×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Malagrabla surprizo pri planita flugvojaĝo

Kiel parolanto de pluraj lingvoj mi kapablas mem organizi vojaĝojn: Tiel mi povas profiti la malmultekostajn flugojn kaj povas mem elekti mian itineron kaj mem serĉas la tranoktejojn por vojaĝo tra iu lando. Tiu kapablo estas vera beno, ĉar alikaze mi dependus de vojaĝorganizantoj kiuj ja prizorgas ĉion: La flugojn, la transportadon de la flughaveno al la hotelo, la hotelon kaj la manĝojn, la ekskursan programon.

Oni pagas por tiu servo sufiĉe altan prezon. Nome tiel organizita oktaga vojaĝo ekzemple tra la sudo de Hispanio kostas proksimume la duoblon de mem organizita vojaĝo tien. Sed la pli alta prezo alportas ja ankaŭ avantaĝon: La vojaĝo estas multe pli komforta. Ne necesas longe trastudi horarojn de aviadiloj, de fervojoj kaj de aŭtobusoj. Ne necesas serĉi taŭgajn hotelojn aŭ aliajn tranoktejojn. Ne necesas serĉi restoraciojn kie eblas bone kaj favorpreze manĝi. Kaj ne necesas organizi mem kulturprogramon.

Do post multaj mem organizitaj vojaĝoj tra sudeŭropaj kaj sudamerikaj landoj mi ĉi-jare decidis uzi la servon de vojaĝorganiza entrepreno por fari rondvojaĝon tra Sicilio dum majo. La vojaĝon mi jam mendis dum pasinta oktobro kaj antaŭpagis 20 procentojn de la vojaĝprezo kiu ja ŝajnis sufiĉe favora. Kaj la vojaĝo laŭ la oferto koncerne la flugojn estis sufiĉe komforta.

Nome laŭ tio mi povus de hejme forveturi matene per trajno al la flughaveno de Vieno de kie tagmeze la aviadilo forflugus al Catania en Sicilio. Tie mi havus hotelojn kun duona pensiono kaj aŭtobusajn ekskursojn al la diversaj vidindaĵoj de la insulo. Mi do estis kontenta pri tio kaj antaŭĝojis pri tiu vojaĝo.

Sed antaŭ kelkaj tagoj la vojaĝorganiza entrepreno informis min ke la flugo de Vieno okazos jam je la 6:30 matene kaj ĝi ne kondukos nin rekte al Catania, sed al Berlino, do norden anstataŭ suden, kaj nur en Berlino ni havos aviadilon kiu transportos nin al Catania. Analoge funkcios la hejmenvojaĝo.

Tiu frumatena forflugo signifas ke ne eblas alvojaĝi al la flughaveno samtage, sed ke necesas tranokti en hotelo ĉe la flughaveno. Kaj la dormo povas esti nur mallonga, ĝis proksimume la 4-a horo, kaj tiam (sen matenmanĝo) sekvos la proceduro en la flughaveno kaj la du flugoj kun kroma restado en Berlino. El duhora flugo tiel fariĝos kvinhora vojaĝo ĝis Catania.

Vi povas imagi ke tio estas neakceptebla kaj mi tial skribis tuj post ricevo de la malagrabla informo al la vojaĝorganiza entrepreno ke mi volas nuligi la menditan vojaĝon kaj ke mi postulas la plenan repagon de la farita antaŭpago. Ili respondis ke tion ili ne akceptas kaj mi do transdonis la aferon al mia advokato (mia filo) kiu sendos leteron al la vojaĝorganiza entrepreno por postuli aŭ denovan ŝanĝon de la ŝanĝita flughoraro kaj rektan flugon aŭ la nuligon de la vojaĝkontrakto je la plena kosto de la vojaĝorganiza entrepreno.

Do la afero ankoraŭ ne estas finita. Mi raportos pri la rezulto post kelkaj semajnoj.