×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Okula testado malkovras la malsanon de Alzheimer

Neŭrologoj de Kalifornio ŝokis siajn gekolegojn de la tuta mondo.

Ili sukcesis evoluigi simplan okulan teston, kiu – malsame ol aliaj pli abruptaj testoj uzataj ĝis nun – kapablas facile kaj precize malkovri progresintan malsanon de Alzheimer - jam dudek jarojn antaŭe. La testo pruvas akcelajn sedimentojn de plako en la cerbo kun la precizeco, kion nuntempe kapablas nur la komplikaj invadkapablaj metodoj de skanado.

„La malkovroj indikas, ke la retino povas servi kiel fidinda fonto por la diagnozo de la malsano de Alzheimer.

Unu el ĉefaj avantaĝoj estas ripetado de testo, kiu ebligas monitori pacientojn, ankaŭ la proceson de malsaniĝo,“ diris ĉefa aŭtorino de la esploro el hospitalo en Los Anĝeleso. Nuntempe la kuracistoj povas konsideri nur pozitronan emisian tomografion kiel la bazon por malkovri la plakon en la cerbo.

Sed tiu metodo estas multekosta kaj la testo estas invada, al la paciento oni devas penetrigi radioaktivajn substancojn en la korpon. La sciencistoj el Kalifornio trovis, ke – se la paciento trinkos la solvaĵon kun kurkumino, kiu estas la oksidiĝinhibilo de la spico de kurkumo, kiu havas por la korpo bonajn efikojn, tiam en la retino aperas la ameloida plako, kiu manifestas la evoluintan neŭrodegenerativan malsanon.

Konsidere, ke la malsano de Alzheimer estas diagnozita al ĉiam pli grava nombro de homoj, la fakuloj koncentriĝas ankaŭ al la ebleco de prevento.

Ĉe kelkaj nutraĵoj oni montris pozitivan efikon. Kaj dum ĉe kelkaj nutraĵoj tio ne surprizas tiom (fiŝoj, olivoleo kaj aliaj), ĉe pluraj aliaj nutraĵoj oni ne atendus ĝin. Ekzemple ĉe vinberoj! La fruktoj de lianoj, kiuj estas kulturitaj ekde la antikva tempo, estas ŝargitaj de substancoj, kiuj bonefikas por la sano de homo.

Kaj ili agas ankaŭ pozitive al la memoro kaj pensado. Laŭ la sciencistoj el Kalifornio ilia ofta konsumado – dufoje tage – povas esti prevento de la malsano de Alzheimer. La substancoj enestantaj en la vinberoj certe influas tiun parton de la cerbo, kiu degradiĝas ĝuste dum la malsano de Alzheimer.

„La vinberkonsumado plibonigas la atenton kaj la funkciojn de la labormemoro ĉe homoj, kiuj jam indikis la unuajn antaŭsignojn de la memordegenero,“ asertas la aŭtoroj de la Universitato de Kalifornio.

Ilia teamo laboris kun la ekstrakto de sekigitaj vinberoj.

Unu dozo egalas al sepdek du gramoj de vinberoj.


Neŭrologoj de Kalifornio ŝokis siajn gekolegojn de la tuta mondo.

Ili sukcesis evoluigi simplan okulan teston, kiu – malsame ol aliaj pli abruptaj testoj uzataj ĝis nun – kapablas facile kaj precize malkovri progresintan malsanon de Alzheimer - jam dudek jarojn antaŭe.

La testo pruvas akcelajn sedimentojn de plako en la cerbo kun la precizeco, kion nuntempe kapablas nur la komplikaj invadkapablaj metodoj de skanado.

„La malkovroj indikas, ke la retino povas servi kiel fidinda fonto por la diagnozo de la malsano de Alzheimer.

Unu el ĉefaj avantaĝoj estas ripetado de testo, kiu ebligas monitori pacientojn, ankaŭ la proceson de malsaniĝo,“ diris ĉefa aŭtorino de la esploro el hospitalo en Los Anĝeleso.

Nuntempe la kuracistoj povas konsideri nur pozitronan emisian tomografion kiel la bazon por malkovri la plakon en la cerbo.

Sed tiu metodo estas multekosta kaj la testo estas invada, al la paciento oni devas penetrigi radioaktivajn substancojn en la korpon.

La sciencistoj el Kalifornio trovis, ke – se la paciento trinkos la solvaĵon kun kurkumino, kiu estas la oksidiĝinhibilo de la spico de kurkumo, kiu havas por la korpo bonajn efikojn, tiam en la retino aperas la ameloida plako, kiu manifestas la evoluintan neŭrodegenerativan malsanon.

Konsidere, ke la malsano de Alzheimer estas diagnozita al ĉiam pli grava nombro de homoj, la fakuloj koncentriĝas ankaŭ al la ebleco de prevento.

Ĉe kelkaj nutraĵoj oni montris pozitivan efikon. Kaj dum ĉe kelkaj nutraĵoj tio ne surprizas tiom (fiŝoj, olivoleo kaj aliaj), ĉe pluraj aliaj nutraĵoj oni ne atendus ĝin. Ekzemple ĉe vinberoj!

La fruktoj de lianoj, kiuj estas kulturitaj ekde la antikva tempo, estas ŝargitaj de substancoj, kiuj bonefikas por la sano de homo.

Kaj ili agas ankaŭ pozitive al la memoro kaj pensado. Laŭ la sciencistoj el Kalifornio ilia ofta konsumado – dufoje tage – povas esti prevento de la malsano de Alzheimer.

La substancoj enestantaj en la vinberoj certe influas tiun parton de la cerbo, kiu degradiĝas ĝuste dum la malsano de Alzheimer.

„La vinberkonsumado plibonigas la atenton kaj la funkciojn de la labormemoro ĉe homoj, kiuj jam indikis la unuajn antaŭsignojn de la memordegenero,“ asertas la aŭtoroj de la Universitato de Kalifornio.

Ilia teamo laboris kun la ekstrakto de sekigitaj vinberoj.

Unu dozo egalas al sepdek du gramoj de vinberoj.