum iom pli longa tempo. Sed la risko povas doni profiton.

Scipovi aliajn lingvojn ja ne nur helpas por bone interkompreniĝi en fremdaj landoj - la regado de fremda lingvo estas ankaŭ bona ebleco por perlabori monon dum feriado. Nome eblas instrui lingvon al enloĝantoj de fremda lando. Precipe por studentoj multaj organizaĵoj ofertas tranoktadon kaj manĝojn se oni tie instruas fremdan lingvon dum kelkaj monatoj al loĝantoj de la koncerna lando.

Senpagan tranoktadon kaj manĝojn kaj freŝan venton povas ĝui kunlaborantoj sur krozadŝipo. Estas vere sufiĉe da laboro sur tiaj gigantaj ŝipoj. Estas granda bezono pri kuiristoj, baristoj, kelneroj, sed ankaŭ por artistoj kaj instigantoj por libertempaj okupoj. Ĉu la salajro estas sufiĉe bona, tio dependas de la krozadŝipa entrepreno. Por studentoj la laboro tamen estas profitodona. Dum feriosemestro ili povas sur krozadŝipo vojaĝi tra la mondo kaj perlabori monon.

Grandaj aviadilaj kompanioj daŭre serĉas novajn kunlaborantojn, precipe flugakompanantojn. Kiu scipovas la anglan sufiĉe bone, tiu ne hezitu kandidatiĝi. Ĉar kiel flugakompananto oni konatiĝas kun la mondo, enspezas sufiĉe bone kaj ricevas krome pluajn avantaĝojn. Tiel biletoj por familioj kostas nenion aŭ nur tre etan parton de la normala prezo.

Ankaŭ gejunuloj povas konatiĝi kun la mondo sen elspezi monon - nome kiel vartanto de infanoj. Tiaj vartantoj en eksterlando loĝas ĉe gastfamilioj kaj prizorgas tie la infanojn. Ili vivas kvazaŭ kiel familiano, ili plej ofte havas propran ĉambron, ricevas poŝmonon kaj veturas eĉ kune kun la familio al feriado. La gastfamilioj nur deziras ke estu bona vartado de la infanoj kaj ke la infanoj eble lernu la lingvon de la prizorganto. Kaj la gejunuloj ankaŭ havas libertempon dum kiu ili povas konatiĝi kun la gastlando kaj povas kolekti spertojn por la tuta vivo.