×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Oranĝaj ŝeloj fekundigis grundon por tropika arbaro

Dum la 1990-aj jaroj ekologoj kaj sukprodukta firmao iniciatis projekton en Kostariko. Post nur mallonga tempo la projekto estis haltigata kaj forgesiĝis. 16 jarojn poste esploristo vojaĝis al tiu loko kaj surpriziĝis pri tio kion li tie trovis.

La projekto estis ideo de usona geedza paro. Ambaŭ estas ekologoj ĉe la universitato de Pensilvanio. Dum la 1990-aj jaroj ambaŭ laboris por naturprotektejo en la nordokcidento de Kostariko. Ili volis helpi en la protektado de la nacia parko.

Iom ekster la naturprotektejo sukprodukta firmao komencis en la jaro 1995 la produktadon de oranĝa suko. La ekologoj proponis al la firmao negocon: Se ili cedus parton de sia tereno al la protektejo. tiam ili aliflanke rajtus senkoste deponi biologian rubon en la parko. La firmao konsentis. Oni antaŭvidis deponi laŭ regulaj intervaloj 1000 ŝarĝojn da oranĝaj ŝeloj de kamionoj sur areo de tri hektaroj - tio korespondas al proksimume kvar futbalaj kampoj. Tiu areo malfekundiĝis pro troa paŝtado kaj senarbigo. Tie la ŝeloj sen plua prilaborado kompoŝtiĝu.

Kvankam la ideo estis bona, la realigo tamen estis sensukcesa. Post du jaroj, post kiam 12.000 tunoj da oranĝaj ŝeloj estis deponitaj, necesis ĉesigi la projekton en la jaro 1997. Konkuranta sukprodukta firmao procesis kontraŭ la deponado kaj riproĉis al la unua firmao malpurigi la naturprotektejon. La plej supera kortumo de Kostariko konfirmis la pravecon de la riproĉo. Tiel la projekto finiĝis, la jam deponita kvanto da ŝeloj neniam estis forportita el la nacia parko kaj forgesiĝis.

16 jarojn poste juna sciencisto serĉadis esplorprojekton por sia universitato en Princeton. Li estis eksciinta pri la oranĝoŝela projekto kaj decidis senhezite flugi al Kostariko por tie serĉi la deponejon de oranĝa rubo.

Kion li tie trovis estis io alia ol oranĝaj ŝeloj. Ili estis malaperintaj. Kaj ankaŭ la senfekunda grundo ne plu estis. La tuta areo estis tiom kovrita de arboj kaj aliaj plantoj ke li eĉ ne povis vidi la tri metrojn grandan ŝildon kiu markis la testareon kvankam ĝi staris nur kelkajn metrojn apud la strato. La iam senfekunda tereno estis konvertiĝinta al densa tapiŝo el plantoj.

Jen la serĉita nova esplorprojekto. La ŝanĝiĝoj estis dramecaj: Dum en apudaj areoj la sciencistoj kuris super ŝtonoj kaj morta herbo, sur la deponejo de oranĝaj ŝeloj li devis elhaki sian vojon tra la densa kunplektaĵo de arboj kaj interkreskantaj plantoj. Sed nun la sciencisto havis taskon dokumenti tiujn ŝanĝiĝojn kaj mezuri ilin.

Ekde sia unua vizito ĉe la deponejo en la jaro 2013 li revenis 15-foje por labori tie. Kiel mezura referenco servis al li la areo je la alia flanko de la strato kie ne estis deponitaj oranĝaj ŝeloj. La komparo klare montris kiel bone servis la ŝeloj kiel sterkaĵo: troviĝis tie trioble tiom da arbospecioj ol sur la nesterkita grundo, krome je 176 procentoj pli granda kvanto da ligna biomaso, kaj signife pli da nutraj substancoj en la grundo.

Faka magazino publikigis la studaĵon fine de aŭgusto. Kunaŭtoro de la studaĵo esperas ke estonte troviĝos ankoraŭ multaj pluaj eblecoj restarigi tropikajn arbarojn helpe de restaĵoj el la industria produktado de nutraĵoj. Tio ja vere estas la plej bone ebla reciklado.