×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La mondo enhavas bluajn lokojn

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉu vi scias, ke nia (foje griza) mondo enhavas bluajn lokojn?

De la jaro 2004, esploristoj decidis analizi iujn lokojn en la mondo, kie la homoj vivas pli longe kaj pli bonkvalite.

Ili estas disaj, en malsamaj regionoj, kun tute malsamaj kulturoj. Tie relative multaj homoj vivas pli ol cent jarojn, en pli bona sanstato kaj – grava afero – kun pli forta sento de feliĉo. Kronikaj malsanoj, kiuj estas oftaj aliloke, ne troviĝas en tiuj lokoj. Centjaruloj tie aspektas kiel sepdekjaruloj. Oni nomas ilin “bluaj lokoj”, kaj valoras la penon viziti la retejon “bluezones.com”, kiu enhavas sufiĉe da materialo pri ili. Malgraŭ la diverseco de tiuj komunumoj, ilia loĝantaro havas komunajn punktojn: dieto tre proksima al la tiel nomata mediteranea dieto, ĉiutagaj korpekzercoj kaj pozitiva sinteno antaŭ la vivo. Laborgrupo de fakuloj pri medicino, antropologio, demografio kaj epidemiologio lanĉis projekton por trovi tiujn lokojn tra la tuta mondo. Oni jam registris la provincon Nuoro, en la mediteranea insulo Sardujo; insulon Ikario, en Grekujo; Okinavon, en la sudo de Japanujo; duoninsulon Nicoya, en Kostariko; kaj la vilaĝon Loma Linda, sude de Kalifornio. Oni komparis la vivstilon de tiuj homoj kaj trovis naŭ faktorojn, kiuj estigas pli sanan, feliĉan kaj pacan vivon. Ni rigardu ilin: Ili moviĝas nature. Ili ne frekventas fermitajn gimnastikejojn, sed kultivas ĝardenojn, piediradas, biciklas, paŝas sur ŝtuparoj (anstataŭ uzi liftojn), vivas pli proksime al la naturo. Ili havas vivcelojn. Tio signifas, ke ili vekiĝas matene kaj havas motivojn kaj plezuron labori. Ili evitas streĉiĝon. Ili havas tempon por trankviliĝi, ripozi, dormi, atenti pri siaj pli altaj pensoj kaj kredoj. Ili manĝas modere. Ili ne troplenigas siajn stomakojn. Ili manĝas precipe vegetaĵojn: fruktojn, foliojn, cerealojn, legomojn, toŭfuon, semojn. Ruĝa viando kaj sukero estas esceptoj. Kelkaj trinkas kaprinan aŭ ŝafinan lakton. Ili manĝas fiŝojn en negrandaj kvantoj. Escepte de la kalifornia loĝantaro, ĉiuj aliaj trinkas vinon regule, po unu-du tasoj en ĉiu tago. Ili havas religion. Preskaŭ ĉiuj aktive apartenas al religia grupo. Ili amas siajn familiojn. Ili vivas tre proksime al siaj maljunaj familianoj. Ili atente zorgas pri siaj idoj, sekve ili estas bone zorgataj, kiam ili fariĝas maljunaj. Ili akompanas kaj subtenas sanajn kondutojn kaj kutimojn de la komunumo. Tiuj elementoj de feliĉo kaj sano estas tre pensigaj. Ili estas eblaj preskaŭ ĉie, ne nur en la “bluaj lokoj”. Kial oni ne plimultigas ilin?