×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, La voĉo malkaŝas emociojn

Kiel fartas mia kunparolanto?

Ofte jam gestoj kaj mimiko liveras respondojn je tiu demando. Sed ankoraŭ pli fidinde evidente la voĉo malkaŝas kion la alia homo sentas. La emocia situacio de ĉeestanta samepokano eble jam plej bone estas taksebla per nura aŭskultado - sen observado de la mimiko.

Tiun rezulton atingis psikologo de la usona Yale-universitato en New Haven. Por sia studaĵo li estis iniciatinta por 1800 homoj, kiuj ne konis unuj la aliajn, diversajn konversaciajn situaciojn, ekzemple en malhela aŭ en lumigita salono. La rezulto: Se la testpersonoj ne vidis la kunparolanton, sed nur aŭdis ties voĉon, tiam ili plej precize povis taksi ties emociojn.

"Eble ne estas la plej bona strategio por ĝuste taksi la humoron aŭ la intencojn de vidalvidulo el mimiko aŭ el kombino de voĉo kaj mimiko", diras la psikologo. Ĉe flirtado, ĉe kvereloj kun kolegoj aŭ kun partnero: Enorme gravas por ni ĝuste prijuĝi la emociojn de niaj samepokanoj.

Ĉiu el ni sendas per mimiko, gestoj kaj voĉo signalojn kiuj malkaŝas ion pri ties interna vivo. Interpreti tion ĝuste, tio estas enorma defio por nia cerbo. Preciza aŭskultado estas laŭ la esploristo la sukcesiga recepto por kompreni iun.

"Ĉe funebro oni parolas basvoĉe kaj emas al monotoneco, ĉe ĉagreno kaj ĝojo la voĉo estas pli alta kaj la parolmelodio estas pli ŝanĝiĝanta. Indiko por timo estas alta monotona voĉo kiu antaŭ fino de la frazo ankoraŭfoje plialtiĝas. Kaj ankoraŭ io kontribuas ke la voĉo transportas emociojn aparte aŭtentike: En la voĉo emocioj estas aparte malfacile vualigeblaj.

Postulas tre multe da memregado, ĉar eĉ etaj nuancoj estas perceptataj de la vidalvidulo. Aliflanke mimiko kaj gestoj povas esti manipulataj pli forte - ankaŭ por trompi. Krome la cerbo havas avantaĝon se ĝi nur devas aŭskulti: Ĝi devas koncentriĝi je nur unu signalo kaj tiel povas labori pli rapide kaj pli precize.

Plurtaskumado, do la ofta ŝanĝo inter diversaj taskoj laŭ la psikologo aliflanke kondukas al entute pli malbonaj rezultoj. Tio validas ankaŭ por la percepto de emocioj: Por multaj homoj la taksado de la emocioj de ĉeestantoj estas malfacila, ĉar ili dividas sian atenton inter pluraj formoj de komunikado. Ankoraŭ pli facilas al homoj taksi la emociojn de konatulo.

Nome en la voĉo kunsonas apud la emocioj ankaŭ ecoj de la personeco. "Proksimrilataj homoj krome povas distingi inter la personeco kaj la emocia situacio.

Se ili ekzemple telefone interparolas kun sia patrino, la patrino jam aŭdas post kelkaj silaboj en la saluto kiel la parolanto fartas", diras komunikesploristo de la Teknika Universitato de Berlino. La signaloj kiujn la voĉo sendas estas tiel fidindaj ke eĉ komputiloj povas lerni ilin.

Eblas tiel rekoni emociojn per maŝinoj kaj tio estos aplikebla en la medicino.


Kiel fartas mia kunparolanto?

Ofte jam gestoj kaj mimiko liveras respondojn je tiu demando. Sed ankoraŭ pli fidinde evidente la voĉo malkaŝas kion la alia homo sentas.

La emocia situacio de ĉeestanta samepokano eble jam plej bone estas taksebla per nura aŭskultado - sen observado de la mimiko.

Tiun rezulton atingis psikologo de la usona Yale-universitato en New Haven. Por sia studaĵo li estis iniciatinta por 1800 homoj, kiuj ne konis unuj la aliajn, diversajn konversaciajn situaciojn, ekzemple en malhela aŭ en lumigita salono.

La rezulto: Se la testpersonoj ne vidis la kunparolanton, sed nur aŭdis ties voĉon, tiam ili plej precize povis taksi ties emociojn.

"Eble ne estas la plej bona strategio por ĝuste taksi la humoron aŭ la intencojn de vidalvidulo el mimiko aŭ el kombino de voĉo kaj mimiko", diras la psikologo.

Ĉe flirtado, ĉe kvereloj kun kolegoj aŭ kun partnero: Enorme gravas por ni ĝuste prijuĝi la emociojn de niaj samepokanoj.

Ĉiu el ni sendas per mimiko, gestoj kaj voĉo signalojn kiuj malkaŝas ion pri ties interna vivo. Interpreti tion ĝuste, tio estas enorma defio por nia cerbo.

Preciza aŭskultado estas laŭ la esploristo la sukcesiga recepto por kompreni iun.

"Ĉe funebro oni parolas basvoĉe kaj emas al monotoneco, ĉe ĉagreno kaj ĝojo la voĉo estas pli alta kaj la parolmelodio estas pli ŝanĝiĝanta. Indiko por timo estas alta monotona voĉo kiu antaŭ fino de la frazo ankoraŭfoje plialtiĝas.

Kaj ankoraŭ io kontribuas ke la voĉo transportas emociojn aparte aŭtentike: En la voĉo emocioj estas aparte malfacile vualigeblaj.

Postulas tre multe da memregado, ĉar eĉ etaj nuancoj estas perceptataj de la vidalvidulo. Aliflanke mimiko kaj gestoj povas esti manipulataj pli forte - ankaŭ por trompi.

Krome la cerbo havas avantaĝon se ĝi nur devas aŭskulti: Ĝi devas koncentriĝi je nur unu signalo kaj tiel povas labori pli rapide kaj pli precize.

Plurtaskumado, do la ofta ŝanĝo inter diversaj taskoj laŭ la psikologo aliflanke kondukas al entute pli malbonaj rezultoj. Tio validas ankaŭ por la percepto de emocioj: Por multaj homoj la taksado de la emocioj de ĉeestantoj estas malfacila, ĉar ili dividas sian atenton inter pluraj formoj de komunikado.

Ankoraŭ pli facilas al homoj taksi la emociojn de konatulo.

Nome en la voĉo kunsonas apud la emocioj ankaŭ ecoj de la personeco.

"Proksimrilataj homoj krome povas distingi inter la personeco kaj la emocia situacio.

Se ili ekzemple telefone interparolas kun sia patrino, la patrino jam aŭdas post kelkaj silaboj en la saluto kiel la parolanto fartas", diras komunikesploristo de la Teknika Universitato de Berlino.

La signaloj kiujn la voĉo sendas estas tiel fidindaj ke eĉ komputiloj povas lerni ilin.

Eblas tiel rekoni emociojn per maŝinoj kaj tio estos aplikebla en la medicino.