×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Pensoj post "Lunlumo"

Al mi ŝajnas, ke de tempo al tempo ni devas okupiĝi pri kino, ĉar ĉi tiu estas grava elemento en la kulturo en nia moderna mondo. Bona filmo ĉiam pensigas la spektinton.

Mi supozas, ke multaj aῠskultantoj de la Esperanta RetRadio spektis la venkinton de la Oskar-premio 2017: “Moonlight” (lunlumo). Kun ĉi tiuj mi intencas dividi miajn pensojn pri ĝi. Koncerne tiujn, kiuj ankoraῠ ne spektis la filmon, jen estas klopodo motivi, ke ili faru tion. Ĉar efektive, ĝi estas ĝuinda artaĵo. “Moonlight” estas tipe usona filmo, sen la ŝablonoj de multaj usonaj filmoj. Ĝi montras kun delikata kaj trafa sagaco kaj sobreco gravan socian problemon, kiu tamen estas universala. La rakonto sekvas laῠ tri etapoj de la vivo de la ĉeffiguro: infanaĝo, adoleskaĝo kaj plenaĝo. La homo estas sentema, silentema, lakona kaj perpleksa fronte al medio kruela kaj perfortema. Lia patrino estas mense senekvilibra. Meze de fiaj homoj, li tamen trovas ankaῠ bonkorajn personojn, kaj li devas decidi, al kiu flanko de la socio li apartenos. Ĉi tio koncernos al lia laboro, al liaj homrilatoj, al la leĝoj kaj eĉ al lia propra seksa vivo. Ĉiuj homfiguroj en la filmo estas negroj kaj la titolo aludas al mencio, ke sub la lunlumo, nokte, ĉiuj negraj infanoj aspektas bluaj. Estus tamen misa ideo konsideri, ke “Moonlight” estas filmo pri negroj. Aῠ eĉ ke ĝia ĉefa temo estas la gravaj sociaj konfliktoj, aῠ pri la seksa orientiĝo de homoj. La beleco de la filmo troviĝas en la fakto, ke ĝi uzas tiajn “cirkonstancojn” por io pli profunda. En ŝlosila momento, unu el la roluloj saĝe sciigas infanon: “Alvenas momento en la vivo, kiam la homo devas decidi tion, kio li volas esti”. La instruo validas ne nur por infano; ĝi taῠgas por ĉiu tago en la homa vivo, sendepende de raso, sociaj problemoj kaj vivdilemoj. Tiu decido havas du flankojn: unu flankon decidas la “destino” – neniu povas decidi, ĉu li naskiĝos nigra aŭ blanka, nek pri sia seksa orientiĝo. Sed aliflanke li ja povas decidi, ĉu li fariĝos kontrabandisto de drogaĉoj aῠ honesta kuiristo en modesta restoracio. “Moonlight” estas teknike kaj arte altnivela. La aktoroj rolas brile, precipe tiuj tri, kiuj protagonistas. Estas admirinde, kiel ĉiuj tri aktoroj konservas la “spiriton” de la ĉefa homfiguro en la sinsekvaj aĝoj. Gratulon al la reĝisoro! Nepre spektinda filmo. Certe vi ekhavos aliajn interesajn pensojn post la lunlumo.