×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Nova leĝo akcelos bicikladon en Berlino

La landa registaro de Berlino, nome la senato, interkonsentis kun la iniciatintoj de referendumo pri biciklado, kiel la perbicikla trafiko en Berlino estu plivastigata.

Sekuraj biciklaj vojoj laŭlonge de ĉiuj ĉefaj stratoj, pli da parkumejoj kaj la sendanĝerigo de danĝeraj stratkruciĝoj - tio estas la ankraj punktoj de porbiciklada leĝo pri kiu interkonsentis la senatanino Regine Günther kaj la iniciatintoj de la referendumo pri biciklado. "Estas nia celo atingi ke ĉiuj partoprenantoj en la trafiko post dek jaroj sekure alvenu de A al B", diris la parolanto de la referendumo, Heinrich Strößenreuther. Por atingi tion, Berlino aliĝas al la projekto "vizio nul" kiu celas redukti al nul la nombron de mortontoj pro trafiko. En la centro de la plibonigo de la porbicikla infrastrukturo dum la venontaj jaroj staros la konstruado de sekuraj biciklaj vojoj laŭlonge de ĉiuj ĉefstratoj. Temos ĉe tio pri du metrojn larĝaj biciklaj vojoj kiuj ankaŭ konstrue estos separitaj de la aliaj veturtrakoj, se tion permesos la koncernaj cirkonstancoj. "La epoko de surpentrado de stratoj do malrapide finiĝas", diras la kuniniciatinto vide al la ĝis nun rezervitaj strioj por biciklantoj. En tri kazoj el kvar por tiu celo ne perdiĝos parkumejoj.

Krome la senato celas plialtigi la kvoton de la perbicikla trafiko en la tuta lando Berlino al 20 procentoj, kaj ene de la rapidfervoja ringo al 30 procentoj. Nuntempe ĝi situas en la tuta urbego ĉe ĉirkaŭ 15 procentoj. "Nia celo estas instigi pli da homoj al biciklado kaj igi ĝin pli komforta", diras la senatano. Ĝis la jaro 2025 ekestu krome 50 mil parkumejoj por bicikloj ĉe stacidomoj de la enurbaj fervojoj kaj aldonaj 50 mil en pornegocaj stratoj.

Tamen la iniciatintoj ne estas tute optimismaj ke la planita rapideco de la rearanĝo de la trafikaj fluoj vere povos esti tenata kaj ĉu la disponigata mono vere povos esti elspezata. La senato dum la venontaj jaroj volas investi po 51 milionojn da eŭroj por la plivastigo de la porbicikla infrastrukturo.

La ankraj punktoj ankoraŭ ĉi-somere fariĝos kerno de leĝpropono kiu estu decidota de la landa parlamento ankoraŭ dum aŭtuno. La leĝo pri biciklado estas parto de nova strategio pri movebleco de la lando. Sekvu al tiu leĝo pluaj leĝoj pri la perpieda trafiko kaj pri la publika proksimdistanca trafiko, kiuj fiksos la trafikpolitikajn celojn de la lando sur jura bazo. Berlino estas la unua federacia lando de Germanio kiu volas efektivigi tian leĝon.

La landa registaro de Berlino, nome la senato, interkonsentis kun la iniciatintoj de referendumo pri biciklado, kiel la perbicikla trafiko en Berlino estu plivastigata.

Sekuraj biciklaj vojoj laŭlonge de ĉiuj ĉefaj stratoj, pli da parkumejoj kaj la sendanĝerigo de danĝeraj stratkruciĝoj - tio estas la ankraj punktoj de porbiciklada leĝo pri kiu interkonsentis la senatanino Regine Günther kaj la iniciatintoj de la referendumo pri biciklado. "Estas nia celo atingi ke ĉiuj partoprenantoj en la trafiko post dek jaroj sekure alvenu de A al B", diris la parolanto de la referendumo, Heinrich Strößenreuther. Por atingi tion, Berlino aliĝas al la projekto "vizio nul" kiu celas redukti al nul la nombron de mortontoj pro trafiko.

En la centro de la plibonigo de la porbicikla infrastrukturo dum la venontaj jaroj staros la konstruado de sekuraj biciklaj vojoj laŭlonge de ĉiuj ĉefstratoj. Temos ĉe tio pri du metrojn larĝaj biciklaj vojoj kiuj ankaŭ konstrue estos separitaj de la aliaj veturtrakoj, se tion permesos la koncernaj cirkonstancoj. "La epoko de surpentrado de stratoj do malrapide finiĝas", diras la kuniniciatinto vide al la ĝis nun rezervitaj strioj por biciklantoj. En tri kazoj el kvar por tiu celo ne perdiĝos parkumejoj.