×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La sekreto de Stradivarius

Sciencistoj foje alfrontas defiojn similajn al tiuj, pri kiuj okupiĝis Sherlock Holmes. Ili penas eltrovi malsanojn, kiuj mortigis egiptajn reĝojn antaŭ miloj da jaroj; ili penas eltrovi, ĉu la artan stilon de Monet kaj El Greco kaŭzis okulmalsanoj; ili penas eltrovi, ĉu Napoleono havis stomakajn problemojn, kaj tial li konstante pozis kun la mano sur la ventro.

Nuntempe, ĉinaj sciencistoj deĉifras unu el la plej malnovaj enigmoj en la mondo de arto: la mistera belega sono de Stradivarius-kordinstrumentoj. Ili estis konstruitaj antaŭ du jarcentoj kaj per ili eblas produkti ravan sonadon, kiun modernaj muzikiloj ne sukcesas redoni. Kiu estas la sekreto? La esploristoj en la Universitato de Tajvano publikigis sian teorion antaŭ ne longe. La Stradivarius-muzikiloj estis faritaj per acero – ligno uzata interalie por konstruado de mebloj. La samon faris aliaj konstruistoj de muzikiloj, sed la imitaĵoj neniam rezultigis la saman subtilan sonkvaliton. La sciencistoj konkludis, ke la unika kvalito de Stradivarius ne troviĝas en la ligno mem, sed en la ĥemiaj substancoj uzitaj tiutempe de la metiistoj por konservi la lignon kontraŭ maljuniĝo. Ili havis la saman celon, kiun uzas la moderna industrio de lignaĵoj, por eviti, ke insektoj ataku ĝin. En antikva tempo oni uzis mineralajn substancojn, sed tiu tradicio perdiĝis laŭ pasado de la tempo. Aliflanke, la aĝo de tiu ligno, en kombino kun la antikvaj pesticidoj, krom la vibrado, eble produktis unikan lignan konsiston. Tian oni ne plu sukcesis kopii. Oni tamen obstine klopodas elvolvi modernajn Stradivarius-aĵojn en la 21-a jarcento. Antono Stradivari naskiĝis en Cremona, Italujo, kaj vivis inter 1644 kaj 1737. En lia familio estis pluraj fabrikistoj de violonoj kaj violonĉeloj, sed Antono estas la plej alte taksata. Li produktis pli ol mil kordinstrumentojn, el kiuj ankoraŭ kelkaj centoj estas ĝis nun uzataj. De longa tempo oni klopodas senvualigi la sekreton de Stradivarius. Oni pensis pri diversaj eblecoj. Unuj asertis, ke speciala verniso estis la ŝlosilo; aliaj, ke ligno prenita el dronintaj ŝipoj estis uzitaj por la konstruo; aliaj, ke la vintra klimato estis la kaŭzo de la mirinda sonado de tiu magia ligno. La sola certa fakto estas, ke Stradivarius apartenas al la mitoj de mondo de arto. Antaŭ ne longa tempo, vendiĝis unu ekzemplero de tia muzikilo kontraŭ preskaŭ tridek milionoj da dolaroj.