×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Mielo el urboj

Prefere ĝardenoj anstataŭ herbejoj: Abeloj trovas en urboj pli da nutraĵo, ili tie estas pli produktivaj ol en la kamparo. La ĉefa kaŭzo por la diferenco estas la agrikulturo.

Urboj ofertas al abeloj pli bonajn kondiĉojn ol agrikulturaj kampoj kaj herbejoj. Laŭ germana analizo abelpopoloj elmastrumas en urboj pli altajn mielrikoltojn ol kamparaj abelpopoloj.

Ekzemple en la du plej grandaj germanaj urboj la abeloj estas signife pli produktivaj ol aliloke: En Berlino laŭ la studaĵo estis produktitaj ĝis po 47 kilogramoj da mielo de unu abelpopolo, en Hamburgo estas 40 kilogramoj - la averaĝo en Germanio aliflanke situas en jaro kaj por popolo ĉe nur 30 kilogramoj.

Abeloj produktas en urboj foje duoble pli da mielo ĉar la oferto pri nutraj floroj en urbaj parkoj kaj ĝardenoj estas pli granda. Abelpopoloj en la kamparo devas vivi en medio kie estas malpli da floroj. La tenado de konsumbestoj sur forte sterkumitaj paŝtejoj kaj la disŝprucado de pesticidoj en la kamparo ege ŝrumpigas la kvantojn da plantoj, papilioj kaj abeloj.

Jam antaŭ nelonge studaĵo pri burdoj alportis similajn rezultojn. Ankaŭ burdoj polenas en la urbo pli da plantoj ol en la kamparo. Samtempe la insektoj aliflanke en urbaj regionoj estas pli ofte infektitaj de certaj parazitoj kiuj povas mallongigi ilian vivon.

Ankaŭ abeloj laŭ la studaĵo malsaniĝas pli ofte en urboj, ĉar la abelpopoloj pli dense kunvivas unu apud la alia kaj tial la transdono de malsanigaj ĝermoj estas pli probabla.

En la urboj la homoj bredas ekzemple florojn, la varieco de vegetaĵoj tie estas pli granda. Tio igas la urbojn pli allogaj por insektoj.

Necesas kontraŭbatali la situacion ke abeloj en la kamparo ne plu trovas sufiĉe da nutraĵo el floroj kaj ke ili estas minacataj de pesticidoj. Se oni nenion entreprenos kontraŭ tiu situacio, tiam minacas cirkonstancoj kiel en Usono aŭ en Ĉinio kie abelpopoloj estas transportataj tra la lando kaj pomarboj devas esti polenataj permane. Jam nun en Germanio en multaj lokoj ne troviĝas sufiĉe da abeloj kaj aliaj insektoj por ke fruktoplantoj kaj legomplantoj estu sufiĉe polenataj.

Unu solvo povus esti ke estu signife malpli da pesticidoj en la ne-biologia agrikulturo kaj ke estu pli da ekologia agrikulturo. La grandaj kvantoj da disverŝita bestpisaĵo sur la herbejoj devus reduktiĝi ĉar alikaze sovaĝaj floroj pli kaj pli malaperus.