×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ludoviko la 16-a de Francio

Ludoviko la 16-a de Francio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Kiu estas la plej fama el la francaj reĝoj? – Sendube Louis XIV – Ludoviko la 14-a –, nomata “Reĝo-Suno” .

Kion oni scias – ekster Francio – pri Ludoviko la 16-a?

Li estis la lasta franca reĝo de la antikva dinastio, kaj estis – kune kun sia edzino Marie-Antoinette – murdita de la revoluciuloj dum la Franca Revolucio.

Ĉi tiu artikolo aperas hodiaŭ pro du kialoj: unue ĉar la proksima vendredo, la 14-a de julio, estas la franca Nacia Festotago, kaj due ĉar antaŭ nelonge mi spektis bonegan dokumentfilmon pri la menciita reĝo en la franca internacia televidkanalo TV5-Monde; la titolo: “Ludoviko la 16-a, la nekonato de Versajlo”.

Kion la francoj festas la 14-an de julio? La sturmon al la Bastilo (france Bastille), la aĉa malliberejo, en 1789. Per tio komenciĝis la Franca Revolucio.

Post la sturmo al la Bastilo ekestis multaj diskutoj kaj luktoj, ĉar ĉiu socia grupo evidente defendis siajn proprajn interesojn.

La 5-an de oktobro (1789) manifestacio de revoluciuloj marŝis al la reĝa kastelo en Versailles [...], kio devigis la reĝon [Ludovikon la 16-an], kun sia familio translokiĝi al la urba reĝa kastelo en Parizo.

[Poste] [Provante] ekregi la ĥaoson kaj anarĥion, kiuj intertempe regis en tuta Francio, Ludoviko ekkontaktis siajn reĝajn kuzojn en tuta Eŭropo. Kiam la premo al li kaj lia familio ĉiam plialtiĝis, li fine konsentis plenumi ilian peton fuĝi el la radikala Parizo. (Vikipedio) Sed li estis kaptita kaj retransportita al Parizo. Malvole li akceptis novan konstitucion, kaj en septembro 1791 Francio iĝis konstitucia monarkio.

Krom priskribi historiajn faktojn kaj montri scenojn el filmoj pri li, la aŭtoroj de la menciita dokumentfilmo konigis la opiniojn de pluraj intervjuitaj historiistoj – kiuj ĉiuj esprimis la samajn opiniojn pri la reĝo, tre favoraj al li.

La ĝeneralaj ideoj kiujn la francoj havas pri li estas: li estis tro timida, havis malfortan volon, akceptis la malbonajn, eĉ malicajn konsilojn de siaj konsilistoj, resume: ne havis la karakteron kaj kapablon – kaj eĉ ne intereson – esti reĝo. Krome li malŝatis danci kaj tro ŝatis manĝi, kaj ne zorgis pri sia aspekto.

Eble lia timideco estas eksplikebla per la jenaj faktoj: Ludoviko, silentema, grumblema, ne aparte bela kaj ĉarma, sentis sin "neamata princo" kaj opiniis, ke la gepatroj aprezis la pli aĝan kaj la pli junajn fratojn pli ol lin. Kiam la aĝa frato mortis dum 1761, Ludoviko iĝis aspiranto pri posta reĝeco, kaj la gepatroj laŭdire ne aparte ĝojis pri tio. (Vikipedio) Fakto estas, ke tre frue, je la aĝo de 20 jaroj, Ludoviko iĝis reĝo (en 1774) nur, ĉar kaj lia patro kaj lia pliaĝa frato jam estis mortinta, tiel ke necesis, ke li estu la posteulo de sia avo, reĝo Ludoviko la 15-a. Li estis preparita neniel por tiu posteno.

En la dokumentfilmo la intervjuitaj historiistoj emfazis kelkajn pozitivajn faktojn pri li: Malgraŭ sia totala manko de sperto li provis reformi kaj modernizi la regnon, kiu estis bankrota. Tamen liaj ministroj kaj konsilistoj ne nur ne helpis, sed eĉ malhelpis.

Li ŝatis teknikajn novaĵojn kaj interesiĝis ekzemple pri ĉiutipaj malkovroj en aliaj landoj.

“Li montriĝis diligenta, inteligenta kaj obstina lernanto.” (Vikipedio) Lia fama kaj belega edzino Marie Antoinette perfidis lin, sed li restis fidela al ŝi. Li estis ŝatata de multaj francoj, kaj post la komenco de la Revolucio li tute favoris la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn reformojn de la revolucio. Tamen, kiam la 4-an de junio 1789 mortis lia plej aĝa filo, li funebris, havis emocian krizon kaj ŝajne ne interesiĝis pri regado.

Sed kial kaj kiel li estis mortigita?

La 10an de aŭgusto 1792 la revoluciuloj sturmis la reĝan palacon en Parizo kaj malliberigis la reĝon. La revolucia estro Maximilien de Robespierre opiniis, ke la ekzisto de la reĝo estus danĝero por la daŭra sukceso de la revolucio. Timante kontraŭrevolucion kaj komprenante, ke multaj francoj daŭre sentis lojalecon al la reĝo, li decidis forigi Ludovikon. Por ŝajnigi laŭleĝecon, proceso antaŭ la Nacia Konvencio juĝis la reĝon. Robespierre tie samtempe estis akuzisto kaj juĝisto. Kun apenaŭa plimulto fine la deputitoj voĉdonis favore al verdikto pri mortigo de Ludoviko. [...] La 21an de januaro 1793 Ludoviko estis senkapigita sur la pariza placo Place de la Concorde. (Vikipedio)