×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Novaj filtroj por sensaligi marakvon

Ne plu soifo en la mondo: jen revo kiu ĝis nun ŝajnis realiĝi nur en fora estonteco. Sed nun sciencistoj prezentis kribrilon kiu elfiltras la salon el la marakvo. Nova mirakla materialo ebligas tion.

Milionoj da homoj ne havas aliron al pura trinkakvo. Samtempe 70 procentoj de la tero ests kovritaj de maroj - ĉu tio estas kontraŭdiro? Ne nepre, ĉar sala marakvo ne estas trinkebla. Ĝisnunaj sensaligaj instalaĵoj aliflanke estas multekostaj kaj konsumas multe da energio.

Sciencistoj de la universitato de Manchester nun estas disvovintaj kribrilon kiu fidinde elfiltras salon el marakvo kaj kiu baziĝas sur la materialo grafeno. Grafenoj ests tavoloj el karbono kiuj havas dikecon de nur unu atomo. Samtempe ili estas ekstreme malmolaj kaj posedas elstaran konduktivon - jen vera mirakla materialo por kies elesplorado rusaj sciencistoj ricevis la Nobel-premion pri fiziko en la jaro 2010. Ĝis nun tamen estis malfacile produkti membranojn el grafeno je granda stilo.

La solvo kiun la britaj esploristoj nun prezentas, estas: Ili utiligas ĥemian derivaĵon kun la nomo grafenoksido kiu estas produktebla pli simple kaj pli favorkoste. Ĝi estas produktebla en la laboratorio per simpla oksidigo. Kiel speco de inko aŭ solvaĵo grafenoksido povas estis surmetata sur substraton aŭ porozan materialon kaj per tio ekestos maldikega membrano.

Sed kiel akvo povas trairi la malmolan tavolon el grafeno? Tra truoj kiuj devas esti malgrandegaj por tralasi ja akvon, sed ne salon. Pli precize dirite la truetoj ne estu pli grandaj ol unu nanometro, tio estas milionono de milimetro.

Sed tio ne estas la sola problemo: Se membranoj el grafenoksido ricevas kontakton kun akvo, ili ŝvelas. Pli malgrandaj salkristaloj tiel povas tragliti la porojn. La sciencistoj povis solvi la problemon lokigante al ambaŭ flankoj de la membrano maldikegajn vandojn el epoksid-rezino kiuj malhelpas la ŝveladon. Epoksid-rezino estas ankaŭ uzata kiel tavoliza materialo ekzemple ĉe ŝipoj aŭ ŝtalkonstruaĵoj.

La tiel farita membrano retenas salmolekulojn, sed tralasas akvon. Por la sciencistoj estas la unua fojo ke ili povas regi la grandecon de la poroj en la membrano kaj tiel povas sensaligi akvon.

La sekva paŝo nun por ili estos apliki la membranon ĉe materialoj kiuj jam estas disponeblaj en la merkato. Krome grafenoksido ja estas produktebla pli favorkoste ol grafeno, ĝi tamen estas relative multekosta materialo. Kaj ankoraŭ ne estas klare kiel longe la membranoj eltenos la daŭran kontakton kun akvo.