×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Neebla Hamburgero

En mia antaŭa artikolo mi diris, ke ofte gazetaj artikoloj estas malbone skribitaj aŭ eĉ konfuzaj. Evidente tio dependas de la kvalito de la gazeto kaj de la kompetenteco de la ĵurnalisto. Surprizis min, ke konata gazeto kiel The Telegraph publikigis tiom konfuzan artikolon. Sed la kaŭzo povas esti, ke temis pri reta versio de la gazeto, kaj tiaj versioj ofte ne estas bone strukturitaj, ĉar ili devas esti skribataj tre rapide.

Hodiaŭ mi prezentas la tradukon de tre bone ellaborita artikolo, pli ekzakte el la brazila revuo Veja. Vidu: “La zorgo pri la konservado de la naturo, unu el la grandaj temoj de nia tempo, tutmonde antaŭenpuŝas vegetarismon. En Usono, la vendo de produktoj anstataŭantaj viandon - ekzemple sojaj bifstekoj – kreskis je 18% dum la lastaj kvin jaroj kaj tiel kontribuis al la kreskado de merkato de 1 miliardo da dolaroj. En Brazilo, naŭ el ĉiuj 100 civitanoj deklaras sin vegetaranoj, kaj la komerco direktata al ili pligrandiĝas je 40% jare.

Tiuj kiuj adoptas vegetarismon ofte indikas kiel motivon la protektadon de la medio, kiu okazas per la redukto de buĉado de bestoj kaj la mildigado de la efikoj de klimata ŝanĝo (brutbredado estigas forcejajn gasojn).

Tamen, la ondo ankaŭ malfermas ŝancojn por negocoj. Enfokusigante kaj la "verdan" paroladon kaj la novan klientaron, aperis en Silicon Valley (Valo de Silicio), Kalifornio, ekfirmao kiu provas konverti en vegetaranojn eĉ la plej pasiajn ŝatantojn de viando. La taktiko de la entrepreno “Neeblaj Manĝaĵoj”: igi veganajn produktojn ĉiam pli similaj al viando!

La firmao estis fondita en 2011 de usona biokemiisto kaj universitata profesoro Patrick Brown. La ideo venis al li dum lia sabata jaro. Dum tiu periodo, Brown pripensis tion "kio estas granda problemo de la homaro kiun li povos solvi". Estante vegetarano ekde kvardek jaroj, li konkludis, ke lia celo estos redukti la konsumon de viando. Por tion fari, li volis konvinki tiujn kiuj ŝatas manĝi grasajn, bongustajn hamburgerojn serĉi veganajn alternativojn. La revo de Brown: "La ‘Neeblaj Nutraĵoj' akcelos la movadon al daŭrigebla nutraĵ-sistemo, kiu nutros 9 miliardojn da homoj en 2050." (Unu rimarko mia: sendube Brown volas diri, ke en 2050 la nutraĵ-sistemo devas nutri 9 miliardojn da homoj; tio ne signifas, ke la nutraĵ-sistemo estos daŭrigebla.) Lia propono konvinkis gravegajn investantojn, kiel Guglo kaj Mikrosofto. La “Neeblaj Nutraĵoj” jam kaptis 182 milionojn da dolaroj por siaj projektoj. Dum la unuaj kvar jaroj, Brown esploris, kie li devus komenci sian entreprenon. Li elektis fari ion en la kampo de la lunĉero plej konsumata en Usono: la hamburgero. Lia celo estas produkti kaj la viandon kaj la fromaĝon (de fromaĝburgero) nur kun plantaj ingrediencoj, sed kun gusto kaj aspekto similaj al tiuj de besta origino. Unue li dediĉis sin al la propra hamburgero. Estrante skipon de 125 profesiuloj, Brown studis la bestajn konsisterojn kaj malkovris, ke tio, kio donas guston al la vianda parto de la hamburgero, estas kombinaĵo de molekuloj kiu troviĝas ankaŭ en plantoj.

Lia recepto estis miksi proteinojn ekzistantajn en terpomoj, tritiko, kokos-oleo kaj sojfaboj. Tamen mankis rekrei alian ŝlosilan elementon: la ruĝetan aspekton. Ĝi estas kaŭzita de la molekulo “hemo”, kiu, en bestoj, estas en la sango. Sed ĝi ekzistas ankaŭ en la planta klorofilo – el kiu ĝi estis ekstraktita de Brown. Tio estas la sekreto de la saŭco de la tiel nomata “neebla hamburgero”: la hema molekulo. Ĝi donas la "sangan" aspekton. La neverŝajna sandviĉo komencis alveni al la tabloj en julio pasintjare kaj nun estas vendata en kvar lunĉejoj, tri en Kalifornio kaj unu en Novjorko. Brown ĵuras, ke la gusto samas al tiu de viando. Tamen multaj el tiuj kiuj gustumis ĝin – klientoj kaj kulinaraj kritikistoj – diris, ke la gusto estas simila, sed ne egala. La “Neeblaj Nutraĵoj” respondas, ke la produkto povos esti plibonigata antaŭ ol esti surmerkatigata grandskale.

Fakto estas, ke la ideo entuziasmigas ekologiistojn. Laŭ UN, ekzemple en Latinameriko 70% de la senarbarigitaj areoj iĝas paŝtejoj. La bovbredado respondecas pri 14,5% de la tutmonda enaerigo de karbondioksido - gaso kiu kaŭzas la tutmondan varmiĝon. Oni taksas, ke vegetara dieto reduktus je 35% la negativan influon de la homo sur la medio en urbegoj. Restas scii, ĉu la neebla hamburgero estos la mirakla solvo por la problemo. Por tio necesus, ke la viandmanĝa loĝantaro – kiu estas la plejmulto – ŝatos ĝin.” Post la prezento de la traduko de la revua artikolo mi menciu, ke en kelkaj landoj – ekzemple Brazilo – jam estas vendataj vegetaraj hamburgeroj, sed verŝajne ili ne estas tiel bongustaj kaj similaj al normalaj hamburgeroj kiel tiuj kiujn la firmao “Neeblaj Nutraĵoj” produktas. -------------------------------------------------------- P.S. : Rilate al la vorto “ekfirmao”: Laŭ la Reta Vortaro (ReVo) “ekfirmao” estas la tradukaĵo de la angla vorto “startup”; ReVo donas la difinon: “firmeto nove kreita kaj tre rapide kreskanta”, sed tiu difino ne estas tute ĝusta, ĉar multe da “ekfirmaoj” ne kreskas rapide kaj eĉ malsukcesas; mi donas alian difinon: “eta nova firmao (aŭ entrepreno) lanĉanta, lanĉinta aŭ lanĉonta novan produktaĵon". Vidu ankaŭ “Ekfirmao” en la E-Vikipedio.

La menciita brazila revuo uzis la anglan vorton “startup”, sed la firmao “Neeblaj Nutraĵoj” estis fondita jam en 2011 kaj en ĝi laboras almenaŭ 125 profesiuloj, do miaopinie oni ne povas nomi ĝin “ekfirmao”. Sed laŭ la angla Vikipedio, oni daŭre uzas la vorton “startup”, eĉ kiam la firmao – fondita kiel eta entrepreno – jam multe grandiĝis.

En mia antaŭa artikolo mi diris, ke ofte gazetaj artikoloj estas malbone skribitaj aŭ eĉ konfuzaj. Evidente tio dependas de la kvalito de la gazeto kaj de la kompetenteco de la ĵurnalisto. Surprizis min, ke konata gazeto kiel The Telegraph publikigis tiom konfuzan artikolon. Sed la kaŭzo povas esti, ke temis pri reta versio de la gazeto, kaj tiaj versioj ofte ne estas bone strukturitaj, ĉar ili devas esti skribataj tre rapide.

Hodiaŭ mi prezentas la tradukon de tre bone ellaborita artikolo, pli ekzakte el la brazila revuo Veja. Vidu:

“La zorgo pri la konservado de la naturo, unu el la grandaj temoj de nia tempo, tutmonde antaŭenpuŝas vegetarismon. En Usono, la vendo de produktoj anstataŭantaj viandon - ekzemple sojaj bifstekoj – kreskis je 18% dum la lastaj kvin jaroj kaj tiel kontribuis al la kreskado de merkato de 1 miliardo da dolaroj. En Brazilo, naŭ el ĉiuj 100 civitanoj deklaras sin vegetaranoj, kaj la komerco direktata al ili pligrandiĝas je 40% jare.

Tiuj kiuj adoptas vegetarismon ofte indikas kiel motivon la protektadon de la medio, kiu okazas per la redukto de buĉado de bestoj kaj la mildigado de la efikoj de klimata ŝanĝo (brutbredado estigas forcejajn gasojn).

Tamen, la ondo ankaŭ malfermas ŝancojn por negocoj. Enfokusigante kaj la "verdan" paroladon kaj la novan klientaron, aperis en Silicon Valley (Valo de Silicio), Kalifornio, ekfirmao kiu provas konverti en vegetaranojn eĉ la plej pasiajn ŝatantojn de viando. La taktiko de la entrepreno “Neeblaj Manĝaĵoj”: igi veganajn produktojn ĉiam pli similaj al viando!

La firmao estis fondita en 2011 de usona biokemiisto kaj universitata profesoro Patrick Brown. La ideo venis al li dum lia sabata jaro. Dum tiu periodo, Brown pripensis tion "kio estas granda problemo de la homaro kiun li povos solvi". Estante vegetarano ekde kvardek jaroj, li konkludis, ke lia celo estos redukti la konsumon de viando. Por tion fari, li volis konvinki tiujn kiuj ŝatas manĝi grasajn, bongustajn hamburgerojn serĉi veganajn alternativojn. La revo de Brown: "La ‘Neeblaj Nutraĵoj' akcelos la movadon al daŭrigebla nutraĵ-sistemo, kiu nutros 9 miliardojn da homoj en 2050." (Unu rimarko mia: sendube Brown volas diri, ke en 2050 la nutraĵ-sistemo devas nutri 9 miliardojn da homoj; tio ne signifas, ke la nutraĵ-sistemo estos daŭrigebla.) Lia propono konvinkis gravegajn investantojn, kiel Guglo kaj Mikrosofto. La “Neeblaj Nutraĵoj” jam kaptis 182 milionojn da dolaroj por siaj projektoj. Dum la unuaj kvar jaroj, Brown esploris, kie li devus komenci sian entreprenon. Li elektis fari ion en la kampo de la lunĉero plej konsumata en Usono: la hamburgero. Lia celo estas produkti kaj la viandon kaj la fromaĝon (de fromaĝburgero) nur kun plantaj ingrediencoj, sed kun gusto kaj aspekto similaj al tiuj de besta origino. Unue li dediĉis sin al la propra hamburgero. Estrante skipon de 125 profesiuloj, Brown studis la bestajn konsisterojn kaj malkovris, ke tio, kio donas guston al la vianda parto de la hamburgero, estas kombinaĵo de molekuloj kiu troviĝas ankaŭ en plantoj.

Lia recepto estis miksi proteinojn ekzistantajn en terpomoj, tritiko, kokos-oleo kaj sojfaboj. Tamen mankis rekrei alian ŝlosilan elementon: la ruĝetan aspekton. Ĝi estas kaŭzita de la molekulo “hemo”, kiu, en bestoj, estas en la sango. Sed ĝi ekzistas ankaŭ en la planta klorofilo – el kiu ĝi estis ekstraktita de Brown. Tio estas la sekreto de la saŭco de la tiel nomata “neebla hamburgero”: la hema molekulo. Ĝi donas la "sangan" aspekton.

La neverŝajna sandviĉo komencis alveni al la tabloj en julio pasintjare kaj nun estas vendata en kvar lunĉejoj, tri en Kalifornio kaj unu en Novjorko. Brown ĵuras, ke la gusto samas al tiu de viando. Tamen multaj el tiuj kiuj gustumis ĝin – klientoj kaj kulinaraj kritikistoj – diris, ke la gusto estas simila, sed ne egala. La “Neeblaj Nutraĵoj” respondas, ke la produkto povos esti plibonigata antaŭ ol esti surmerkatigata grandskale.

Fakto estas, ke la ideo entuziasmigas ekologiistojn. Laŭ UN, ekzemple en Latinameriko 70% de la senarbarigitaj areoj iĝas paŝtejoj. La bovbredado respondecas pri 14,5% de la tutmonda enaerigo de karbondioksido - gaso kiu kaŭzas la tutmondan varmiĝon. Oni taksas, ke vegetara dieto reduktus je 35% la negativan influon de la homo sur la medio en urbegoj. Restas scii, ĉu la neebla hamburgero estos la mirakla solvo por la problemo. Por tio necesus, ke la viandmanĝa loĝantaro – kiu estas la plejmulto – ŝatos ĝin.”

Post la prezento de la traduko de la revua artikolo mi menciu, ke en kelkaj landoj – ekzemple Brazilo – jam estas vendataj vegetaraj hamburgeroj, sed verŝajne ili ne estas tiel bongustaj kaj similaj al normalaj hamburgeroj kiel tiuj kiujn la firmao “Neeblaj Nutraĵoj” produktas.

--------------------------------------------------------

P.S. : Rilate al la vorto “ekfirmao”: Laŭ la Reta Vortaro (ReVo) “ekfirmao” estas la tradukaĵo de la angla vorto “startup”; ReVo donas la difinon: “firmeto nove kreita kaj tre rapide kreskanta”, sed tiu difino ne estas tute ĝusta, ĉar multe da “ekfirmaoj” ne kreskas rapide kaj eĉ malsukcesas; mi donas alian difinon: “eta nova firmao (aŭ entrepreno) lanĉanta, lanĉinta aŭ lanĉonta novan produktaĵon". Vidu ankaŭ “Ekfirmao” en la E-Vikipedio.