×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Natria bikarbonato

Natria bikarbonato forigas 96 % da pesticidoj el fruktoj kaj legomoj Dum jarcentoj apartenas natria bikarbonato al niaj helpantoj en mastrumado. Eblas uzi ĝin por purigado, lavado, desinfektado kaj por kuracado. Laŭ novaj esploroj ankaŭ por tio, kion scipovas neniu „moderna“ preparaĵo. El legomoj kaj fruktoj kulturitaj laŭ kutima metodo ĝi kapablas forigi 96 % de pesticidoj dum dekkvin minutoj. Sufiĉas meti terfruktojn en la solvaĵon de natria bikarbonato dum dekkvin minutoj!

Natria bikarbonato estas forta alkalo, do ĝi havas alkalecan pH kaj ĝi kaŭzas rapidan katalizon de pesticidoj. Ĝuste ili rilatas al la tuta rango de misfunkcioj kaj malsanoj, ek de sterileco, hormona misekvilibro ĝis kancero.

Restoj de pesticidoj povas resti sur la terkultura produktaĵo kaj kontribuas al la akceptado de pesticidoj per nutraĵo de sanriskoj akceptante pesticidojn en la nutraĵo daŭre kreskas en la lastaj jaroj, do konvenas limigi ilian konsumadon.

El eksperimentoj rezultas, ke natria bikarbonato kapablas forigi ankaŭ restojn de pesticidoj forte ligitaj al la ŝelo de fruktoj.

Ne nur desinfekto: La natria bikarbonato akiras pli kaj pli da favorantoj. Kaj tiu blanka miraklo taŭgas ankaŭ por flegado de haŭto. Kiel uzi ĝin?

Purigado de vizaĝo Vi mem povas produkti purigpaston de 3 partoj de natria bikarbonato kaj 1 parto de akvo. Kun tiu pasto oni delikate frotmasaĝas haŭton per rondira movado. Poste rinsu per varma akvo. (Tiu pasto estas tiel delikata, ke eblas uzi ĝin ĉiutage.) Delikate vi senigas vin de mortintaj ĉeloj, malmultekoste kaj rapide.

Flego post razo Razado kun razklingo incitas la haŭton, rezultigas la papulojn. Se ankaŭ vi havas malbonajn spertojn forigante korpharojn, vi povus kvietigi la haŭton per solvaĵo kiu konsistas de unu taso da akvo kaj unu kulero da natria bikarbonato. Lasu ĝin sekigi (ĉirkaŭ 5 minutoj) kaj poste rinsu per malvarma akvo.

Dentoblankigilo Por blankigi dentojn sen ĥemiaĵoj sufiĉas superŝuti ĝin sur la humida broseto kaj purigi dentaron per kutima maniero. Sed vi ne devus uzi la natrian bikarbonaton kiel anstataŭo de dentopasto.


Natria bikarbonato forigas 96 % da pesticidoj el fruktoj kaj legomoj

Dum jarcentoj apartenas natria bikarbonato al niaj helpantoj en mastrumado. Eblas uzi ĝin por purigado, lavado, desinfektado kaj por kuracado. Laŭ novaj esploroj ankaŭ por tio, kion scipovas neniu „moderna“ preparaĵo. El legomoj kaj fruktoj kulturitaj laŭ kutima metodo ĝi kapablas forigi 96 % de pesticidoj dum dekkvin minutoj. Sufiĉas meti terfruktojn en la solvaĵon de natria bikarbonato dum dekkvin minutoj!

Natria bikarbonato estas forta alkalo, do ĝi havas alkalecan pH kaj ĝi kaŭzas rapidan katalizon de pesticidoj. Ĝuste ili rilatas al la tuta rango de misfunkcioj kaj malsanoj, ek de sterileco, hormona misekvilibro ĝis kancero.

Restoj de pesticidoj povas resti sur la terkultura produktaĵo kaj kontribuas al la akceptado de pesticidoj per nutraĵo de sanriskoj akceptante pesticidojn en la nutraĵo daŭre kreskas en la lastaj jaroj, do konvenas limigi ilian konsumadon.

El eksperimentoj rezultas, ke natria bikarbonato kapablas forigi ankaŭ restojn de pesticidoj forte ligitaj al la ŝelo de fruktoj.

Ne nur desinfekto:

La natria bikarbonato akiras pli kaj pli da favorantoj. Kaj tiu blanka miraklo taŭgas ankaŭ por flegado de haŭto. Kiel uzi ĝin?

Purigado de vizaĝo

Vi mem povas produkti purigpaston de 3 partoj de natria bikarbonato kaj 1 parto de akvo. Kun tiu pasto oni delikate frotmasaĝas haŭton per rondira movado. Poste rinsu per varma akvo. (Tiu pasto estas tiel delikata, ke eblas uzi ĝin ĉiutage.) Delikate vi senigas vin de mortintaj ĉeloj, malmultekoste kaj rapide.

Flego post razo

Razado kun razklingo incitas la haŭton, rezultigas la papulojn. Se ankaŭ vi havas malbonajn spertojn forigante korpharojn, vi povus kvietigi la haŭton per solvaĵo kiu konsistas de unu taso da akvo kaj unu kulero da natria bikarbonato. Lasu ĝin sekigi (ĉirkaŭ 5 minutoj) kaj poste rinsu per malvarma akvo.

Dentoblankigilo

Por blankigi dentojn sen ĥemiaĵoj sufiĉas superŝuti ĝin sur la humida broseto kaj purigi dentaron per kutima maniero. Sed vi ne devus uzi la natrian bikarbonaton kiel anstataŭo de dentopasto.