×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Muziko igas virojn pli allogaj

Muziko igas virojn pli allogaj

Se virinoj aŭdas iomete da Brahms, Chopin aŭ Schubert, tiam ili trovas virojn jam pli allogaj: Tion montras eksperimentoj de psikologoj en Vieno kaj Innsbruck, kiuj studis la rolon de muziko ĉe la elekto de partnero. Viroj aliflanke ne estas influataj de muziko tiurilate.

Kiel muziko ekestis kiel parto de la homa kulturo, tio estas ankoraŭ granda enigmo. Charles Darwin starigis la tezon ke muziko disvolviĝis per seksa selektado. La por la muzikado necesaj motoraj kaj kognaj kapabloj ja indikas pri bonaj genoj, same kiel birdoj dum la periodo de pariĝo volas montri per sia kantado ke ili havas bonajn genojn.

Ĉar ekzistas nur malmultaj pruvoj kiuj subtenas la tezon de Darwin, la esploristoj volis per novaj eksperimentoj eltrovi la rolon de muziko ĉe la elekto de partnero. Ĉe tio la allogopovo de la vizaĝo estas unu el la plej gravaj korpaj ecoj kiuj povas influi la elekton de partnero, diras psikologo de la universitato de Vieno. Kaj tiu percepto povas evidente esti influata de muziko.

Tion montris psikologino de la universitato de Innsbruck kune kun gekolegoj en eksperimento kun 96 aliseksemaj personoj kiuj averaĝe aĝis je 23 jaroj kaj kies muzika kleriĝo kaj preferoj similis. Al ili estis prezentataj eltranĉoj de muzikaĵoj, nome klasika pianomuziko el la 19-a jarcento kiel de Brahms, Chopin aŭ Schubert, kun diversaj emociaj enhavoj, kaj sekve al la testpersonoj estis prezentataj por prijuĝo bildoj de vizaĝoj de la alia sekso kun neŭtrala vizaĝesprimo. Oni demandis al ili la allogecon de la persono sur la bildo kaj la pretecon aranĝi rendevuon kun la koncerna persono. Kontrolcele al la testpersonoj estis ankaŭ prezentataj bildoj de vizaĝoj sen muziko.

Montriĝis ke virinoj post la aŭdado de muziko klasifikis virojn kiel pli allogaj ol sen muziko kaj ke ilia preteco al rendevuo kreskis. Precipe tre ekscita kaj pro tio kompleksa muziko kondukis al plej granda efiko. Ĉe viroj oni ne povis pruvi tiun efikon. La fazo de la virina ciklo ĉe tio ne ludis rolon.

Por la sciencistoj nun estus interese, ĉu muzikaj kapabloj kaj kreivo povus kompensi malfortecojn rilate al korpa aspekto kaj fortikeco. Kaj por ili ankaŭ stariĝas la demando kiel la teorio de Darwin povus fariĝi kongrua kun aliaj biologiaj kaj sociaj teorioj pri la ekesto de muziko. "Muziko povas akceli la socian kunvivadon kaj ĝi ludas ankaŭ rolon en la rilato inter patrino kaj infano. Ĝis ni komprenos tiujn kuntekstojn, tio estas ankoraŭ longa vojo.