×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La nova Prezidento de Francio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Ekde la 14-a de majo ĉi-jare Francio havas novan Prezidenton: Emmanuel Macron, 39-jaraĝa. Li estas la plej juna franca Prezidento.

Aliaj junaj regantoj en okcidentaj demokratioj dum la lastaj jaroj estas – aŭ estis – Tony Blair en Britio kaj Justin Trudeau en Kanado, kiuj ambaŭ iĝis ĉefministro je la aĝo de 43 jaroj, kaj Matteo Renzi en Italio, kiu ankaŭ estis nur 39-jaraĝa, kiam li estis elektita ĉefministro.

Mallonga deflankiĝo pri demokratiaj sistemoj aŭ regformoj: En la plejmulto el la okcidentaj demokratioj ekzistas la t.n. parlamentismo. En ĝi ekzistas Ŝtatestro (prezidento aŭ reĝo), kiu reprezentas la nacion, devas esti super la politikaj partioj – kaj ne regas. La vera reganto estas la Ĉefministro, kiu povas havi diversajn titolojn: Prime Minister en Britio, Premier Ministre en Francio aŭ – en Germanio kaj Aŭstrio – Bundeskanzler (Federacia Kanceliero).

La alia politika sistemo estas prezidenta respubliko, en kiu regas la Prezidento. Ekzemploj de “pura” tipo de tiu regformo estas Usono kaj Brazilo.

Francio (kaj ankaŭ Rusio) adoptis alian tipon de prezidenta respubliko: en tiu sistemo la popolo elektas la prezidenton – kiu regas la landon – sed li siavice elektas, nomumas, ĉefministron, kiu zorgas pri la administrado de la lando.

Bone, elektita la 7-an de majo, Emmanual Macron estis enoficigita la 14-an sammonate kaj la sekvan tagon nomumis Édouard Philippe sian ĉefministron. Kiu kaj kia estas Emmanuel Macron?

Mi ne parolos pri lia politiko, mi ne volas defendi liajn ideojn, sed mi volas paroli pri li, ĉar mi trovis sian karieron ege interesa.

Ne ĉiam, sed plejofte, demokratie elektitaj regantoj estis bonegaj lernejanoj, elstarantaj inter la kolegoj. Tio okazis ankaŭ kun Emmanuel Macron. Poste li magistriĝis pri Filozofio, kaj de 1999 ĝis 2001 li estis asistanto de la fama filozofo Paul Ricoeur. Samtempe li studis en la Instituto de Politikaj Studoj en Parizo, kie li diplomiĝis en 2001. De 2002 ĝis 2004 li studis en la fama ENA (École Nationale d'Administration), kies studentoj ĝenerale iĝas gravaj homoj en la franca administracio aŭ/kaj politiko. De 2004 ĝis 2008 li laboris en la servo “Inspection Générale des Finances”, kies ĉefa tasko estas kontribui al la bona, rigida, efika administrado de la publikaj financoj. Elirinte el la publika servo, li laboris ĝis 2012 inter alie en la banko Rothschild. En unu granda negoco li gajnis pli ol du milionojn da eŭroj.

En majo 2012, 34-jaraĝa, li estis nomumita Asistanto de la Ĝenerala Sekretario de la “Élysée” (la prezidenta palaco) – do de la Prezidento François Hollande – kaj faris plurajn proponojn pri la ekonomio kaj la politiko ĝenerale. Pro kelkaj seniluziiĝoj, li forlasis sian postenon en junio 2014 kaj iĝis docento en la universitato de Berlino. Sed nur du monatojn poste li estis nomumita Ministro pri Ekonomio. Li faris kaj proponis plurajn ekonomiajn ŝanĝojn, sed ne sukcesis altrudi ĉiujn siajn ideojn.

En aprilo 2016 li fondis politikan movadon nomitan “En Marche” (“Marŝante” aŭ “Ni Marŝos”), kiun li konsideris “transpartia” kaj nek dekstra nek maldekstra. Evidentis ke li ne estis kontenta ene de la registaro kaj ke verŝajne li volis esti kandidato al prezidenteco. La 30-an de aŭgusto li fine rezignis sian postenon kaj dediĉis sin tute al sia movado, kiun li diskonigis en tuta Francio kaj kiun apogis pluraj politikistoj. En novembro li anoncis sian kandidatecon al la prezidenteco.

Dum la unua raŭndo de la balotado estis kvin ĉefaj kandidatoj: de la kvar plej gravaj partioj (de ekstrema maldekstra, maldekstra, dekstra, ekstrema dekstra) kaj li, reprezentanto de sia movado “En Marche”. Li kaj Marine Le Pen, ĉefino de la ekstremdekstra Front National (Nacia Fronto), alvenis je la du unuaj lokoj. Du semajnojn poste – en la dua raŭndo de la balotado – li ricevis 66,1% de la validaj voĉoj, kaj tiel estis elektita prezidento de Francio. Emfazindas, ke li ne reprezentis gravan politikan partion, sed novegan, de li fonditan movadon, kaj ke li neniam estis kandidatiĝinta en politikaj balotoj.

Ĉu tio ne estas interesega kariero?

Alia interesa fakto pri lia vivo estas, ke li edziĝis kun unu el siaj instruistinoj. Ŝi instruis literaturon kaj latinon kaj organizis lernejanajn teatraĵojn, li ŝatis tion, li enamiĝis al ŝi, kiam li estis 15-jaraĝa, kaj kiam li estis 18-jaraĝa, ili deklaris sin kvazaŭ geedza paro (kio evidente ŝokis liajn gepatrojn), kaj finfine ili geedziĝis en 2007. Ŝi estas 24 jarojn pli aĝa ol li, kaj li plene akceptis ŝiajn tri gefilojn el antaŭa geedzeco (kaj ŝiajn sep genepojn). Li diras, ke li tute fidas ŝin, kaj ŝi estis grava dum lia elektokampanjo.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ekde la 14-a de majo ĉi-jare Francio havas novan Prezidenton: Emmanuel Macron, 39-jaraĝa. Li estas la plej juna franca Prezidento.

Aliaj junaj regantoj en okcidentaj demokratioj dum la lastaj jaroj estas – aŭ estis – Tony Blair en Britio kaj Justin Trudeau en Kanado, kiuj ambaŭ iĝis ĉefministro je la aĝo de 43 jaroj, kaj Matteo Renzi en Italio, kiu ankaŭ estis nur 39-jaraĝa, kiam li estis elektita ĉefministro.

Mallonga deflankiĝo pri demokratiaj sistemoj aŭ regformoj:

En la plejmulto el la okcidentaj demokratioj ekzistas la t.n. parlamentismo. En ĝi ekzistas Ŝtatestro (prezidento aŭ reĝo), kiu reprezentas la nacion, devas esti super la politikaj partioj – kaj ne regas. La vera reganto estas la Ĉefministro, kiu povas havi diversajn titolojn: Prime Minister en Britio, Premier Ministre en Francio aŭ – en Germanio kaj Aŭstrio – Bundeskanzler (Federacia Kanceliero).

La alia politika sistemo estas prezidenta respubliko, en kiu regas la Prezidento. Ekzemploj de “pura” tipo de tiu regformo estas Usono kaj Brazilo.

Francio (kaj ankaŭ Rusio) adoptis alian tipon de prezidenta respubliko: en tiu sistemo la popolo elektas la prezidenton – kiu regas la landon – sed li siavice elektas, nomumas, ĉefministron, kiu zorgas pri la administrado de la lando.

Bone, elektita la 7-an de majo, Emmanual Macron estis enoficigita la 14-an sammonate kaj la sekvan tagon nomumis Édouard Philippe sian ĉefministron. Kiu kaj kia estas Emmanuel Macron?

Mi ne parolos pri lia politiko, mi ne volas defendi liajn ideojn, sed mi volas paroli pri li, ĉar mi trovis sian karieron ege interesa.

Ne ĉiam, sed plejofte, demokratie elektitaj regantoj estis bonegaj lernejanoj, elstarantaj inter la kolegoj. Tio okazis ankaŭ kun Emmanuel Macron. Poste li magistriĝis pri Filozofio, kaj de 1999 ĝis 2001 li estis asistanto de la fama filozofo Paul Ricoeur. Samtempe li studis en la Instituto de Politikaj Studoj en Parizo, kie li diplomiĝis en 2001. De 2002 ĝis 2004 li studis en la fama ENA (École Nationale d’Administration), kies studentoj ĝenerale iĝas gravaj homoj en la franca administracio aŭ/kaj politiko.

De 2004 ĝis 2008 li laboris en la servo “Inspection Générale des Finances”, kies ĉefa tasko estas kontribui al la bona, rigida, efika administrado de la publikaj financoj. Elirinte el la publika servo, li laboris ĝis 2012 inter alie en la banko Rothschild. En unu granda negoco li gajnis pli ol du milionojn da eŭroj.