×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Memorkapablo kaj dormomanko

Ĉu profunda dormo akcelas la cerban funkciadon en alta aĝo?

Studaĵo montras statistikan interrilaton: Ju pli malbona estis la dormo, des malpli da griza cerba substanco estis observebla - sekve al tio perdiĝis memorkapablo. Ŝanĝiĝoj en la cerbo pro la alta aĝo povas evidente ŝanĝi la dormon kaj tiel malakceli la memorkapablon.

En cerbostudo esploristoj de la universitato de Berkeley en Kalfornio eltrovis kiel la perdo de griza substanco en la frunta lobo de la cerbo malfaciligas la enskribadon de memoraĵoj en la longtempan memoron. Tiu procedo tamen ne estas aŭtomata konsekvenco de la alta aĝo. En alta aĝo kutime la memorkapablo iom perdiĝas.

Same jam delonge estas konate ke ĉe multaj altaĝuloj la profunda dormo ne bone funkcias. Krome montras pricerbaj studaĵoj ke ĉe maljunuloj en certaj partoj de la frunta lobo ofte perdiĝas la griza substanco kiu konsistas el la ĉelkorpetoj de la nervoĉeloj. La esploristoj eltrovis eblan rektan interrilaton inter tiuj tri fenomenoj. Studaĵoj jam indikis ke la profunda dormo plifortigas la transdonon de memoraĵoj en la longtempan memoron.

Tiuj por tiu dormofazo tipaj delta-cerboondoj devenas de la mezuma antaŭfrunta kortekso - do tiu areo en kiu en alta aĝo ofte perdiĝas griza cerba substanco. La esploristoj sekve analizis la cerbon kaj la dormoprofilojn de 18 junaj kaj same multaj maljunaj plenkreskuloj.

Kaj vere koincidis ĉe la altaĝuloj, kies meza aĝo estis 72 jaroj, reduktita kvanto da griza substanco en la mezuma antaŭfrunta kortekso kun reduktita aktivado de delta-ondoj en profunda dormo. En plua paŝo la partoprenantoj devis lerni vespere vortoparojn.

Tiam la esploristoj testis la informojn 10 minutojn poste kaj post okhora dormofazo en kiu la aktivado de la cerbo estis registrata. Homoj kun malbone funkcianta profunda dormo alportis post plendorma nokto signife malpli bonajn rezultojn en la memortestoj. La memorkapablo ja profitis de la nokta ripozo - sed malpli ol ĉe la junaj partoprenantoj. La esploristoj akcentas ke la aĝo ne ĉiam influas la memorkapablon.

Anstataŭ tio la perdo de griza substanco en la frunta lobo malakcelas la profundan dormon. Tio siavice malfortigas la transdonon de informoj de la hipokampo al la longtempa memoro. Eble plibonigo de la funkciado de profunda dormo - ekzemple per ŝanĝo de konduto, medikamentoj aŭ aliaj terapioj povus bremsi la perdon de mensaj kapabloj en alta aĝo. Laŭ la esploristoj jam pli frua studaĵo montris ke elektra stimulo de la cerbo povas akceli la profundan dormon kaj la memorkapablon


Ĉu profunda dormo akcelas la cerban funkciadon en alta aĝo?

Studaĵo montras statistikan interrilaton: Ju pli malbona estis la dormo, des malpli da griza cerba substanco estis observebla - sekve al tio perdiĝis memorkapablo.

Ŝanĝiĝoj en la cerbo pro la alta aĝo povas evidente ŝanĝi la dormon kaj tiel malakceli la memorkapablon.

En cerbostudo esploristoj de la universitato de Berkeley en Kalfornio eltrovis kiel la perdo de griza substanco en la frunta lobo de la cerbo malfaciligas la enskribadon de memoraĵoj en la longtempan memoron. Tiu procedo tamen ne estas aŭtomata konsekvenco de la alta aĝo.

En alta aĝo kutime la memorkapablo iom perdiĝas.

Same jam delonge estas konate ke ĉe multaj altaĝuloj la profunda dormo ne bone funkcias. Krome montras pricerbaj studaĵoj ke ĉe maljunuloj en certaj partoj de la frunta lobo ofte perdiĝas la griza substanco kiu konsistas el la ĉelkorpetoj de la nervoĉeloj. La esploristoj eltrovis eblan rektan interrilaton inter tiuj tri fenomenoj.

Studaĵoj jam indikis ke la profunda dormo plifortigas la transdonon de memoraĵoj en la longtempan memoron.

Tiuj por tiu dormofazo tipaj delta-cerboondoj devenas de la mezuma antaŭfrunta kortekso - do tiu areo en kiu en alta aĝo ofte perdiĝas griza cerba substanco.

La esploristoj sekve analizis la cerbon kaj la dormoprofilojn de 18 junaj kaj same multaj maljunaj plenkreskuloj.

Kaj vere koincidis ĉe la altaĝuloj, kies meza aĝo estis 72 jaroj, reduktita kvanto da griza substanco en la mezuma antaŭfrunta kortekso kun reduktita aktivado de delta-ondoj en profunda dormo.

En plua paŝo la partoprenantoj devis lerni vespere vortoparojn.

Tiam la esploristoj testis la informojn 10 minutojn poste kaj post okhora dormofazo en kiu la aktivado de la cerbo estis registrata. Homoj kun malbone funkcianta profunda dormo alportis post plendorma nokto signife malpli bonajn rezultojn en la memortestoj. La memorkapablo ja profitis de la nokta ripozo - sed malpli ol ĉe la junaj partoprenantoj.

La esploristoj akcentas ke la aĝo ne ĉiam influas la memorkapablon.

Anstataŭ tio la perdo de griza substanco en la frunta lobo malakcelas la profundan dormon. Tio siavice malfortigas la transdonon de informoj de la hipokampo al la longtempa memoro. Eble plibonigo de la funkciado de profunda dormo - ekzemple per ŝanĝo de konduto, medikamentoj aŭ aliaj terapioj povus bremsi la perdon de mensaj kapabloj en alta aĝo. Laŭ la esploristoj jam pli frua studaĵo montris ke elektra stimulo de la cerbo povas akceli la profundan dormon kaj la memorkapablon