×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Lernado bezonas forgeson

Lernado bezonas forgeson

La kapacito de nia labormemoro estas limigita. Nur certa nombro da informoj povas esti samtempe prilaborata. Se informoj inundas la cerbon, ĝi rapide estas troŝarĝita. Grava kondiĉo por la daŭra enmemorigo de enhavoj do estas la kapablo forgesi.

Kio sonas kvazaŭ kiel kontraŭdiro, tion biologo kaj neŭrosciencisto de la universitato de Salzburg montris en sia plej freŝa studaĵo. Li kaj liaj kolegoj voli scii kial homoj laŭ kreskanta aĝo pli kaj pli malfacile kapablas lerni aferojn, ekzemple fremdajn lingvojn. Junaj homoj povas alproprigi al si tiujn aferojn ŝajne ludece, sed ju pli progresas la aĝo, des pli plej multaj homoj devas peni. La kaŭzo por tio estas precipe tio ke homoj en progresinta aĝo havas problemon pri tio kion la neŭrosciencistoj nomas "direktatan forgeson".

Por la studaĵo la biologo analizis datumojn de entute 250 testpersonoj: junaj viroj, junaj virinoj kiuj konsumis hormonecajn kontraŭkoncipilojn, junaj virinoj kun laŭnatura ciklo kaj postmenopaŭzaj virinoj. Al la testpersonoj estis montrataj po du listoj kun vortoj. La unua grupo devis enmemorigi ambaŭ listojn.

La dua grupo same vidis ambaŭ listojn, sed oni petis la testpersonojn forgesi la vortojn de la unua listo kaj memorteni nur la duan liston.

Post iom da tempo oni testis la rememoron pri la lernitaj vortoj. La rezulto montris ke la anoj de la grupo kiu devis memorteni nur la duan liston vere povis rememorigi nur duone tiom da vortoj el la unua listo ol la vortojn el la dua listo kiujn ili ja devis enmemorigi. Anstataŭ tio ili povis retrovi aparte multajn vortojn el la dua listo, signife pli ol la anoj de la unua grupo kiu ja devis enmemorigi ambaŭ listojn. "Per tio ke la dua grupo rajtis forgesi sensignifajn informojn el la unua listo, en la labormemoro estis pli da loko por povi enmemorigi la vortojn de la dua listo", klarigas la biologo.

Tiu efiko tamen montriĝis nur ĉe junaj testpersonoj, la virinoj en progresinta aĝo memortenis, malgraŭ la peto forgesi, same multajn vortojn el ambaŭ listoj. Laŭ la progresinta aĝo la memora produktivo ŝajne ne nur principe malkreskas, sed malkreskas ankaŭ la kapablo celite forgesi sensignifajn informojn. "La filtrado de gravaĵoj kaj negravaĵoj estas esenca por la lernado", diras la biologo kaj neŭrosciencisto. "Tiun kapablon posedas aparte bone homoj kiuj principe facile lernas. " Kribrantaj retoj en la cerbo, kiuj elfiltras malgravajn informojn, ĉe tio ludas rolon. Sed tiuj retoj ne nur estas influataj de la aĝo. En sia studaĵo la sciencistoj analizis ankaŭ la efikon de sekshormonoj al la memorkapablo.

Estrogeno plibonigas principe la parolmemoron, kial virinoj estas konsiderataj lingve pli talentitaj ol viroj. Ankoraŭ pli decida verŝajne estas la hormono progesterono kiu efikas rekte sur la direktatan forgeson.

La malaltiĝinta nivelo de tiuj sekshormonoj ĉe virinoj post la menopaüzo povus esti apud la aĝo grava faktoro por memorteno kaj forgeso. La sciencistoj el Salzburg volas nun pli detale esplori tion en pluaj studoj.