×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Levi parolkapablon por sukcesigi lingvolernadon

Levi parolkapablon por sukcesigi lingvolernadon

Kutime homoj lernas lingvojn en sufiĉe juna aĝo, ĉu en la propra familio, ĉu en infanvartejo aŭ poste en lernejo aŭ en universitato. Post tiu vivofazo homoj apenaŭ komencas lerni novan lingvon. Escepto estas homoj kiuj tiel volas vastigi sian intelektan kaj socian horizonton. Kaj estas aliflanke homoj kiuj sentas la bezonon plibonigi sian parolkapablon.

La lingvolernado en lernejo ja tre ofte ne atingas kontentigan nivelon, ĉar la instruado estas tro teoria, ĝi fokusiĝas tro al la lernado de gramatiko kaj al la lernado de laŭeble multaj vortoj. Tio ja estas sendube grava por la lernado de lingvo, sed oni ne forgesu ke la bazo de lingvo estas la parolado, kaj la bazo de la parolado estas la voĉo.

La tasko de la voĉo estas produkti laŭeble bonajn kaj trafajn sonojn. Tio jam estas sufiĉe malfacila afero rilate al la gepatra lingvo, aŭ pli bone la norma versio de la gepatra lingvo, sed se temas pri fremda lingvo, tio estas ankoraŭ signife pli malfacila. Tio povas koncerni ĉiujn sonojn de la sonspektro de lingvo, do kaj vokalojn kaj konsonantojn.

Do antaŭ la studado de gramatiko de lingvo kaj de akiro de vortostoko en tiu lingvo necesas lerni per multe da ekzercado la sonojn de tiu lingvo per ekzemplaj vortoj kaj frazoj. Kaj necesas ankaŭ instruisto kiu klarigas kaj korektas la elparolon de la koncernaj sonoj.

En unua fazo de tia lernado okazu ĉio nur sur buŝa bazo: La instruistino diras sonon, vorton aŭ frazon kaj la gelernantoj ripetas tion sen vidi iun skribitan tekston. Skribita teksto ja ofte estas misgvida, ĉar ĝi delogas la lernantojn elparoli literon laŭ la kutimo de la propra lingvo. Do tekstoj aperu nur kiam la ĝusta prononco jam estas establita en la cerbo de la lernanto.

La parolekzercoj nek postulas grandan intelektan forton, nek kaŭzas malagrablan fortostreĉon. Tute male parolekzercoj simile al kantado en ĥoro estas ĝojigaj kaj plifortigas la memkonscion. Kaj la parolekzercoj jam servas por parkerigi unuajn frazojn en la novlernota lingvo.

Aliflanke se mankas tia parola bazo por la lernado de nova lingvo, tiam la sukceso en la lernado restas limigita kaj la koncernaj lernintoj fine havas amaran senton pri siaj lingvaj kapabloj. Ili hezitas paroli en la lernita lingvo kaj forte dubas ĉu ili entute estas sufiĉe kapablaj por lerni paroli alian lingvon. Ili tamen jen kaj jen serĉas solvon por sia problemo kaj tial ofte pozitive reagas kiam ili aŭdas pri Esperanto.

La lernado de Esperanto ja povas helpi al ili, ĉar ĝi ankaŭ rilate al la lernado aŭ re-lernado de sonoj estas pli facila ol multaj aliaj lingvoj. Sed tio povas nur funkcii, se la lernado komenciĝas per intensa ekzercado de la parola bazo de la lingvo. Ankaŭ ĉe Esperanto estas rekomendinde rezigni komence pri skribitaj tekstoj, sed aŭskulti bonan prononcon kaj ripeti sonojn, vortojn kaj frazojn ĝis la prononco de la lingvo estas establita en la cerbo de la lernanto.

Sen parola bazo la lernado apenaŭ povas levi la memfidon kaj tiam el intereso por Esperanto povas fariĝi malŝato pro elreviĝo.

Andreo Cseh jam montris kiel gajiga lernado de Esperanto povas funkcii. Lia metodo montras la vojon al sukcesa lernado de nia lingvo.