×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Parizo malfermas subĉielan basenon

Ĉu eblas naĝi sub la libera ĉielo vidante la Eiffel-turon? Ĝis nun tio estis principe malpermesita, sed estonte parizanoj kaj turistoj povu tute laŭleĝe salti en la Seine-riveron. Jam nun la baseno "de la Villette" estis inaŭgurita en la nordoriento de Parizo.

Se la pariza naĝemulo Jean Mouton rakontas pri siaj naĝvojoj, la homoj kutime skuas la kapon. "Ĉiufoje ĉiuj diras al mi: "Vi estas freneza, la akvo estas naŭza, ĝi estas plena de bakterioj, vi malsaniĝos", li raportas ridante. Ĉar Mouton ne laŭnaĝas basenojn en publika naĝinstituto - li preferas kraŭli tra la ĉefurba rivero Seine kaj tra la parizaj kanaloj. Ĝis nun tio ja estas principe malpermesita, sed nun la urba administracio volas permesi salti en la Seine-riveron por tie naĝi.

Ĉu bani apud la majesta Eiffel-turo aŭ la fama muzeo Louvre? Ĝis nun tio estas ankoraŭ muziko el la estonteco. Sed almenaŭ en la baseno de la Villette la naĝado kaj plonĝado nun estas permesita: Ĉe altsomeraj temperaturoj kaj sub sunbrilo tie estis inaŭguritaj tri basenoj por naĝantoj kaj nenaĝantoj. Ĝis maksimume 300 homoj samtempe tie povos dum la venontaj semajnoj dediĉi sin al banplezuro, la projekto estas parto de la someraj enurbaj plaĝoj de Parizo.

La nepurigita akvo venas de la kanalo Ourcq, kiu fluas tra la baseno, tiam fluas al la pitoreska kanalo Sankta Marteno kaj fine al la rivero Seine. Filtraj instalaĵoj prizorgas ke ne alvenas folioj, rubaĵoj aŭ fiŝoj en la basenojn, sensoroj monitoras la kvaliton de la akvo. Jam de du jaroj la limaj mezurvaloroj pri la bakteria ŝarĝo ne plu estas superataj.

La baseno de la Villette estas unua etapo cele al permeso de subĉiela banado por plibonigi la vivokvaliton de la parizanoj. La sekva etapo esto la lago de Daumesnil en la parko de Vincennes. Kaj se Parizo povos organizi la Olimpiajn ludojn de la jaro 2024, tiam ankaŭ la banado en la rivero Seine mem estu ebla. Ĉar Parizo kandidatiĝas pri la ludoj jam de sep jaroj. Kaj unu naĝkonkuro okazu tiam en la rivero Seine, kie la naĝado pro malpuriĝo kaj pro ŝiptrafiko estas malpermesita ekde la jaro 1923.

Sed intertempe multo ŝanĝiĝis, malkreskis malpuriĝo kaj bakteria ŝarĝo. Sed estas ankoraŭ multo farenda. Parizo devas modernigi sian kanalsistemon. Por la naĝemulo Jean Mouton la situacio jam nun estas sufiĉe bona. Li naĝas tra kanaloj kaj la rivero. "Mi ne malsaniĝas, nek mi havas problemojn pri la haŭto", li certigas. Kaj la temperaturo de la akvo por li estas tutsimple tre alloga: "24 ĝis 25 gradoj - perfekte!


Ĉu eblas naĝi sub la libera ĉielo vidante la Eiffel-turon? Ĝis nun tio estis principe malpermesita, sed estonte parizanoj kaj turistoj povu tute laŭleĝe salti en la Seine-riveron. Jam nun la baseno "de la Villette" estis inaŭgurita en la nordoriento de Parizo.

Se la pariza naĝemulo Jean Mouton rakontas pri siaj naĝvojoj, la homoj kutime skuas la kapon. "Ĉiufoje ĉiuj diras al mi: "Vi estas freneza, la akvo estas naŭza, ĝi estas plena de bakterioj, vi malsaniĝos", li raportas ridante. Ĉar Mouton ne laŭnaĝas basenojn en publika naĝinstituto - li preferas kraŭli tra la ĉefurba rivero Seine kaj tra la parizaj kanaloj. Ĝis nun tio ja estas principe malpermesita, sed nun la urba administracio volas permesi salti en la Seine-riveron por tie naĝi.

Ĉu bani apud la majesta Eiffel-turo aŭ la fama muzeo Louvre? Ĝis nun tio estas ankoraŭ muziko el la estonteco. Sed almenaŭ en la baseno de la Villette la naĝado kaj plonĝado nun estas permesita: Ĉe altsomeraj temperaturoj kaj sub sunbrilo tie estis inaŭguritaj tri basenoj por naĝantoj kaj nenaĝantoj. Ĝis maksimume 300 homoj samtempe tie povos dum la venontaj semajnoj dediĉi sin al banplezuro, la projekto estas parto de la someraj enurbaj plaĝoj de Parizo.

La nepurigita akvo venas de la kanalo Ourcq, kiu fluas tra la baseno, tiam fluas al la pitoreska kanalo Sankta Marteno kaj fine al la rivero Seine. Filtraj instalaĵoj prizorgas ke ne alvenas folioj, rubaĵoj aŭ fiŝoj en la basenojn, sensoroj monitoras la kvaliton de la akvo. Jam de du jaroj la limaj mezurvaloroj pri la bakteria ŝarĝo ne plu estas superataj.

La baseno de la Villette estas unua etapo cele al permeso de subĉiela banado por plibonigi la vivokvaliton de la parizanoj. La sekva etapo esto la lago de Daumesnil en la parko de Vincennes. Kaj se Parizo povos organizi la Olimpiajn ludojn de la jaro 2024, tiam ankaŭ la banado en la rivero Seine mem estu ebla. Ĉar Parizo kandidatiĝas pri la ludoj jam de sep jaroj. Kaj unu naĝkonkuro okazu tiam en la rivero Seine, kie la naĝado pro malpuriĝo kaj pro ŝiptrafiko estas malpermesita ekde la jaro 1923.

Sed intertempe multo ŝanĝiĝis, malkreskis malpuriĝo kaj bakteria ŝarĝo. Sed estas ankoraŭ multo farenda. Parizo devas modernigi sian kanalsistemon. Por la naĝemulo Jean Mouton la situacio jam nun estas sufiĉe bona. Li naĝas tra kanaloj kaj la rivero. "Mi ne malsaniĝas, nek mi havas problemojn pri la haŭto", li certigas. Kaj la temperaturo de la akvo por li estas tutsimple tre alloga: "24 ĝis 25 gradoj - perfekte! ".