Nia lingvo bezonas lokon
La homa lingvo servas unuavice por ebligi la interŝanĝon de informoj de homo al homo.
Do por funkcii lingvo bezonas homojn kiuj parolas ĝin inter si. Ke tio povas okazi la koncernaj homoj do devas troviĝi almenaŭ dum certa tempo en la sama loko. Kaj por lerni tiun lingvon la lernanto devas restadi en loko kie la lingvo estas aŭdebla dum la tuta tago kaj kie pro tio ankaŭ estas neceso mem paroli ĝin. Tiu principo de la ligiteco al lingvolokoj hodiaŭ validas ne plu tiom strikte, ĉar la tekniko ebligas paroladon de homo al homo ankaŭ tra longaj distancoj kaj ebligas la aŭskultadon de paroladoj laŭplaĉe iam ajn, se ekzistas sonregistraĵo de la koncerna parolado.
Lingvolernado do hodiaŭ povas tiel ankaŭ okazi sen esti en loko en kiu laŭeble multaj homoj kunestadas kaj tie parolas la lernatan lingvon. Kaj se tiu lingvo estas tre logika, tiam la neceso troviĝi en komuna loko por lingvo estas ankoraŭ pli malgranda. Tamen la principo de komuna loko por lingvo ankaŭ tiukaze validas, precipe se la lingvolernado estu daŭre sukcesa por laŭeble multaj lernantoj. Rilate al Esperanto tamen ni scias ke la lingvo nenie en la mondo estas daŭre parolata de pli ol kelkaj membroj de internacia familio aŭ de kelkaj kunlaborantoj en centra oficejo de E-organizo.
Do Esperanto funkcias kiel parolata lingvo nur en E-kongresoj, renkontiĝoj, seminarioj. Plej utilaj tiucele estas meze grandaj renkontiĝoj dum kiuj homoj kunvivas dum certa tempo kvazaŭ en portempa vilaĝo. Mi mem spertis tion kiam mi kiel junulo partoprenis ĉiujare jarfine en la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo kaj kiel plenkreskulo en la same jarfina Internacia Festivalo kiu estis organizita de Hans-Dieter Platz en Germanio. Tiel mi dum almenaŭ unu semajno de la jaro ĝuis la restadon en E-medio. Similaj aranĝoj ankaŭ hodiaŭ ekzistas por gejunuloj kaj junaj familioj.
Sed estus pli bone havi iun daŭran centran lokon (en Eŭropo) al kiu oni povus vojaĝi por tie restadi dum kelkaj tagoj en daŭre funkcianta E-medio. Ja ekzistas la urbo Herzberg en la Harc-montaro en Germanio. Tiu urbo nomas sin Esperanto-urbo kaj tie funkcias ankaŭ internacia kleriga centro. Sed tiu urbo - kvankam ĝi ja troviĝas en la mezo de Eŭropo - ne vere plenumas la funkcion de daŭre funkcianta loko kiu ofertas dum la tuta jaro E-medion al siaj vizitantoj. Centra loko estas loko kiu estas facile atingebla per trajno, aviadilo kaj aŭtobuso, do per publikaj transportiloj.
Kaj en la kazo de Esperanto tiu centra loko troviĝu en regiono kie kuntuŝiĝas pluraj lingvoj. Por trovi tiun lokon oni devas serĉi iom oriente de Germanio. Kaj ja ekzistas regiono en kiu kuntuŝiĝas pluraj lingvoj en la centro de Eŭropo: la germana, la slovaka, la hungara, la slovena, la kroata kaj la itala. En tiu regiono elstaras la urbo Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio. Ĝi estas bonege atingebla per publikaj transportiloj, precipe per malmultekostaj flugoj. Ĝi estas interesa por laborantoj, studentoj kaj turistoj. Do la regiono de Bratislavo ŝajnas al mi plej taŭga por tie funkciigi E-vilaĝeton.
Tie povus funkcii instruado de la lingvo, sed ankaŭ instruado de fakoj kun Esperanto kiel instrulingvo. Mi pensas ke la disponeblaj monrimedoj de Esperantujo plej bone estas investeblaj en la starigo de kultura kaj kleriga centro en la regiono de Bratislavo. Daŭra loko por nia lingvo estas necesa por ebligi pluan kreskadon de la lingvo en la mondo.