×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Natura vaporado kiel energifonto

Trovi daŭripovajn vojojn por ĉerpi energion sen damaĝi la naturan medion estas grava tasko por protekti la vivon sur nia planedo.

Tial ĉiuj esploroj kiuj povas konduki al tiu celo estas atentindaj, eĉ se ili estas ankoraŭ for de praktika apliko. Kaj en la kazo kiun mi hodiaŭ montras al vi mankas ankoraŭ multaj detaloj kiuj helpus kompreni kiel la alstrebata celo estos atingebla. Sed ni povas esperi ke tiuj detaloj baldaŭ sekvos. Pli ol du trionoj de la elektro kiu estas ĉiujare produktata en Usono, laŭ esploristoj estus ĉerpebla el vaporiĝanta akvo - tio estas apenaŭ superebla grado de medikonvena uzo de naturaj fontoj.

Tamen ĝis nun tiu formo de energiĉerpado funkcias ankoraŭ nur en laboratorio. De kelkaj jaroj esploristoj disvolvas malgrandajn maŝinojn kiuj ĉerpas energion el vaporiĝanta akvo.

En la jaro 2015 esplorista skipo de la Kolumbia Universitato prezentis du modelojn. Ili funkcias per sporoj de bakterioj kiuj laŭ humideco kreskas aŭ malkreskas.

Ili formas ian artefaritan muskolon kiu estas komandata nur el la aerhumideco de vaporiĝanta akvo. Kiam tiu artefarita muskolo estis konektita al generatoro, la esploristoj jam povis per ĝi lumigi LED-lampeton aŭ veturigi miniaturan aŭtombilon. La eksperimentoj en la laboratorio ankoraŭ daŭras, sed principe energio el akva vaporo estus ĉiam disponebla kontraŭe al energiĉerpado el sunradiado aŭ el vento.

Ĉar dum senventeco aŭ dum malhelo ventoradoj kaj sunkolektiloj ne liveras elektron. "Vaporado" posedas naturan baterion", diras la sciencisto kiu estas la ĉefa aŭtoro de nova studaĵo. Por tio la esploristoj elkalkulis kiom da energio estus ĉerpebla el la ĝis nun apenaŭ atentata kaj neuzata fonto.

Laŭ tio preskaŭ 70 procentoj de la elektro kiu estas produktata ĉiujare en Usono estus ĉerpebla el vaporiĝanta akvo, tio korespondas al produktado de 325 gigaŭatoj. Kaj tiu teknologio ankaŭ helpus ŝpari akvon - proksimume la duono de la akvo kiu vaporiĝas el lagoj kaj akvorezervujoj, taksas la esploristoj.

Aparte sekaj kaj sunbrilaj regionoj kiel en Kalifornio profitus tiel duoble. La usonaj sciencistoj nun provas plibonigi la energiefikecon de siaj maŝinetoj kaj esperas baldaŭ povi testi la koncepton sur veraj lagoj.


Trovi daŭripovajn vojojn por ĉerpi energion sen damaĝi la naturan medion estas grava tasko por protekti la vivon sur nia planedo.

Tial ĉiuj esploroj kiuj povas konduki al tiu celo estas atentindaj, eĉ se ili estas ankoraŭ for de praktika apliko. Kaj en la kazo kiun mi hodiaŭ montras al vi mankas ankoraŭ multaj detaloj kiuj helpus kompreni kiel la alstrebata celo estos atingebla. Sed ni povas esperi ke tiuj detaloj baldaŭ sekvos.

Pli ol du trionoj de la elektro kiu estas ĉiujare produktata en Usono, laŭ esploristoj estus ĉerpebla el vaporiĝanta akvo - tio estas apenaŭ superebla grado de medikonvena uzo de naturaj fontoj.

Tamen ĝis nun tiu formo de energiĉerpado funkcias ankoraŭ nur en laboratorio.

De kelkaj jaroj esploristoj disvolvas malgrandajn maŝinojn kiuj ĉerpas energion el vaporiĝanta akvo.

En la jaro 2015 esplorista skipo de la Kolumbia Universitato prezentis du modelojn.

Ili funkcias per sporoj de bakterioj kiuj laŭ humideco kreskas aŭ malkreskas.

Ili formas ian artefaritan muskolon kiu estas komandata nur el la aerhumideco de vaporiĝanta akvo. Kiam tiu artefarita muskolo estis konektita al generatoro, la esploristoj jam povis per ĝi lumigi LED-lampeton aŭ veturigi miniaturan aŭtombilon.

La eksperimentoj en la laboratorio ankoraŭ daŭras, sed principe energio el akva vaporo estus ĉiam disponebla kontraŭe al energiĉerpado el sunradiado aŭ el vento.

Ĉar dum senventeco aŭ dum malhelo ventoradoj kaj sunkolektiloj ne liveras elektron. "Vaporado" posedas naturan baterion", diras la sciencisto kiu estas la ĉefa aŭtoro de nova studaĵo.

Por tio la esploristoj elkalkulis kiom da energio estus ĉerpebla el la ĝis nun apenaŭ atentata kaj neuzata fonto.

Laŭ tio preskaŭ 70 procentoj de la elektro kiu estas produktata ĉiujare en Usono estus ĉerpebla el vaporiĝanta akvo, tio korespondas al produktado de 325 gigaŭatoj.

Kaj tiu teknologio ankaŭ helpus ŝpari akvon - proksimume la duono de la akvo kiu vaporiĝas el lagoj kaj akvorezervujoj, taksas la esploristoj.

Aparte sekaj kaj sunbrilaj regionoj kiel en Kalifornio profitus tiel duoble. La usonaj sciencistoj nun provas plibonigi la energiefikecon de siaj maŝinetoj kaj esperas baldaŭ povi testi la koncepton sur veraj lagoj.