×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Mia pupo, via aŭteto

Gepatroj disvolvas plej bonajn planojn kiuj poste disrompiĝas ĉe iliaj infanoj. Tiel multaj gepatroj hodiaŭ ĵuras rifuzi la frenezon de helbluaj kaj rozkoloraj industridevenaj ludiloj. Iliaj infanoj, tiel ili substrekas, ne ricevas ludilojn kiuj estas ofertataj specife por knaboj aŭ knabinoj, iliaj infanoj kreskos sen la katenoj de lamigaj stereotipoj.

Jen tiom da teorio. En la praktiko knabetoj kiuj apenaŭ kapablas elparoli unuajn vortojn kuniĝas en la ludejo ĉirkaŭ plasta aĵo kaj vokas entuziasmege "dragilo, dragilo!" Apude la knabinetoj bakas kuketojn en briletantoj papiliecaj muldiloj kaj tiel feliĉanime agadas. Nur la gepatroj estas malfeliĉaj, sentas konfirmon de sia kolero kontraŭ la industrio kaj pensas: Pri kio nur ni eraris?

Pri nenio, estas la respondo. Knabinetoj kaj knaboj preferas malsamajn ludilojn, tute sendepende kiel gepatroj prijuĝas tion. Psikologoj de la universitato de Londono publikigis en faka revuo analizon de studaĵoj el la pasintaj 85 jaroj - kaj la rezulto estas klara: Knabinetoj ludas prefere kun porknabinaj ludiloj; kaj la knabetoj okupiĝas prefere pri porknabaj ludiloj.

La esploristoj kunmetis la enhavojn de studaĵoj pri infanoj ĝis ok-jaraj en kiuj la infanoj povis mem elekti ludilojn el ofertata gamo. Kiel tipaj por knabetoj estis konsiderataj veturiletoj, kiel specifaj por knabinetoj oni konsideris pupetojn kaj kiel neŭtralaj ekzemple puzlojn kaj librojn. La efiko montriĝis sendepende de tio kiam kaj kie la studoj estis faritaj. Ankaŭ ne ludis rolon ĉu en la devenlandoj de la infanoj oni metis akcenton sur la egalecon de la genroj, la preferoj signife malsamis ĉiam.

Eble tiu laboraĵo de la psikologoj donas konsolon al gepatroj, se la filo nepre deziras Lego-ludilojn kun armiloj kaj la filino nepre postulas ricevi Barbie-pupeton. Tio tute ne signifas malsukceson de la edukado. La preferoj pri ludiloj "ŝajnas esti la rezulto de denaskaj kaj sociaj faktoroj", diras la esploristoj. Ekzistas milda genetika disponiteco ke knaboj ŝatas veturilojn kaj knabinoj ŝatas pupojn. Tio unuavide estas nek bona nek malbona - sed estas simple tiel. Tiuj preferoj plifortiĝas per la socia medio: imagataj roloj, novaĵportantoj, reklamo kaj la ofertaro de ludiloj. Koncerne la industrion tio signifas: Per genrospecifaj varoj firmaoj kontentigas ekzistantan bezonon - kaj plifortigas ĝin.

La influo de la gepatroj ankaŭ tial atingas limojn ĉar la plej granda premo pri konformeco regas inter la infanoj mem. Precipe tri- ĝis kvinjaruloj kritike ataketas aliajn etulojn, se tiuj ludas kun malĝusta ludilo. Ekde la aĝo de proksimume sep jaroj la infana premo pri konformeco malkreskas malrapide kaj ankaŭ la intereso pri genrospecifaj ludiloj. Plej multaj infanoj tiam poste tamen fariĝas raciemaj plenkreskuloj. Kaj neniu infano aŭtomate perdiĝas al la malhela flanko se la favora ludilo ne konformas al la socipolitikaj imagoj de la gepatroj.