×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Mia vojo al Esperanto

Mia vojo al Esperanto

Kiam iu esperantisto kandidatiĝas al iu posteno en UEA, li/ŝi devas skribi – kaj eble en intervjuo paroli – pri siaj konoj kaj spertoj en Esperanto. Poste oni kelkfoje diskonigas en la revuo Esperanto aŭ en la retejo de UEA kelkajn tiajn informojn pri la homo kiu estis elektita. Ekzemple pri la estraranino Sara (aŭ Maria Rosaria) Spanó oni informis, ke ŝi eklernis Esperanton fine de 2007 kaj pli kaj pli aktivis loknivele. Pri la redaktoro de Esperanto, Attila Kaszás (kiu restis nur unu jaron en la posteno), legeblis: Lerninto ĉe la fama kvintaga "Piratfiŝkurso" en 1987, Kaszás tuj aliĝis al la E-Fako de la Universitato ELTE en Budapeŝto, kaj fariĝis tre aktiva en la junulara movado de la 90-aj jaroj. Estrarano de Hungara E-Junularo kaj TEJO, li kunorganizis multajn junularajn renkontiĝojn kaj trejnseminariojn, rolante kiel la LKK-prezidanto de la 55-a IJK. Dum la renkontiĝoj li ofte verkis kaj reĝisoris humurajn skeĉojn kaj kunredaktis eldonaĵojn. Poste li fondis E-familion, en kiu naskiĝis unu filo.

Nun estis elektita “nova redaktoro-paro”: Dima Ŝevĉenko (31) kaj Anna Striganova (29). Pri ili la UEA-retejo informas, ke Dima estas denaska esperantisto kaj ke liaj diplomverkoj ĉiam rilatas al Esperanto. Ambaŭ “estas aktivaj en la moskva Esperanto-movado, kie ili organizis plurajn popularajn aranĝojn. Ili kunlaboras ankaŭ pri instruado de Esperanto en diversaj medioj”.

Ĉion tion mi konsideras tre interesa, sed mi ŝatus scii pli pri la lernado de Esperanto de tiuj funkciuloj (nur pri Dima Ŝevĉenko la afero estas klara: li estas denaska esperantisto).

Mi povas imagi, ke ankaŭ la legantoj de la Esperanta Retradio iomete interesiĝas pri tio, kiel kaj kiam la kunlaborantoj de ERR lernis Esperanton kaj kion ili (t.e. ni) faris kaj faras pri kaj en la internacia lingvo.

Rilate al mi: antaŭ preskaŭ unu jaro mi jam donis kelkajn tiajn informojn. Nun mi ripetas ilin kaj aldonas aliajn.

Mi eklernis Esperanton memstare antaŭ ĉirkaŭ 25 jaroj, pro du kialoj: ĉar mia edzino lernis ĝin, kaj ĉar mi – instruisto de lingvoj – volis koni tiun artefaritan lingvon. Sed mi lernis nur la bazajn regulojn kaj legis nur kelkfoje kelkajn mallongajn tekstojn, ĉefe en la revuo Esperanto. Vere mi ne interesiĝis pri la internacia lingvo – aŭ mi ne havis tempon interesiĝi pli. Mi ne aŭskultis nek skribis nek parolis la lingvon. Sed – kiel ĉiuj scias – ni okcidentuloj (specife tiuj kiuj parolas latindevenajn lingvojn) povas kompreni skribitajn tekstojn relative facile, ĉar la E-vortprovizo baziĝas grandparte sur la latina. Tiel mi eĉ sukcesis legi libron, kiun mi trovis en nia librobretaro (La Monto, de István Nemere). Hodiaŭ mi vidas, kiujn vortojn laŭŝajne tiam mi ne sciis kaj serĉis en iu vortaro. Estis io, kio tre plaĉis al mi: malkovri vortojn, kiujn mi konis en la germana, franca kaj angla.

Kvankam mi ne dediĉis min al Esperanto, mi apogis ĝin, kiam esperantistino volis doni fakultativan kurson de Esperanto en la Universitato de Braziljo, kaj kelkajn jarojn poste, kiam alia instruisto de Esperanto faris la samon. Cetere tiu instruisto daŭre donas tiajn kursojn.

Finfine mi komencis dediĉi min al Esperanto, kiam – jam emerita profesoro – mi akceptis fine de 2013 la proponon de mia edzino partopreni en la Universala Kongreso de 2014 en Bonaero. Tiam mi komencis legi kaj eklerni pliajn gramatikajn regulojn, aŭskulti esperantajn tekstojn (mi malkovris la retejon Esperanta Retradio komence de 2014) kaj mi skribis miajn unuajn etajn retmesaĝojn. Mi ankaŭ legis pri Zamenhof kaj la movado kaj faris portugallingvan prelegon por diskonigi Esperanton en la Teozofia Societo (kie mi estas membro). Tiu prelego (“Esperanto, Homaranismo e Teosofia”) – kiu donas ĝeneralan superrigardon pri Esperanto – nun estas en Jutubo.

Dum la UK mi trapasis la KER-ekzamenon je nivelo B2, kaj iomete post la UK mi komencis kunlabori en la Esperanta Retradio. Mi ankaŭ tradukis tekstojn pri Teozofio el la angla en Esperanton kaj kreis fine de 2014 la retejon “Teozofio Esperante”. Krom la kunlaboro en ERR mi konsideras nun kiel mian specifan taskon diskonigi Esperanton inter teozofiistoj (kaj ankaŭ ĝenerale) kaj Teozofion inter la esperantistoj. Se oni akceptas la tiel nomatan “internan ideon” de Zamenhof, la du movadoj havas kiel celojn la fratecon inter ĉiuj homoj, solidarecon, pacon.

Hodiaŭ mi tre bedaŭras ne esti dediĉinta min pli frue al nia mirinda, belega, eksterordinara internacia lingvo.