×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Optimismaj virinoj vivas pli longe

Optimismaj homoj vivas pli longe - tion montras multaj studaĵoj.

Kial tio estas tiel, tio ankoraŭ ne tute estas eksplikita. Kelkajn eksplikojn liveras nun datumoj el unu el la mondskale plej grandaj studaĵoj pri virina sano. Dum dek pesimismaj virinoj mortas, nur sep optimismaj virinoj mortas.

Tion rezultigis esploro pri 70.000 flegistinoj en Usono. Laŭ tiu studaĵo pri optimismo pozitiva vivosinteno malaltigas ne nur la riskon morti pro malsano de koro kaj sangocirkulo, sed ĝi efikas ankaŭ pri aliaj kaŭzoj por morto. La studaĵo nome montras ke optimismaj virinoj ankaŭ malpli ofte mortas pro kancero, pro malsanoj de spirvojoj kaj infektoj.

Prezentiĝas por tio sufiĉe simpla ekspliko: Optimismaj homoj pli ofte konsultas kuraciston por preventi kanceron. Tion montras datumoj. Tiuj homoj nutras sin pli sane kaj moviĝas pli. Optimismo do efikas pri diversaj kondutmanieroj kiuj influas la sanon pozitive. Tio tamen nur parte povas ekspliki la malpli altan kvoton da mortoj.

La aŭtorino de la studajo supozas ke optimismo ankaŭ fakte iniciatas pozitivajn ŝanĝiĝojn en la korpo. Tion ŝi nun volas kontroli per sangotestoj. La optimismo de la partoprenantaj virinoj estis mezurita en la jaro 2004 helpe de demandilo, kaj sekve oni konstatis la nombron de mortoj inter la jaroj 2006 kaj 2012.

Oni preterlasis virinojn ĉe kiuj jam en la jaro 2004 estis diagnozita grava malsano. "Malsano malstabiligas eĉ stabilan optimismon. En tiu kazo la malbona sano estus kondukinta al malpli da optimismo kaj tio estus tordinta la rezultojn de la studaĵo", diras la aŭtorino. Ĝenerale laŭ ŝi necesas esti singarde, por ne konfuzi kaŭzon kaj efikon: "La demando pri la kokino kaj la ovo - do pri tio kio jam antaŭe estis, en tiu kazo estas tre decida".

Ĉar finfine ja restas ankoraŭ probableco ke bona sano kondukas al optimismo. Optimismo laŭ la aŭtorino jam disvolviĝas dum infanaĝo.

Ŝi tial ankaŭ inkluzivis fruajn vivocirkonstancojn samkiel socidemografiajn faktorojn kiuj estas ekzemple kleriĝo kaj vivenspezo. Estas avantaĝo de la studaĵo ke ĉe la partoprenintoj en la studaĵo temas pri relative homogena grupo, nome pri blankhaŭtaj edziniĝintaj flegistinoj. Sed ĉu la pli longa vivo de optimismaj homoj ne povus ankaŭ havi aliajn kaŭzojn?

Ĉu ekzemple bonaj vivocirkonstancoj ne povus unflanke konduki al sano kaj aliflanke al optimismo? Tio certe ankaŭ eblas. Tiu demando estas por la esploristino sprono por pli detale eltrovi la rilaton inter optimismo kaj sano por kompreni ĝin ankoraŭ pli bone.


Optimismaj homoj vivas pli longe - tion montras multaj studaĵoj.

Kial tio estas tiel, tio ankoraŭ ne tute estas eksplikita. Kelkajn eksplikojn liveras nun datumoj el unu el la mondskale plej grandaj studaĵoj pri virina sano.

Dum dek pesimismaj virinoj mortas, nur sep optimismaj virinoj mortas.

Tion rezultigis esploro pri 70.000 flegistinoj en Usono. Laŭ tiu studaĵo pri optimismo pozitiva vivosinteno malaltigas ne nur la riskon morti pro malsano de koro kaj sangocirkulo, sed ĝi efikas ankaŭ pri aliaj kaŭzoj por morto.

La studaĵo nome montras ke optimismaj virinoj ankaŭ malpli ofte mortas pro kancero, pro malsanoj de spirvojoj kaj infektoj.

Prezentiĝas por tio sufiĉe simpla ekspliko: Optimismaj homoj pli ofte konsultas kuraciston por preventi kanceron. Tion montras datumoj. Tiuj homoj nutras sin pli sane kaj moviĝas pli. Optimismo do efikas pri diversaj kondutmanieroj kiuj influas la sanon pozitive.

Tio tamen nur parte povas ekspliki la malpli altan kvoton da mortoj.

La aŭtorino de la studajo supozas ke optimismo ankaŭ fakte iniciatas pozitivajn ŝanĝiĝojn en la korpo. Tion ŝi nun volas kontroli per sangotestoj.

La optimismo de la partoprenantaj virinoj estis mezurita en la jaro 2004 helpe de demandilo, kaj sekve oni konstatis la nombron de mortoj inter la jaroj 2006 kaj 2012.

Oni preterlasis virinojn ĉe kiuj jam en la jaro 2004 estis diagnozita grava malsano. "Malsano malstabiligas eĉ stabilan optimismon. En tiu kazo la malbona sano estus kondukinta al malpli da optimismo kaj tio estus tordinta la rezultojn de la studaĵo", diras la aŭtorino.

Ĝenerale laŭ ŝi necesas esti singarde, por ne konfuzi kaŭzon kaj efikon: "La demando pri la kokino kaj la ovo - do pri tio kio jam antaŭe estis, en tiu kazo estas tre decida".

Ĉar finfine ja restas ankoraŭ probableco ke bona sano kondukas al optimismo.

Optimismo laŭ la aŭtorino jam disvolviĝas dum infanaĝo.

Ŝi tial ankaŭ inkluzivis fruajn vivocirkonstancojn samkiel socidemografiajn faktorojn kiuj estas ekzemple kleriĝo kaj vivenspezo. Estas avantaĝo de la studaĵo ke ĉe la partoprenintoj en la studaĵo temas pri relative homogena grupo, nome pri blankhaŭtaj edziniĝintaj flegistinoj.

Sed ĉu la pli longa vivo de optimismaj homoj ne povus ankaŭ havi aliajn kaŭzojn?

Ĉu ekzemple bonaj vivocirkonstancoj ne povus unflanke konduki al sano kaj aliflanke al optimismo? Tio certe ankaŭ eblas. Tiu demando estas por la esploristino sprono por pli detale eltrovi la rilaton inter optimismo kaj sano por kompreni ĝin ankoraŭ pli bone.