×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La Unua Universala Kongreso de Esperanto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo La proksiman sabaton komenciĝas la 103-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi okazos en Seulo, ĉefurbo de Suda Koreio. Mi profitas tiun okazon por citi tekston de Edmond Privat pri la unua UK. Sendube ĉiuj esperantistoj scias, ke ĝi okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro, Francio, sed verŝajne multaj ne konas la detalojn pri tiu gravega kongreso.

La teksto de Edmond Privat estis publikigita en lia libro Historio de la lingvo Esperanto, kaj poste William Auld – fama esperanta verkisto, proponita tri fojojn por la Nobelpremio pri Literaturo – uzis mallongigitan version en sia bonega lernlibro Paŝoj al Plena Posedo – Progresiga Legolibro de Esperanto kun lingvaj ekzercoj.

Jen tiu versio (el kiu mi forlasis la lastajn tri frazojn; en la teksto estas menciata “Le Havre”, kiu estas marborda urbo en norda Francio): Ĝis 1900 kaj eĉ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata escepte en Ruslando. Ĝi funkciadis antaŭ ĉio skribe. Multaj el ĝiaj plej agemaj propagandistoj aŭ talentaj verkistoj en la okcidento ne kuraĝis paroli la lingvon, ĉar ili neniam havis antaŭan okazon aŭ sperton. Renkontoj inter diversnaciaj esperantistoj estis tiel maloftaj, ke oni citis ilin en la tiamaj gazetoj kiel gravajn aferojn.

La atestoj sonas ĉiuj simile. La unua momento estis iom embarasa kaj malrapida, la dua malpli, kaj la sekvantaj horoj alportis veran plezuron kaj pli kaj pli fluan elparolon. La kompreno ĉiam estis klara. La grupo en Le Hâvre antaŭsentis, ke tie kuŝas la plej granda valoro de mondlingvo. Ĝi volis organizi eksperimenton. Efektive multaj homoj scias legi unu aŭ alian el la ĉefaj fremdaj lingvoj por profiti libron aŭ gazeton, sed paroli, tion povas tre malmultaj. Se do Esperanto sukcesos doni al la vojaĝantoj aŭ kongresanoj tiun grandan faciligon en la vivo, ĝi alportos al la homaro la solvon de plej urĝa problemo.

Tial la grupo en Le Hâvre invitis kelkajn eksterlandajn esperantistojn al publikaj kunsidoj en somero 1903. La eksperimento bonege sukcesis kaj la facila parolebleco de la lingvo entuziasmigis la aŭskultintojn.

El tiu ĉi provo devenis la Universalaj Kongresoj de Esperanto. La grupo en Le Hâvre donis ideon al la aliaj marbordaj grupoj francaj kaj anglaj organizi vere internacian feston en Esperanto. Ĝi okazis la 7-an kaj 8-an de Aŭgusto 1904. La sukceso estis tiom granda kaj la entuziasmo tiel varme vekita, ke la ĉeestintoj proponis organizi veran kongreson en Aŭgusto 1905. Advokato Michaux el Boulogne sur Mer promesis aranĝi tion en sia urbo.

D-ro Zamenhof mem faris la vojaĝon kun sia edzino. Ankaŭ la plej konataj esperantaj verkistoj el Varsovio: Grabowski, Kabe, Leo Belmont. Dum unu semajno fervora kolegaro ĝuis la renkontiĝon kaj kompreniĝon. Multaj neniam parolis Esperanton antaŭe. Ĝia facileco kaj flueco mirigis ilin eĉ en propra buŝo.

En la franca havenurbo regis atmosfero tute unika. Ĉirkaŭ la teatro Bulonja svarmis fratiĝemaj homoj. Ĉiu alparolis unu la alian kvazaŭ bone konatojn. La mirakla pentekosta ĝojo kaptis blankbarbulojn, junulojn, pastrojn, instruistinojn, oficirojn, kuracistojn, scienculojn aŭ komercistojn, alkurintajn el tuta Eŭropo. Ĝis frumateno babilis grupoi de fervoraj sidantoj en ĉirkaŭaj restoracioj.

Krom la parola sukceso, la Bulonja kongreso alportis al Esperanto ion pli: la inspiron idean kaj sentimentan. La unuan fojon oni vidis la fondinton. Liaj modesteco kaj genia spiriteco aperis al ĉiuj per rekta kontakto. Kiam la solena malfermo kunigis ĉiujn en teatra salonego la unuan vesperon, ĉies admiro kaj dankemo alflugis al tiu malalta viro, timema, iom ĝenata, kun rondaj okulvitroj kaj saĝa bonkoreco de patra kuracisto.

Post entuziasmaj ovacioj eksonis tra l'subita silento lia voĉo simpla kaj senpretenda: "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas ... Modesta estas nia kunveno .. , sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por la animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas ... .” La de Beaufront-a koncepto, ke "Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli” ricevis seriozan baton en Boulogne. La ĉeestintoj komprenis, ke forta "interna ideo” inspiras la tutan aferon kiel ĝi instigis la fondinton mem. Por li mondlingvo estis ne celo, sed rimedo al kunfratiĝo de homoj. Por multaj ĝi fariĝis simbolo de pli harmonia homaro.

Laŭ la pure lingva vidpunkto, tiu idealismo de la esperantista movado havis grandan avantaĝon. Ĉiuj vivantaj lingvoj posedas propran "spiriton". Ili reprezentas ian specon de naciismo kaj parte respegulas la psikologion de unu gento. Se Esperanto restus pure vorta kodo por komercaj katalogoj aŭ teknikaj korespondaĵoj, mankus al ĝi viviga kaj beliga elemento. La tuta "interna ideo" donis al ĝi animon kaj flugilojn. Esprimante aspirojn de la homaro al pli da unueco morala, ĝi kreis al si propran spiritan forton kaj donis signifon al sia ekliteraturo.

La tuta antaŭmilita elokventado kaj poeziado en Esperanto pri la reamikiĝo de la popoloj povas nun ŝajni tro simpla kaj ripetema. Ĝi tamen estis la ĉefa vivofonto por la lingvo, kiu multon ŝuldas al tiu homara blovo.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La proksiman sabaton komenciĝas la 103-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi okazos en Seulo, ĉefurbo de Suda Koreio. Mi profitas tiun okazon por citi tekston de Edmond Privat pri la unua UK. Sendube ĉiuj esperantistoj scias, ke ĝi okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro, Francio, sed verŝajne multaj ne konas la detalojn pri tiu gravega kongreso.

La teksto de Edmond Privat estis publikigita en lia libro Historio de la lingvo Esperanto, kaj poste William Auld – fama esperanta verkisto, proponita tri fojojn por la Nobelpremio pri Literaturo – uzis mallongigitan version en sia bonega lernlibro Paŝoj al Plena Posedo – Progresiga Legolibro de Esperanto kun lingvaj ekzercoj.

Jen tiu versio (el kiu mi forlasis la lastajn tri frazojn; en la teksto estas menciata “Le Havre”, kiu estas marborda urbo en norda Francio):

Ĝis 1900 kaj eĉ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata escepte en Ruslando. Ĝi funkciadis antaŭ ĉio skribe. Multaj el ĝiaj plej agemaj propagandistoj aŭ talentaj verkistoj en la okcidento ne kuraĝis paroli la lingvon, ĉar ili neniam havis antaŭan okazon aŭ sperton. Renkontoj inter diversnaciaj esperantistoj estis tiel maloftaj, ke oni citis ilin en la tiamaj gazetoj kiel gravajn aferojn.

La atestoj sonas ĉiuj simile. La unua momento estis iom embarasa kaj malrapida, la dua malpli, kaj la sekvantaj horoj alportis veran plezuron kaj pli kaj pli fluan elparolon. La kompreno ĉiam estis klara. La grupo en Le Hâvre antaŭsentis, ke tie kuŝas la plej granda valoro de mondlingvo. Ĝi volis organizi eksperimenton. Efektive multaj homoj scias legi unu aŭ alian el la ĉefaj fremdaj lingvoj por profiti libron aŭ gazeton, sed paroli, tion povas tre malmultaj. Se do Esperanto sukcesos doni al la vojaĝantoj aŭ kongresanoj tiun grandan faciligon en la vivo, ĝi alportos al la homaro la solvon de plej urĝa problemo.

Tial la grupo en Le Hâvre invitis kelkajn eksterlandajn esperantistojn al publikaj kunsidoj en somero 1903. La eksperimento bonege sukcesis kaj la facila parolebleco de la lingvo entuziasmigis la aŭskultintojn.

El tiu ĉi provo devenis la Universalaj Kongresoj de Esperanto. La grupo en Le Hâvre donis ideon al la aliaj marbordaj grupoj francaj kaj anglaj organizi vere internacian feston en Esperanto. Ĝi okazis la 7-an kaj 8-an de Aŭgusto 1904. La sukceso estis tiom granda kaj la entuziasmo tiel varme vekita, ke la ĉeestintoj proponis organizi veran kongreson en Aŭgusto 1905. Advokato Michaux el Boulogne sur Mer promesis aranĝi tion en sia urbo.

D-ro Zamenhof mem faris la vojaĝon kun sia edzino. Ankaŭ la plej konataj esperantaj verkistoj el Varsovio: Grabowski, Kabe, Leo Belmont. Dum unu semajno fervora kolegaro ĝuis la renkontiĝon kaj kompreniĝon. Multaj neniam parolis Esperanton antaŭe. Ĝia facileco kaj flueco mirigis ilin eĉ en propra buŝo.

En la franca havenurbo regis atmosfero tute unika. Ĉirkaŭ la teatro Bulonja svarmis fratiĝemaj homoj. Ĉiu alparolis unu la alian kvazaŭ bone konatojn. La mirakla pentekosta ĝojo kaptis blankbarbulojn, junulojn, pastrojn, instruistinojn, oficirojn, kuracistojn, scienculojn aŭ komercistojn, alkurintajn el tuta Eŭropo. Ĝis frumateno babilis grupoi de fervoraj sidantoj en ĉirkaŭaj restoracioj.

Krom la parola sukceso, la Bulonja kongreso alportis al Esperanto ion pli: la inspiron idean kaj sentimentan. La unuan fojon oni vidis la fondinton. Liaj modesteco kaj genia spiriteco aperis al ĉiuj per rekta kontakto. Kiam la solena malfermo kunigis ĉiujn en teatra salonego la unuan vesperon, ĉies admiro kaj dankemo alflugis al tiu malalta viro, timema, iom ĝenata, kun rondaj okulvitroj kaj saĝa bonkoreco de patra kuracisto.

Post entuziasmaj ovacioj eksonis tra l’subita silento lia voĉo simpla kaj senpretenda: "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas ... Modesta estas nia kunveno .. , sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por la animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas ... .”

La de Beaufront-a koncepto, ke "Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli” ricevis seriozan baton en Boulogne. La ĉeestintoj komprenis, ke forta "interna ideo” inspiras la tutan aferon kiel ĝi instigis la fondinton mem. Por li mondlingvo estis ne celo, sed rimedo al kunfratiĝo de homoj. Por multaj ĝi fariĝis simbolo de pli harmonia homaro.