×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La stelkaroto (parto 1 el 2)

Tiun ĉi novelon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Motto : “Ni estas faritaj el la sama materialo kiel la sonĝoj.” (William SHAKESPEARE)

Jen ĝi! Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Kion mi faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi?

***

Pluvis tiun tagon de julio, la lastan fojon kiam mi vidis mian amikon Ĉielarko. Li estis gastinta ĉe mi dum du semajnoj kaj tiutage jam preparis sin por reveni hejmen. Sian trajnbileton li jam aĉetis, sed ankoraŭ ne decidis per kiu trajno foriri. La trajnhoraron li metis sur la tablon, sub la florvazeton, el kiu freŝa taraksako ŝajnis rigardi nin. Kiam li enmetis la floron tien? Li verŝajne vekiĝis multe pli frue ol mi kaj gimnastikis en la ĝardeno. Ekde kiam li venis ĉe mi, ĉiumatene aperis nova floro en la vazeto, sed neniam mi rimarkis, kiam li alportas ĝin… Ĉielarko kaj mi ekamikiĝis unu jaron antaŭe, pere de la virtuala mondo Dua Vivo, kie ni ambaŭ ĉeestis prelegojn, kunvenojn kaj spektaklojn en Esperanto. Iom post iom ni malkovris, ke ni havas multegajn komunajn interesojn kaj renkontiĝis pli kaj pli ofte tie, en la artefarita mondo. Ĉielarko estis la nomo de lia “avataro” tie, sed ni ambaŭ kutimiĝis uzi la nomojn de niaj “avataroj” ankaŭ tie ĉi, en la reala vivo. Do li nomis min Abio, kaj mi ŝatis tion. Mi estas ĉirkaŭ 36 jara viro, kiu loĝas en malgranda domo, proksime de la vilaĝa lernejo, kie mi instruas historion kaj Esperanton. Mi estis sola komence de julio, tuj post la separiĝo de mia eksedzino. Mi ĝojis havi dum la ferio agrablan gaston, kiu forigu mian solecon. Ni ankaŭ planis, ke mi vizitu lin je la mezo de aŭgusto. Nun estas la mezo de aŭgusto. Hodiaŭ mi devas decidi, ĉu mi vizitu lin.

Ĉielarko estas biologo, preskaŭ 10 jarojn pli juna ol mi, vegetarano samkiel mi, emas naĝi kaj bicikli, amas la naturon, interesiĝas pri historiaj kaj sciencfikciaj romanoj… Ni pasigis bonan tempon kune. Nun, kiam mi rememoras tiujn du semajnojn, dum kiuj ni babilis ĉiutage, kune piediris kaj biciklis, kune vizitis muzeojn en la granda apuda urbo… nun, mi opinias, ke li ja estis iom stranga… Tamen, pasintmonate, mi apenaŭ rimarkis tion. Mi ne volas diri, ke lia aspekto estis stranga. Ne, ne. Li aspektis tiom ordinara kiel sia avataro, kvazaŭ li estus ties kopio: averaĝa alteco, averaĝa dikeco, averaĝa vestaĵo… Eĉ averaĝajn inteligentecon kaj klerecon li ŝajnis posedi, kiam oni babilis kun li pri bagatelaĵoj. Sed kiam temis pri seriozaj aspektoj de la vivo, li ŝajnis multe pli matura ol mi, malgraŭ sia aĝo. Li ĉiam evitis paroli pri sia propra vivo, sed li instigis min paroli pri la mia. Ĉielarko ŝajnis havi tre seriozajn konojn pri historio, kaj kiam li faris nur hazardajn komentojn pri la nuna monda politiko, mi tuj sentis min kiel infano fronte al lia profunda pensmaniero. Kelkfoje li ŝajnis aŭdi miajn pensojn, sed tio ne ĝenis min. Male, tio donis al mi bonan senton de amikeco kaj fido, tial mi faris al li longajn konfesojn pri io ajn, kio pasis tra mia cerbo… Mi faris al li kelkajn demandojn pri lia lando, liaj familianoj, liaj geamikoj… Li ĉiam respondis: “Ne gravas, pri tio ni havos amason da tempo paroli kiam vi estos mia gasto, venontmonate. Nun la ‘turisto' estas mi, do ni parolu pri via lando, via vivo, viaj planoj pri la estonteco…” Dunja, lia koramikino, ne povis akompani lin ĉi tien, sed ili alvokis unu la alian ĉiujn kelkajn horojn kaj parolis longtempe. Li insistis paroli “nur duope” kun ŝi, tial li ĉiufoje iris en kiel eble pli izolitan lokon por babili trankvile per poŝtelefono, malproksime de ies oreloj. Por ne ĝeni ilin, mi ne faris tro multajn demandojn pri tio. Mi neniam vidis la foton de tiu junulino, kun kiu li babiladis. Foje mi demandis lin, ĉu li havas ŝian foton en sia poŝtelefono. “Foto? !” li miris, kvazaŭ mi faris strangegan demandon. Poste, kvazaŭ li rememorintus ion, li diris: “Ha, foto! Mi komprenas… Ne, mi ne havas ŝian foton.” Kaj venis la lasta tago de lia vizito. Lia valizeto atendis tute preta apud li. La trajnhoraron li metis sur la tablon, sub la florvazeton. “Kara Abio”- li diris – “mi volas fari al vi gravan konfeson.” Mi ne estis tro surprizita. Mi iel estis diveninta, ke li kaŝas ion. Mi montris al li tiom da fido kaj varmo, ke ŝajnis al mi tute natura lia deziro rompi sian sekretemon. Mi tuj supozis, ke li volas ekloĝi ĉe sia koramikino, kaj estos al li malfacile reciproki mian gastigemon venontmonate, laŭ la promeso. Tio ne estintus por mi grava afero. Mi povintus atendi alian okazon por viziti lin. Ni jam estis tre bonaj amikoj, do mi ne ofendiĝintus pro bagatelo. “Mi estas… aliplanedano…”- li deklaris hezite, embarase, kvazaŭ li mem pridubus siajn vortojn. Mi ekridis. Li embarasiĝis eĉ pli. “Pli ekzakte, mi estas… avataro de aliplanedano. Mia avataro estas ĉi tie, dum mi mem estas hejme, en fora galaksio, fronte de sfera ekrano por tridimensiaj imagoj. Por mi, tie ĉi estas iusence mia ‘Tria Vivo'. Jen ĉio.” Li estis tre serioza. Mi subite ektimis. “Ne timu, Abio…” – li diris milde. Mi maltrankviliĝis, demandis min, ĉu li aŭdas miajn pensojn. “Mi ne aŭdas viajn pensojn, sed sentas viajn emociojn… mi ne kapablas klarigi kiel... Nun mi sentas ĉe vi timon, koleron, malfidon… Ne indas timi, Abio. Mi ja estas via amiko. ” Mi jam kredis lin. Sed mi sentis min ofendita, perfidita. Mi fidis lin tutkore, akceptis lin kiel fraton… dum li mensogis pri sia deveno, sia identeco… mensogis pri ĉio. “Mi ne povintus klarigi al vi tion ekde komence” – li diris, por senkulpiĝi. Mi ne konsentis. Kial li ne povintus diri la veron? Li devintus demandi, ĉu entute mi volas akcepti tian strangan estaĵon en mian domon, ĉu ne? “Mi estas homo, samkiel vi, el biologia vidpunkto. Mi volas diri ke tie, kie mi estas nun, ĉe mia sferkomputilo, mi estas homo kiel vi, el biologia vidpunkto. Sed tio kion vi vidas nun, estas mia avataro. Tiu estas farita el la sama materialo, kiu konsistigas sonĝojn. Jen… jen…” Antaŭ miaj okuloj, Ĉielarko aliformis sian vizaĝon, sian korpon… Poste li reprenis la antaŭan formon. (daŭrigota)