×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La kvin mensaj statoj de Ajkidoo

Post kiam mi estis ĉeestinta prelegon pri Ajkidoo, mi serĉis en Vikipedio, kaj fakte trovis longan artikolon pri tiu luktarto en la E-Vikipedio. Eble ĝi estas tiom longa pro tio, ke Ajkidoo rilatas al Oomoto, kaj Oomoto forte apogas Esperanton (kp. mian artikolon de la 31-a de aŭgusto 2015).

Ĉar la vikipedia artikolo en Esperanto estas tre detala, ne necesas doni pliajn informojn pri Ajkidoo ĉi tie. Nur por ke vi eksciu pri kio temas, mi citas la komencon:

Aikido, aŭ Ajkido, estas moderna japana luktarto (Ŝin Budo) kompilita de Ueŝiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta, kaj multaj el ĝiaj teknikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueŝiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI; ĝi postulas nenuran teknikan trejnon.

Kvankam la aŭtoro de la artikolo menciis spiritecon, li ne pritraktis la tiel nomatajn “kvin mensajn (aŭ spiritajn) statojn”, eble ĉar tiuj ekzistas ne nur en Ajkidoo, sed ankaŭ en aliaj japanaj luktartoj.

Koncerne al la nomo: en la supra teksto estas du versioj (Aikido kaj Ajkido), sed mi pensas, ke oni devas skribi “Ajkidoo”, por ke la akcento ne estu – laŭ la esperantaj reguloj – sur “i” (Ajkido), ĉar en la japana ĝi estas sur “o”.

Antaŭ ol listigi tiujn statojn (ankaŭ nomitajn “spiritoj de Ajkidoo”), mi citas gravan aserton de la fondinto de tiu luktarto:

Ajkidoo ne estas tekniko por lukti kontraŭ malamiko aŭ por venki lin. Ĝi estas maniero interkonsentigi la diferencojn kiuj ekzistas en la mondo kaj igi el la homoj unu familion. Tio signifas, ke la sekreto de Ajkidoo estas la serĉado de harmonio kun la universo [...] ..

En brazila retpaĝo pri Ajkidoo (http://nemercaos.blogspot.com.br/2007/07/aikid.html) troviĝas teksto pri “la kvin spiritoj de Ajkidoo”. Antaŭ ol priskribi ilin, la aŭtoro diras i.a. : “iom post iom la japanaj spiritaj konceptoj instruataj en Ajkidoo estas enkondukataj en Okcidenton. [...] ekzistas 5 mensaj statoj kiujn oni devas pripensi dum la praktiko de Ajkidoo kaj Budoo [ = luktartoj] ĝenerale; tiujn statojn la antikvaj praktikantoj nomis ‘Spiritoj de Budoo'; ili estas: ŝoŝin, zanŝin, muŝin, fudoŝin kaj senŝin. [...]

La ajkidisto devas barakti por kompreni la lecionojn de tiuj 5 spiritoj, por ke lia menso kaj emocioj maturiĝu kaj tiel li povu iĝi forta kaj kompetenta homo kaj liaj luktoteknikoj estu vere efikaj. Tiu kiu ne lernas alpreni tiujn mensajn sintenojn ĉiam havos malbonajn rezultojn, ĉu sur la tatamo, ĉu en la solvo de ĉiutagaj problemoj.

Nun mi resumas la eksplikojn de la aŭtoro de la retpaĝa teksto pri la 5 mensaj statoj:

Ŝoŝin

Ŝoŝin estas la mensa stato de la komencanto. Ĝi estas stato de atento, en kiu la menso estas ĉiam plene konscia, atenta kaj preta vidi aĵojn la unuan fojon. La sinteno ŝoŝin estas esenca por daŭrigi la lernadon, kaj por lerni necesas forigi antaŭjuĝojn. Morihei Ueŝiba, la fondinto de Ajkidoo, iam diris: "Ne esperu, ke mi instruos vin. Vi devas ŝteli la teknikojn sole.” Alivorte, la ajkidisto devas ludi aktivan rolon en ĉiu leciono, rigardante per la mensa stato ŝoŝin, por povi malkovri la luktartajn sekretojn kiujn la instruisto montras, sed pri kiuj li ne donas buŝajn klarigojn.

Zanŝin

Zanŝin estas la mensa stato, en kiu oni restas atenta senĉese. Ĝi ofte estas priskribita kiel daŭrigata stato de pligrandigita atento kaj decido. Sed la reala zanŝin estas stato de fokuso aŭ koncentriĝo antaŭ, dum kaj post la realigo de tekniko. Ĝi estas la mensostato kiu permesas resti spirite kunigita, ne nur kun ununura atakanto, sed kun multoblaj atakantoj kaj eĉ kun tuta kunteksto en kiu okazas evento.

Muŝin

Oni difinis muŝin kiel "ne-menso, menso sen egoismo, menso kvazaŭ spegulo kiu reflektas kaj ne juĝas”. Ĝi estas stato de menso sen timo, kolero aŭ maltrankvileco, ĉar ĝi ne juĝas. Kiam ni juĝas ion, ni malhelpas la komprenon de la vero, kiu estas senpartia kaj reflektas la volon de la universo.

Fudoŝin

Fudoŝin implicas kuraĝon kaj stabilecon, mensan kaj fizikan. Ĝi estas mensa kaj emocia stato kiu ne estas facile perturbata de internaj pensoj aŭ eksteraj fortoj. En la stato fudoŝin la ajkidisto povas konservi teniĝon kaj ekvilibron, kiam li ricevas fortan atakon.

Senŝin

Senŝin estas la mensa stato kiu transcendas la unuajn kvar statojn. Ĝi protektas kaj harmonias kun la universo. Ĝi estas spirito de kompato, kiu servas la tutan homaron kaj kies funkcio estas dispeli la malkonkordon en la mondo. En la stato senŝin oni konsideras ĉiujn specojn de vivo kiel sanktajn. La fondinto de

Ajkidoo diris, ke tiuj kiuj lernas tiun vojon ne plu havas malamikojn. Akcepti plene senŝin estas esence la sama kiel iluminiĝi.

Iu ajn ajkidisto povas atingi la unuajn kvar statojn, sed evidente la kvina (kiu laŭdire estas kvazaŭ iluminiĝo) estas atingebla nur de tre malmultaj.