×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La plej granda valoro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Kiam apud la tagoj troŝarĝitaj pro plej diversaj necesaj okupoj alvenas la momentoj, kiam dum unu, du horoj, oni povas forgesi la ĉiutagajn zorgojn, revenas tre sopirata trankvilo kaj la sento de nekredebla eĉ feliĉo. Kio por mi estas tia tempo?

Mia partopreno en „la paradizo sur la tero” estas lastfoje la ebleco profiti bicikladon en la tereno, kiun mi delonge konis, sed lastatempe komencis ĝui, premante la pedalojn de mia durada veturilo.

Dum pluraj jaroj preskaŭ forgesita okupo, kiun mi bone memoras el la tempoj de mia infanaĝo, nuntempe denove fariĝis la objekto de miaj deziroj kaj streboj por kapti liberajn momentojn de bela vetero, ne nepre suna kaj varma, sed simple ebliganta iom bicikli. Bonŝance akompanas al mi mia edzino, kiu same kiel mi ŝatas ĉi minutojn de kuna veturado kun la blovanta vento en la oreloj kaj la aromo de herbejoj en la nazo, kaj kun la kapoj admirantaj la ŝanĝiĝantan ĉirkaŭaĵon.

Kutime ni traveturas en nia ŝatata loko ĉ. 7 kilometrojn unufoje, kaj de tempo al tempo en pli oportuna vetero - eĉ 15. Regas tie grandiozaj sonoj, delikataj muĝoj kaj susuroj, blekado de birdoj, ĉirpado de cikadoj kaj tre ofte, krom la blovado de la vento, aŭdiĝas nenio. La kreskanta tie vegetaĵaro malrapide ŝanĝiĝas kune kun la subiranta suno tage kaj depende de la jarsezono. Al la plej ravaj momentoj apartenas la alvenanta vespero, kiam la lumo iom post iom malaperas kaj la birdaro ĉefe, sed ankaŭ la insektaro, prepariĝas al la komenciĝanta nokto. Ĉio tiam poiome silentiĝas, kvazaŭ malrapidas kaj haltas. Tiam kelkfoje ŝajnas al mi, ke mi preskaŭ aŭdas la korbatojn de mia edzino, kiam ni kune silente veturas. Ni estas feliĉaj kaj ni tion al ni parolas de tempo al tempo por ceritĝi, ke ne temas pri iu sonĝo. La mondo, kiun ni ricevis por viziti estas belega, kaj tio okazas apenaŭ 10 kilometrojn de nia loĝloko.

Kia kontrasto. Apud nia dometo proksimas bruaj stratoj, relvojo, kelkaj entreprenoj kaj ĉi tie – restis pura naturo, silento preskaŭ, freŝaero, belaj vidindaĵoj. Sed por kiom longe? Jes, ĉi demando revenas de tempo al tempo, ĉar multas plej diversaj timetoj, la demandoj, ĉu la kruela homo ne decidos baldaŭ tion ŝanĝi… Intertempe tamen ni klopodas ne pensi pri tio, gravas ĝuste ĉi momento, ĉi tempo, ĉi ĝojo, ĉi feliĉo. Al mia rakonteto akompanu kelkaj fotoj, kiuj bildigu miajn vortojn. Vi trovos tie herbarojn, unuopajn arbojn kaj arbustojn, grupojn de arboj, grandajn spacojn de tero kaj nubojn en la ĉielo, nian karan sunon, kiun kelkaj progresemaj sciencistoj klopodas malfortigi diversmaniere, ĉar ja onidire okazas la tutmonda varmiĝo. Ĉu vere ekzistas la neceso manipuli la naturon, kiu ja invitis nin ĉi tien en sia saĝeco ? - mi pensas. Mi estas certa, ke la mondo, kie ajn ni vivas, estas tiel bela kaj valora, ke ni devas fari ĈION por savi ĝin en ties natura formo. La enmiksiĝo de la homo neniam favoras la medion. Ni permesu al la naturo mem reguli ĉiujn procezojn, ni ne malhelpu.

Ni detenu tiujn, de kiuj dependas la estonteco, la sorto de ni kaj niaj posteuloj, niaj infanoj ĉefe. Ni ja respondecas pri tio, kia restos nia tero estonte. Ni observu, kontrolu, pensu kaj - se necese – protestu. Ni homoj povas ion fari por la plantoj kaj bestoj, kaj por ni mem. Dankos al ni la verdaj herboj kaj folioj, la blua ĉielo kaj varmbrila suno, la refreŝiga vento kaj viviga pluvo. Ni memoru pri tio. Ni batalu!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Kiam apud la tagoj troŝarĝitaj pro plej diversaj necesaj okupoj alvenas la momentoj, kiam dum unu, du horoj, oni povas forgesi la ĉiutagajn zorgojn, revenas tre sopirata trankvilo kaj la sento de nekredebla eĉ feliĉo. Kio por mi estas tia tempo?

Mia partopreno en „la paradizo sur la tero” estas lastfoje la ebleco profiti bicikladon en la tereno, kiun mi delonge konis, sed lastatempe komencis ĝui, premante la pedalojn de mia durada veturilo.

Dum pluraj jaroj preskaŭ forgesita okupo, kiun mi bone memoras el la tempoj de mia infanaĝo, nuntempe denove fariĝis la objekto de miaj deziroj kaj streboj por kapti liberajn momentojn de bela vetero, ne nepre suna kaj varma, sed simple ebliganta iom bicikli. Bonŝance akompanas al mi mia edzino, kiu same kiel mi ŝatas ĉi minutojn de kuna veturado kun la blovanta vento en la oreloj kaj la aromo de herbejoj en la nazo, kaj kun la kapoj admirantaj la ŝanĝiĝantan ĉirkaŭaĵon.

Kutime ni traveturas en nia ŝatata loko ĉ. 7 kilometrojn unufoje, kaj de tempo al tempo en pli oportuna vetero - eĉ 15. Regas tie grandiozaj sonoj, delikataj muĝoj kaj susuroj, blekado de birdoj, ĉirpado de cikadoj kaj tre ofte, krom la blovado de la vento, aŭdiĝas nenio. La kreskanta tie vegetaĵaro malrapide ŝanĝiĝas kune kun la subiranta suno tage kaj depende de la jarsezono. Al la plej ravaj momentoj apartenas la alvenanta vespero, kiam la lumo iom post iom malaperas kaj la birdaro ĉefe, sed ankaŭ la insektaro, prepariĝas al la komenciĝanta nokto. Ĉio tiam poiome silentiĝas, kvazaŭ malrapidas kaj haltas. Tiam kelkfoje ŝajnas al mi, ke mi preskaŭ aŭdas la korbatojn de mia edzino, kiam ni kune silente veturas. Ni estas feliĉaj kaj ni tion al ni parolas de tempo al tempo por ceritĝi, ke ne temas pri iu sonĝo. La mondo, kiun ni ricevis por viziti estas belega, kaj tio okazas apenaŭ 10 kilometrojn de nia loĝloko.

Kia kontrasto. Apud nia dometo proksimas bruaj stratoj, relvojo, kelkaj entreprenoj kaj ĉi tie – restis pura naturo, silento preskaŭ, freŝaero, belaj vidindaĵoj. Sed por kiom longe? Jes, ĉi demando revenas de tempo al tempo, ĉar multas plej diversaj timetoj, la demandoj, ĉu la kruela homo ne decidos baldaŭ tion ŝanĝi…

Intertempe tamen ni klopodas ne pensi pri tio, gravas ĝuste ĉi momento, ĉi tempo, ĉi ĝojo, ĉi feliĉo. Al mia rakonteto akompanu kelkaj fotoj, kiuj bildigu miajn vortojn. Vi trovos tie herbarojn, unuopajn arbojn kaj arbustojn, grupojn de arboj, grandajn spacojn de tero kaj nubojn en la ĉielo, nian karan sunon, kiun kelkaj progresemaj sciencistoj klopodas malfortigi diversmaniere, ĉar ja onidire okazas la tutmonda varmiĝo. Ĉu vere ekzistas la neceso manipuli la naturon, kiu ja invitis nin ĉi tien en sia saĝeco ? - mi pensas. Mi estas certa, ke la mondo, kie ajn ni vivas, estas tiel bela kaj valora, ke ni devas fari ĈION por savi ĝin en ties natura formo. La enmiksiĝo de la homo neniam favoras la medion. Ni permesu al la naturo mem reguli ĉiujn procezojn, ni ne malhelpu.