×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Omego-3, omego-6 kaj la cerbo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo De longa tempo oni scis, ke fiŝoj estas grava parto de sana dieto. Ili estas elstara elemento en la konata “mediteranea dieto”. Ili bonfaras al la koro kaj al la sangocirkulado, interalie. Granda parto de tiu saniga efiko atribuiĝas al fiŝoleo, en kiu troviĝas poli-nesaturitaj gras-oleoj, konataj kiel “omego-3” kaj “omego-6”.

Lastatempe, esploristoj klopodas difini, ĉu tiuj substancoj estas same bonfaraj al la cerbo, ĉu ili protektas kontraῠ la timiga demenco, kiu ĝenerale minacas en alta aĝo. Du freŝaj esploroj, faritaj en respektindaj usonaj universitataj centroj (Illinois), konkludis, ke jes. En la unua studaĵo, oni mezuris la kvanton de 6 diversaj omego-3-acidoj en la sango de mense sanaj homoj inter la 65-a kaj 75-a aĝojaroj. Kaj oni mezuris ankaῠ ilian cerbovolumenon koncerne al la griza substanco, en la frunta kaj parieta regionoj. Krome, oni submetis ilin al testoj pri inteligenteco. Oni trovis favorajn rezultojn je ĉiuj mezurdatumoj. Oni konkludis, ke omego-3 estas klare favora al cerba sanstato. En la dua studaĵo, la samaj aῠtoroj rilatigis la kvanton de omego-3 kaj omego-6 al la memorkapablo kaj al la mikrostrukturo de la blanka substanco en la cerbo. Denove la rezultoj estis pozitivaj, speciale en regiono nomata “fornikso”, ofte atingata en kazoj de Alzheimer-malsano. Aliaj faktoroj en la vivostilo influas tiujn samajn fenomenojn: ekzemple, korpekzercoj kaj la tiel nomata “kogna rezervo” (scioj akiritaj per travivaĵoj, edukado, studado kaj aliaj lernadoj, dum la vivo). Sed eksterdube, ankaῠ nutraj faktoroj plenumas gravan rolon. La sciencistoj atentigas krome, ke ne nur fiŝoj estas bonaj fontoj de omego-3 kaj omego-6. Tiuj substancoj estas abunde troveblaj ankaῠ en nuksoj, semoj kaj aliaj oleoj. Estas konsilinde krome moderigi la manĝadon de ruĝa viando. Ili konkludis, ke aparte por altaĝuloj tiuj nutraĵoj estas tre gravaj por prokrasti maljuniĝon de la cerbo.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

De longa tempo oni scis, ke fiŝoj estas grava parto de sana dieto. Ili estas elstara elemento en la konata “mediteranea dieto”. Ili bonfaras al la koro kaj al la sangocirkulado, interalie. Granda parto de tiu saniga efiko atribuiĝas al fiŝoleo, en kiu troviĝas poli-nesaturitaj gras-oleoj, konataj kiel “omego-3” kaj “omego-6”.