×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Lingvoj en eŭropa kanzonkonkurso

Dum la pasinta semajnfino okazis la ĉiujara kanzonkonkurso de Eŭrovizio. Tiun televidan eventon mi jam spektis antaŭ 50 jaroj kiam Udo Jürgens gajnis la "Grandan Premion" por Aŭstrio kun kanzono "Merci, chérie" (Dankon, karulino) kiun li tiam malgraŭ la franca titolo kantis en germana lingvo. En la jaro 1984 venkis 17-jara germanino Nicole kun la kanzono "Ein bisschen Frieden" (Iomete da paco) - en germana lingvo. Ĉi-foje nek la aŭstro, nek la germanino kantis en germana lingvo - ili kantis angle kiel preskaŭ ĉiuj aliaj partoprenantoj en la konkurso. La rezulto estis senanimaj "industriaj" muzikproduktoj kies magran kvaliton oni celis kaŝi per spektakleca prezentado helpe de giganta lumtekniko. Ke kantado en la propra lingvo permesas esprimi homajn sentojn, tion bele montris la partoprenanto el Portugalio. La uzo de la angla kiel interlingvo en kanzonkonkurso do evidente kondukas en sakstraton, Ĉio fariĝas pli malpli elektronika muzika kaĉo, tute kontraste al la slogano de la konkurso kiu akcentas la diversecon de la kulturoj.

Por mi kiel esperantisto la eliro el tiu sakstrato povus esti la uzo de Esperanto en la konkurso. Nome ĉiu partoprenanto kantu en du lingvoj - en sia hejmlanda kaj en Esperanto. Tio kondukus al pli altvaloraj tekstoj. Nuntempe la anglalingvaj tekstoj ja plej ofte venas el anglalingvaj landoj, ĉar la kanzonistoj mem ne kapablas verki tekston en angla lingvo. Ili ĉiam bezonas helpon el anglalingva eksterlando.

Aliflanke traduki nacilingvan tekston al Esperanto estas sufiĉe facila afero kaj povas alporti tre belajn rezultojn. Kaj tiu traduklaboro povus eĉ esti organizata je internacia nivelo, nome poeziemaj esperantistoj povus poluri malnetan tradukon tiel, ke fine la rezulto estus altnivela kaj bela.

Pro la pli granda valoro de la teksto eblus rezigni en la konkurso pri la grandskala aplikado de elektronikaj lumefikoj kaj tiel ankaŭ eblus redukti la kostojn de la spektaklo. Iom pli modesta prezentado permesus koncentriĝi pri la kanzonoj kaj pri la kantado.

Tio redonus al la eŭropa kanzonkonkurso animon. Montriĝus la agrabla diverseco de la kulturoj kiu helpe de Esperanto tamen kunfluus al bela sento de komuneco.

Dum la pasinta semajnfino okazis la ĉiujara kanzonkonkurso de Eŭrovizio. Tiun televidan eventon mi jam spektis antaŭ 50 jaroj kiam Udo Jürgens gajnis la "Grandan Premion" por Aŭstrio kun kanzono "Merci, chérie" (Dankon, karulino) kiun li tiam malgraŭ la franca titolo kantis en germana lingvo.

En la jaro 1984 venkis 17-jara germanino Nicole kun la kanzono "Ein bisschen Frieden" (Iomete da paco) - en germana lingvo. Ĉi-foje nek la aŭstro, nek la germanino kantis en germana lingvo - ili kantis angle kiel preskaŭ ĉiuj aliaj partoprenantoj en la konkurso. La rezulto estis senanimaj "industriaj" muzikproduktoj kies magran kvaliton oni celis kaŝi per spektakleca prezentado helpe de giganta lumtekniko.

Ke kantado en la propra lingvo permesas esprimi homajn sentojn, tion bele montris la partoprenanto el Portugalio. La uzo de la angla kiel interlingvo en kanzonkonkurso do evidente kondukas en sakstraton, Ĉio fariĝas pli malpli elektronika muzika kaĉo, tute kontraste al la slogano de la konkurso kiu akcentas la diversecon de la kulturoj.