×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Lupreneblaj pordeĵoraj bicikloj

Pli kaj pli da pordeĵoraj bicikloj en Germanio estas luprenataj de firmaoj. La uzantoj ĝuas duoblan favoron: La enaerigo de karbondioksido reduktiĝas kaj la firmaoj ne havas kromajn kostojn. Ankaŭ por dungitoj tiu negocmodelo ofertas multajn avantaĝojn.

De apenaŭ kvin jaroj por pordeĵoraj bicikloj en Germanio validas similaj impostaj reguloj kiel por pordeĵoraj aŭtomobiloj. De tiam floras la luprenado de bicikloj por deĵora uzo.

Vaste praktikata modelo estas ke firmao faras kadran kontrakton kun ofertanto de lupreneblaj bicikloj, la kunlaboranto de la firmao elektas biciklon kaj la luprenaj pagoj estas deduktataj de la malneta dungaĵo de la kunlaboranto. Tio malaltigas la impostan ŝarĝon.

Ankoraŭ ne estas disponeblaj datumoj por la kvanto da pordeĵoraj bicikloj en Germanio, sed laŭ takso de entreprena federacio en Berlino la entuta nombro povas sumiĝi al 200.000. Kaj la jara kresko de tiu kvanto povas atingi nombron de centmiloj.

Malgraŭ la forta kresko la luprenado de bicikloj ankoraŭ estas malgranda segmento de la luprena merkato. Kaj la biciklo-komercistoj estas kunlaboremaj kun la luantaj entreprenoj, ĉar ili povas vendi pli da bicikloj. La luprenebla biciklo intertempe fariĝis grava parto de ilia negoco.

Kaj la luprenebla biciklo rajtas havi sufiĉe altan prezon. La kvoto de kompare multekostaj pedelekoj kaj elektraj bicikloj inter ĉiuj luprenataj bicikloj estas alta, nome inter 50 kaj 80 procentoj. Tia biciklo averaĝe valoras 2000 eŭrojn aŭ pli. Oni ja pagas la prezon en formo de ĉiumonataj lupagoj kaj tial la financa ŝarĝo ne estas granda.

Je la fino de la kutime trijara luprenado laŭ kontrakto la kunlaboranto povas aĉeti la biciklon kontraŭ kompare malalta restpago. Tio signifas kroman ŝparon de kostoj.

Eĉ se la luprenataj bicikloj taŭgas por sufiĉe longaj distancoj, la pordeĵoraj bicikloj montras avantaĝojn precipe en urboj kaj en mallongaj distancoj. Bicikloj estas pli rapidaj ĉar oni ne haltiĝas en trafikŝtopiĝo kaj ne necesas pene serĉi parkumejon. Pordeĵoraj bicikloj pli kaj pli populariĝas. En urbegaj regionoj ili estas pli ŝatataj ol en kamparaj regionoj kaj junaj kunlaborantoj uzas ilin pli ofte ol pli aĝaj kunlaborantoj.

Estas tre bonaj perspektivoj pri la pli grandskala uzo de bicikloj por laboraj celoj en firmaoj.