×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Modernaj rimedoj regas la ĉiutagon de junuloj

Ĉiam denove en domoj kie vivas junuloj, estas disputoj pri la ĝusta mezuro de tempo antaŭ ekrano. Esploristoj provis eltrovi kiom da tempo junuloj vere pasigas per modernaj rimedoj, kiom da aparatoj estas disponeblaj kaj kio restas nefarita.

"Formetu tion", estas la postulo kiun gepatroj centfoje devas diri al siaj dekkelkjaruloj, se ili ankaŭ ĉe la manĝotablo fikse rigardas al sia kompufono. La uzo de modernaj rimedoj ĉe gejunuloj estas unuaranga afero. Tion eltrovis esplorista teamo per testoj ĉe infanoj kaj junuloj el 16 lernejaj klasoj en Tirolo. Tiucele estis komparata la uzo de komunikiloj kun la tempo pasigita por sportaj aktivecoj.

Por sia analizo la esploristoj studis la libertempan konduton de entute 391 infanoj kaj gejunuloj en la aĝo inter 10 kaj 14 jaroj. Montriĝis ke la junuloj pasigis 10,3 horojn tage dum labortagoj kaj eĉ 12 horojn tage dum sabatoj kaj dimanĉoj per la uzado de modernaj rimedoj. Je averaĝe 4,4 tagoj en la semajno la enketitoj praktikis sporton dum entute 5,1 horoj.

Krome oni demandis la enketitojn kiom da aparatoj estis al ili je dispono por la uzo de komunikiloj kaj kiom da ili estis ilia propraĵo. Ĉe tio temis pri ĉiuj televidiloj, porteblaj telefonoj, kompufonoj, tabuletaj komputiloj, personaj komputiloj, tekokomputiloj, ludstacioj, sonigiloj por kompaktaj diskoj kaj mp3-oj, kaj radioaparatoj. Averaĝe la junuloj havis 5,6 aparatojn je dispono, du trionoj el la aparatoj estis propraĵo de la enketitoj.

31,1 procentoj eĉ indikis ke ili ne povas vivi sen sia kompufono. Tiu eldiro estis farita sendepende de la socia deveno. Same la nombro de disponeblaj rimedoj estis sendependa de la aĝo, de lerneja tipo aŭ de la socia statuso de la familioj, kaj sendependa de eventuala enmigrinteco. La plej granda parto de la konsumo de komunikiloj - 8,2 horoj ĉiutage dum labortagoj, kaj 9,9 horoj tage dum sabato kaj dimanĉo - estas pasigata antaŭ aparatoj kun ekranoj. Entute la mezuritaj valoroj ĉe knaboj estis je 2,5 horoj pli altaj ol ĉe knabinoj.

Resume la esploristoj deklaras ke forta konsumo de komunikiloj, alta pezo kaj enmigrinteco estas faktoroj kiuj negative efikas je sportaj aktivecoj kaj movaj kapabloj. Tio tamen efikas ne nur unudirekte, kio signifas ke la faktoroj influas sin reciproke, do ke ili povas esti kaj kaŭzo kaj kromefiko.

Modernaj komunikiloj, ĉefe la kompufono, do evidente fariĝis nemalhaveblaj por junaj homoj. Tiu konstato certe ne nur validas por la enketitaj infanoj kaj junuloj en Aŭstrio, sed pli malpli por junaj homoj en la tuta mondo.