×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Malĝusta laŭdo kaŭzas trompemon

Se gepatroj laŭdegas la inteligentecon de siaj infanoj, tio kaŭzas premon por la etuloj.

Ĝusta laŭdo funkcias alie. Infanoj hodiaŭ apenaŭ devas fareti ion por kaŭzi ekstazon ĉe gepatroj.

La etulino iras la unuajn paŝojn sen flankenstumbli? "Jes, bonege vi ja estas vera kuristino", flutvoĉe diras panjo kaj paĉjo. Aŭ ĉe la enlernejigo, la sesjarulo plenumas sian unuan hejmtaskon, li pentru la lernejan saketon. "Elstare, vi ja estas artisto", laŭdegas la gepatroj la buntan malordon sur la papero. La idaro volonte estas superŝutata de laŭdo, ja vere plej multaj patrinoj kaj patroj entuziasmiĝas pri la faraĵoj de siaj infanoj. Aliflanke laŭdo estas konsiderata speco de mirakla ilo por plifortigi la memfidon, por pozitive plifortigi deziratan konduton kaj por veki potencialojn. Sed plimultiĝas la signoj ke laŭdo povas ankaŭ esti kontraŭproduktiva. "Ni pifortigu la infanojn kaj zorgu ke ili trovas harmonion en si mem", diras psikologo de la universitato de Toronto.

Sed por atingi tion, "ni devas laŭdi la infanojn laŭ la ĝusta maniero". Kiujn erarojn gepatroj povas eviti, tion la psikologo montras en studaĵo kiu publikiĝis en faka periodaĵo. Kune kun kolegoj li analizis kiel infanoj el Ĉinio kondutis post diversaj laŭdoj.

La etuloj - unu duono estis trijara, la alia duono kvinjaraĝa - partoprenis en divena ludo. Se ili donis trafan respondon, ili ricevis diversajn laŭdojn: "Ĉi-foje vi bonege faris tion" aŭ "Vi estas tiel saĝa". Se la esploristoj laŭdegis la inteligentecon de la infanoj, tio naskis nedeziritajn konsekvencojn: Se la etuloj havis la okazon fari tion, ili emis trompeti pli ol la aliaj infanoj.

"Laŭdo estas pli kompleksa ol ni pensas", diras la psikologo el Toronto. Se la bona faro de infano estas laŭdata kiel konsekvenco el ties inteligenteco, tiam el tio ekestas premo kaj timo pri malsukceso. Eraroj ja signifas laŭ inversa konkludo, ke la inteligenteco ja tamen ne estas tiel alta. Ankaŭ troigita laŭdo povas kaŭzi premon ĉe infanoj, ke ili devus kontentigi altegajn atendojn. Similajn rezultojn publikigis psikologino de la Stanforda universitato.

Tute sendepende de la aĝo de la infanoj kaj junaj homoj ŝi trovis ĉiam la saman skemon: Se lernantoj estis laŭdataj pro sia inteleligenteco, tio akcelis ilian fieron, sed tiam tio efikis negative. La infanoj apenaŭ povis prilabori malsukcesojn. Anstataŭ klopodi pli, ili rapide rezignis kaj kuraĝis nur okupiĝi pri facilaj taskoj en kiuj ili certege brilis. Anstataŭ laŭdegi la inteligentecon de infanoj, gepatroj do laŭdu iliajn farojn.

Ekzemple: "Bone farite, kaj mi konsideras tion aparte laŭdinda ke vi klopodis tiom." La psikologino observis ke tiu speco de reago taŭgas pli por motivigi lernantojn plenumi malfacilajn taskojn. Malsukceso tiam ne estas konsiderata kiel pruvo por nesufiĉa inteligenteco. Kaj ankoraŭ konsilo por nun espereble ne malcertigitaj gepatroj: Bonvolu ne ĉesigi entute laŭdi la infanojn - ĉar se la gepatroj klopodas subteni siajn infanojn, tio ja estas vere bonega.


Se gepatroj laŭdegas la inteligentecon de siaj infanoj, tio kaŭzas premon por la etuloj.

Ĝusta laŭdo funkcias alie.

Infanoj hodiaŭ apenaŭ devas fareti ion por kaŭzi ekstazon ĉe gepatroj.

La etulino iras la unuajn paŝojn sen flankenstumbli? "Jes, bonege vi ja estas vera kuristino", flutvoĉe diras panjo kaj paĉjo. Aŭ ĉe la enlernejigo, la sesjarulo plenumas sian unuan hejmtaskon, li pentru la lernejan saketon. "Elstare, vi ja estas artisto", laŭdegas la gepatroj la buntan malordon sur la papero. La idaro volonte estas superŝutata de laŭdo, ja vere plej multaj patrinoj kaj patroj entuziasmiĝas pri la faraĵoj de siaj infanoj. Aliflanke laŭdo estas konsiderata speco de mirakla ilo por plifortigi la memfidon, por pozitive plifortigi deziratan konduton kaj por veki potencialojn. Sed plimultiĝas la signoj ke laŭdo povas ankaŭ esti kontraŭproduktiva.

"Ni pifortigu la infanojn kaj zorgu ke ili trovas harmonion en si mem", diras psikologo de la universitato de Toronto.

Sed por atingi tion, "ni devas laŭdi la infanojn laŭ la ĝusta maniero". Kiujn erarojn gepatroj povas eviti, tion la psikologo montras en studaĵo kiu publikiĝis en faka periodaĵo.

Kune kun kolegoj li analizis kiel infanoj el Ĉinio kondutis post diversaj laŭdoj.

La etuloj - unu duono estis trijara, la alia duono kvinjaraĝa - partoprenis en divena ludo. Se ili donis trafan respondon, ili ricevis diversajn laŭdojn: "Ĉi-foje vi bonege faris tion" aŭ "Vi estas tiel saĝa".

Se la esploristoj laŭdegis la inteligentecon de la infanoj, tio naskis nedeziritajn konsekvencojn: Se la etuloj havis la okazon fari tion, ili emis trompeti pli ol la aliaj infanoj.

"Laŭdo estas pli kompleksa ol ni pensas", diras la psikologo el Toronto. Se la bona faro de infano estas laŭdata kiel konsekvenco el ties inteligenteco, tiam el tio ekestas premo kaj timo pri malsukceso. Eraroj ja signifas laŭ inversa konkludo, ke la inteligenteco ja tamen ne estas tiel alta. Ankaŭ troigita laŭdo povas kaŭzi premon ĉe infanoj, ke ili devus kontentigi altegajn atendojn.

Similajn rezultojn publikigis psikologino de la Stanforda universitato.

Tute sendepende de la aĝo de la infanoj kaj junaj homoj ŝi trovis ĉiam la saman skemon: Se lernantoj estis laŭdataj pro sia inteleligenteco, tio akcelis ilian fieron, sed tiam tio efikis negative. La infanoj apenaŭ povis prilabori malsukcesojn. Anstataŭ klopodi pli, ili rapide rezignis kaj kuraĝis nur okupiĝi pri facilaj taskoj en kiuj ili certege brilis.

Anstataŭ laŭdegi la inteligentecon de infanoj, gepatroj do laŭdu iliajn farojn.

Ekzemple: "Bone farite, kaj mi konsideras tion aparte laŭdinda ke vi klopodis tiom." La psikologino observis ke tiu speco de reago taŭgas pli por motivigi lernantojn plenumi malfacilajn taskojn. Malsukceso tiam ne estas konsiderata kiel pruvo por nesufiĉa inteligenteco. Kaj ankoraŭ konsilo por nun espereble ne malcertigitaj gepatroj: Bonvolu ne ĉesigi entute laŭdi la infanojn - ĉar se la gepatroj klopodas subteni siajn infanojn, tio ja estas vere bonega.