×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Maĉismo en la lingvoj

La plejmulto de la socioj estis kaj estas patriarkaj.

En ili regis kaj regas la viro. Ekzistis kaj ekzistas gravaj virinoj (reĝinoj, regantinoj, prezidantinoj, verkistinoj, pentristinoj ktp. ), sed plejmulte estis kaj estas viroj en tiuj postenoj kaj okupoj. Meze de la 19-a jarcento - kaj denove, pli forte, en la 1960-aj jaroj - komenciĝis feminisma movado, kiu luktis por la rajtoj kaj egaleco de la virinoj, sed bedaŭrinde ĝis hodiaŭ ne ekzistas egaleco de la virinoj, eĉ ne en la plej evoluintaj nacioj.

(Mi ne komprenas, kiel eblas, ke en tiaj landoj virinoj perlaboras malpli da mono ol viroj por samaj laboroj.) Kaj en multaj socioj la virinoj daŭre estas subpremataj. Ne surprizigas do, ke la superregado de la viroj manifestiĝas ankaŭ en la lingvoj.

En pluraj lingvoj eĉ la vorto "homo" samas al la vorto "viro": "man" en la angla, "homme" en la franca, "homem" en la portugala ktp.

Bonŝance Zamenhof diferencigis la du signifojn - kiel en la latina ("homo", "vir") kaj en la germana: "Mensch" (homo), "Mann" (viro). Pasintece, kiam oni skribis al firmao aŭ organizaĵo, oni komencis per "Estimataj Sinjoroj".

Hodiaŭ oni diras en pluraj lingvoj "Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj". Plian fojon Zamenhof, jam antaŭ 130 jaroj, trovis la solvon, enkondukante la prefikson "ge"; do jam ekde tiam oni povas diri en Esperanto - nemaĉisme - "Estimataj Gesinjoroj". Sed eĉ en Esperanto daŭras alia restaĵo de maĉismo en la lingvo: Zamenhof adoptis la germanan inan sufikson "in" por signi virinojn (virino, kolegino, ĉefino ktp.

Kial aŭ kiamaniere tio estas restaĵo de maĉismo? Pro tio, ke la baza vorto ("viro" ktp.) signas virojn, tiel ke la virinoj estas nur je la dua loko, markitaj per sufikso. Tio estas diskutata problemo en socioj, kiuj volas esti malpli maĉismaj.

Kiel oni esprimu sin, kiam oni alparolas virojn kaj virinojn kune? En la germana, en kiu - kiel mi menciis - la sufikso "in" signifas "ino" (ekzemple "Kollege"/"Kollegin" - kolego/kolegino), oni inventis - por la pluralo "gekolegoj" - la strangan formon "KollegInnen" (kun majuskla "I" ene de la vorto). Feliĉe en Esperanto tiu problemo ne ekzistas, dank' al la prefikso "ge". Ĝenerale la lingvoj posedas apartajn personajn pronomojn por viroj kaj virinoj, ekzemple "li" kaj "ŝi", sed en la pluralo oni ne diferencigas: ekzistas nur "ili", "they" (angle), "sie" (germane).

Tamen en kelkaj (aŭ eble multaj) lingvoj estas eĉ en la pluralo diferenco rilate al viroj kaj virinoj: "ils/elles" en la franca, "eles/elas" en la portugala ktp. En tiuj kazoj pasintece oni ofte forgesis la virinojn, uzante nur la virgenrajn formojn. Hodiaŭ oni devas uzi la du formojn - kio siavice povas esti ĝena, enuiga, kiam necesas ripeti la pronomojn plurajn fojojn: "ils et elles" (france), "eles e elas" (portugale) ktp. Kaj kiel procedi, kiam oni parolas pri nur unu viro kaj unu virino kaj oni ne volas aŭ ne povas uzi la pluralon ("ili" en Esperanto, "they" en la angla ktp.

Ĝis nun oni kutimas diri "li kaj ŝi" (do maĉisme oni donas preferon al la viro). Oni povus ankaŭ diri "ŝi kaj li". En diskuto dum la UK en Seulo iu asertis, ke jam estis proponita nova pronomo "ŝli" (kiu signifus "ŝi kaj li"). Kaj pro la fakto, ke ekzistas homoj, kiuj ne sin difinas kiel klare virajn aŭ virinajn, oni jam proponis por Esperanto - inter aliajn - la pronomon "ri", kiu rilatus al ĉiutipaj homoj. (En PIV, sub la kapvorto “li”, troviĝas la jena rimarko: “Z[amenhof] uzis li por referenci al homo, «kiam lia sekso estas por ni indiferenta»: ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.” Evidente tio estas evitenda. Kadre de la klopodoj por egaleco ŝajnas al mi strange, ke en ĉijara UK UEA-ano opiniis, ke oni povas uzi por virinoj la virgenrajn formojn de nomoj de okupoj, postenoj, profesioj ktp.

Do laŭ li oni povas diri "Ŝi estas instruisto/profesoro/poeto/doktoro/prezidanto". Mi demandas: kial uzi la virgenran formon, se en Esperanto ekzistas la viringenra formo ("Ŝi estas instruistino/profesorino/poetino/doktorino/prezidantino")? Kaj miaopinie en la pluralo oni ĉiam uzu la prefikson "ge", kiam temas pri viroj kaj virinoj.

Mi scias, ke multaj opinias, ke la virgenra formo (ekzemple "karaj amikoj/ ĉeestantoj/samideanoj") inkluzivas la virinojn. Tamen, se Zamenhof havis la brilan ideon enkonduki "ge", kial ne uzi ĝin? Ĉu la fakto, ke oni ne uzas ĝin, ne estas indico de maĉismo? ------------------------------------- PS: Ĉi-tiun artikolon mi skribis en aŭgusto. En komentario pri la ERR-artikolo de la 2-a de septembro mi vidis la sufikson “iĉ” (kiun mi ne konis). Pri ĝi legeblas en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (2005) i.a: “Unu el la multaj proponoj por montri viran sekson. IĈ estas nun la plej populara propono de tia sufikso, sed ĝi estas nur eksperimente uzata.”


La plejmulto de la socioj estis kaj estas patriarkaj.

En ili regis kaj regas la viro. Ekzistis kaj ekzistas gravaj virinoj (reĝinoj, regantinoj, prezidantinoj, verkistinoj, pentristinoj ktp. ), sed plejmulte estis kaj estas viroj en tiuj postenoj kaj okupoj.

Meze de la 19-a jarcento - kaj denove, pli forte, en la 1960-aj jaroj - komenciĝis feminisma movado, kiu luktis por la rajtoj kaj egaleco de la virinoj, sed bedaŭrinde ĝis hodiaŭ ne ekzistas egaleco de la virinoj, eĉ ne en la plej evoluintaj nacioj.

(Mi ne komprenas, kiel eblas, ke en tiaj landoj virinoj perlaboras malpli da mono ol viroj por samaj laboroj.) Kaj en multaj socioj la virinoj daŭre estas subpremataj.

Ne surprizigas do, ke la superregado de la viroj manifestiĝas ankaŭ en la lingvoj.

En pluraj lingvoj eĉ la vorto "homo" samas al la vorto "viro": "man" en la angla, "homme" en la franca, "homem" en la portugala ktp.

Bonŝance Zamenhof diferencigis la du signifojn - kiel en la latina ("homo", "vir") kaj en la germana: "Mensch" (homo), "Mann" (viro).

Pasintece, kiam oni skribis al firmao aŭ organizaĵo, oni komencis per "Estimataj Sinjoroj".

Hodiaŭ oni diras en pluraj lingvoj "Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj". Plian fojon Zamenhof, jam antaŭ 130 jaroj, trovis la solvon, enkondukante la prefikson "ge"; do jam ekde tiam oni povas diri en Esperanto - nemaĉisme - "Estimataj Gesinjoroj".

Sed eĉ en Esperanto daŭras alia restaĵo de maĉismo en la lingvo: Zamenhof adoptis la germanan inan sufikson "in" por signi virinojn (virino, kolegino, ĉefino ktp.

). Kial aŭ kiamaniere tio estas restaĵo de maĉismo? Pro tio, ke la baza vorto ("viro" ktp.) signas virojn, tiel ke la virinoj estas nur je la dua loko, markitaj per sufikso.

Tio estas diskutata problemo en socioj, kiuj volas esti malpli maĉismaj.

Kiel oni esprimu sin, kiam oni alparolas virojn kaj virinojn kune? En la germana, en kiu - kiel mi menciis - la sufikso "in" signifas "ino" (ekzemple "Kollege"/"Kollegin" - kolego/kolegino), oni inventis - por la pluralo "gekolegoj" - la strangan formon "KollegInnen" (kun majuskla "I" ene de la vorto). Feliĉe en Esperanto tiu problemo ne ekzistas, dank' al la prefikso "ge".

Ĝenerale la lingvoj posedas apartajn personajn pronomojn por viroj kaj virinoj, ekzemple "li" kaj "ŝi", sed en la pluralo oni ne diferencigas: ekzistas nur "ili", "they" (angle), "sie" (germane).

Tamen en kelkaj (aŭ eble multaj) lingvoj estas eĉ en la pluralo diferenco rilate al viroj kaj virinoj: "ils/elles" en la franca, "eles/elas" en la portugala ktp. En tiuj kazoj pasintece oni ofte forgesis la virinojn, uzante nur la virgenrajn formojn. Hodiaŭ oni devas uzi la du formojn - kio siavice povas esti ĝena, enuiga, kiam necesas ripeti la pronomojn plurajn fojojn: "ils et elles" (france), "eles e elas" (portugale) ktp.

Kaj kiel procedi, kiam oni parolas pri nur unu viro kaj unu virino kaj oni ne volas aŭ ne povas uzi la pluralon ("ili" en Esperanto, "they" en la angla ktp.

)? Ĝis nun oni kutimas diri "li kaj ŝi" (do maĉisme oni donas preferon al la viro). Oni povus ankaŭ diri "ŝi kaj li". En diskuto dum la UK en Seulo iu asertis, ke jam estis proponita nova pronomo "ŝli" (kiu signifus "ŝi kaj li"). Kaj pro la fakto, ke ekzistas homoj, kiuj ne sin difinas kiel klare virajn aŭ virinajn, oni jam proponis por Esperanto - inter aliajn - la pronomon "ri", kiu rilatus al ĉiutipaj homoj. (En PIV, sub la kapvorto “li”, troviĝas la jena rimarko: “Z[amenhof] uzis li por referenci al homo, «kiam lia sekso estas por ni indiferenta»: ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.” Evidente tio estas evitenda. )

Kadre de la klopodoj por egaleco ŝajnas al mi strange, ke en ĉijara UK UEA-ano opiniis, ke oni povas uzi por virinoj la virgenrajn formojn de nomoj de okupoj, postenoj, profesioj ktp.

Do laŭ li oni povas diri "Ŝi estas instruisto/profesoro/poeto/doktoro/prezidanto". Mi demandas: kial uzi la virgenran formon, se en Esperanto ekzistas la viringenra formo ("Ŝi estas instruistino/profesorino/poetino/doktorino/prezidantino")?

Kaj miaopinie en la pluralo oni ĉiam uzu la prefikson "ge", kiam temas pri viroj kaj virinoj.

Mi scias, ke multaj opinias, ke la virgenra formo (ekzemple "karaj amikoj/ ĉeestantoj/samideanoj") inkluzivas la virinojn. Tamen, se Zamenhof havis la brilan ideon enkonduki "ge", kial ne uzi ĝin? Ĉu la fakto, ke oni ne uzas ĝin, ne estas indico de maĉismo? ------------------------------------- PS: Ĉi-tiun artikolon mi skribis en aŭgusto. En komentario pri la ERR-artikolo de la 2-a de septembro mi vidis la sufikson “iĉ” (kiun mi ne konis). Pri ĝi legeblas en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (2005) i.a: “Unu el la multaj proponoj por montri viran sekson. IĈ estas nun la plej populara propono de tia sufikso, sed ĝi estas nur eksperimente uzata.”