×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Marteno Lutero

Marteno Lutero

500 jaroj estas multe da tempo.

500-a datreveno estas grava datreveno.

En 1517 okazis gravega evento, almenaŭ por la tuta okcidento: komenciĝis la protestanta reformo, iniciatita de Marteno Lutero.

Pri li ekzistas longa, informriĉa artikolo en la E-Vikipedio. Do mi ne parolos multe pri li ĉi tie.

Por ke tiuj kiuj scias nenion pri li havu etan ideon, mi citas kelkajn frazojn de la vikipedia artikolo: Marteno LUTERO (germane Martin LUTHER) naskiĝis la 10-an de novembro 1483 en Eisleben, mortis la 18-an de februaro 1546 samloke) aŭgustenana monaĥo kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influaj homoj de la mondo. La 31-an de oktobro 1517 li najlis siajn 95 tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta konfesio, kiu ankoraŭ estas la precipa konfesio en Germanio kaj Skandinavio.

Plia grava informo estas la jena: En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la tutan Biblion (eldonita en 1534). Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban lingvon. La germana de lia Biblio fariĝis la normo.

Sendube multe estos skribata kaj parolata pri Marteno Lutero ĉi-jare, precipe en oktobro. Mi skribis ĉi tiun artikolon, ĉar mi legis pri li tekston en brazila revuo. Kurioze la titolo estis „Lutero kaj Trump“. Kion la du homoj havas komunan?

Laŭ la aŭtoro (la usonano Norman Gall) ambaŭ estas pioniroj pri amaskomunikado per la uzo de mallongaj frazoj kaj simplaj vortoj, kaj ambaŭ profitis de la novaj teknikoj de sia epoko: en la 16-a jarcento la presarto (kun moveblaj prestipoj) – reinventita kaj plibonigita de Gutenberg (vidu la koncernan artikolon en la E-Vikipedio) – kaj nuntempe la interreto.

Norman Gall rilatas al la fakto, ke Donald Trump sendas multajn tviteraĵojn, t.e. mallongajn retajn mesaĝojn. Poste, dirante ke la du homoj estas tre malsamaj, li donas kelkajn informojn pri Trump, sed tion mi volas ignori. Multe pli da informoj li donas pri Lutero. Cetere li laŭŝajne skribis sian artikolon post kiam li estis leginta anglalingvan libron aperintan en 2015 (Brand Luther, de Andrew Pettegree), kaj li citas la jenan frazon (tradukitan en la portugalan): “Estas impresa la rapideco je kiu Lutero instinkte adaptis siajn skribaĵojn por plene profiti de la grafika industrio.” Plia opinio de Pettegree estas, ke la 95 tezoj de Lutero estas “intuicia geniaĵo”, pro la fakto, ke Lutero skribis ilin en simpla germana, dividitaj en 20 sekcioj, el kiuj neniu enhavas pli ol tri aŭ kvar mallongajn frazojn.

Pettegree ankoraŭ informas, ke ene de malmultaj jaroj Lutero iĝis la aŭtoro kies tekstoj estis la plej publikigitaj en Eŭropo kaj ke li malakceptis la tutan monon gajnitan per la vendo de siaj verkoj. La aŭtoro de la libro Brand Luther ankaŭ asertas, ke okazis “impresa pligrandiĝo de la edukado en la lutera Germanio. Novaj lernejoj multobliĝis dum la dua kvarono de la 16-a jarcento, unue en la grandaj urboj kaj poste en urbetoj”.

Tiuj esperantistoj kiuj scipovas legi en la portugula kaj kiuj interesiĝas pri la libro de Pettegree povas legi longan resumon en la reto. (http://leiturasvarias.tumblr.com/post/139358591274/brand-luther-de-andrew-pettegree)