×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La sekretoj de la biologia aĝo

"Vi bone tenadis vin": Kelkaj homoj ŝajnas neniam pliaĝiĝi. Aliaj aspektas jam meze de la 50-aj jaroj sufiĉe kadukaj. Ĉe tio multo kunligiĝas kun la vivostilo, sed ne nur. Kion oni mem povas influi ĉe sia biologia aĝo?

"Ĉu 50 jaroj? Neniam! Vi estas maksimume 40." Kiu tion diras, tiu volas precipe flati al sia vidalvidulo. Sed tia diraĵo ne nepre estas pura mensogetado. Kelkaj homoj estas korpe kaj mense pli junaj ol tion indikas ilia legitimilo. Aliaj estas pli maljunaj - ili ne tenadis sin tiel bone. Sed tion oni prefere ne dirus al ili.

Sciencisto kiu esploras la temon esprimas tion tiel: "La demando estas ĉu oni pliaĝiĝis bone aŭ malbone." Tion finfine ĉiu havas mem en sia mano. "Sian biologian aĝon kontraŭe al la ĥronologia aĝo oni povas influi - 30 procentoj estas genetike determinitaj, 70 procentojn regas la vivostilo." Per tio klariĝas: Kiel oni vivas, tio havas grandan influon pri la pliaĝiĝo.

Eĉ se tio ŝajnas esti simpligo, la formulo estas: Vivi sane tenas onin juna. Resti laŭeble svelta, eviti fumadon, trinki alkoholon modere, esti sporte aktiva. Jen la faktoroj: Sporto prizorgas mildan streson en la korpo. Tiel eblas malrapidigi la procezon de maljuniĝo. Se la sangocirkulo kaj la muskoloj estas ŝarĝataj, tiam formiĝas pli da oksigenaj radikaloj. Tio plialtigu ĉe sanaj homoj la rezistivon kontraŭ streso - kaj tiel fine protektu kontraŭ la maljuniĝo.

Sed kiel oni determinas la biologian aĝon? De jardekoj sciencistoj serĉas respondon je tio. La unusola, definitiva solvo ankoraŭ ne haveblas. "Vi estas 50-jara, sed biologie 40-jara." Tian konstaton neniu povas fari - almenaŭ ne medicine bazite. Ne ekzistas iu mezurilo por la biologia aĝo.

La procezo de maljuniĝo estas priskribebla kiel cirkulo: Konstruero de la ĉelo ne funkcias kiel dezirite, ekzemple la mitoĥondrioj kiuj estas konsiderataj la energicentraloj de la ĉeloj. Tio kondukas al damaĝoj kaj al ĥemiaj ŝanĝoj ĉe la DNA. Ĉar la genoj reguligas multajn procezojn en la korpo, la ŝanĝiĝoj aliflanke antaŭenpuŝas la perdon de funkciado de la ĉeloj - la korpo maljuniĝas.

Ja ekzistas tiel nomataj biomarkiloj, ekzemple sukermolekuloj kiuj gluas sur proteinoj. Ju pli da ili estas, des pli oni maljunas.

Parte eblas vidi la biologian aĝon de homo. Ankaŭ la kapo ludas rolon ĉe la maljuniĝo. Kiu parolas malbone pri sia aĝo, tiu vere pli maljunigas sin. Oni havas malpli da forto, oni iras kaj skribas pli malrapide, oni havas pli da streso, kaj pli facile ricevas inflamojn. Do la biologia aĝo ankaŭ ŝajnas dependi de la percepto pri la aĝo.

Oni nomas tion subjektivan psikologian maljuniĝon. Oni povus ankaŭ diri: Oni estas tiom maljuna, kiel oni imagas tion kaj kiel oni sentas sin tiurilate. Plej multaj homoj profitas de tiu regulo: Ili sentas sin pli junaj. Kiu sentas sin pli juna, tiu estas ankaŭ korpe kaj mense pli aktiva.

Neniam antaŭe altaĝaj homoj estis pli sanaj ol hodiaŭ. Ne eblas haltigi la maljuniĝan procezon, sed oni disponas pri sperto kaj vivosaĝeco. Kaj tio ebligas al homoj ankoraŭ en alta aĝo havi kuraĝon por entrepreni ion.