×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, La homo en la mondo de valoroj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

La homo, kiu vivas en la mondo de la naturo, estas komprenema, libera kaj samtempe vivas en la socio, kie li/ŝi kreas kulturon.

La vero, bono, belo kaj kelkfoje sankteco kiel pli altaj valoroj estas la psikaj bezonoj de la homo kaj ties natura medio. En la mondo videbla la plej alta valoro estas la homo mem. La homo estas tia elemento de la naturo, kiu bezonas ĉefe valorojn ekonomiajn, sed estadante ankaŭ ekster la materia kosmo li/ ŝi realigas valorojn moralajn aŭ religiajn. La ekonomiaj valoroj, kiel ekz. laboro, havas instrumentan karakteron – ĉar la laboro estas necesa por realigi la pli altajn valorojn kaj ĝi ne povas esti la ĉefa celo. Laŭvice la sano, fizika lerteco, sporto, korpintegreco kaj seksa instinkto ege gravas, sed ne povas esti io absoluta kaj eksterpersona, ĉar tiukaze ili povas detrui nian humanecon.

La valoroj moralaj kiel justeco, amo, amikeco, solidareco, fideleco, verdireco, moraleco ŝajnas esti io tute nerezignebla, io sen kio la homo fariĝas senhoma. Kiam la homo tamen rezignas pri tiaj valoroj, anstataŭ ili aperas iuj kontraŭvaloroj. Tiam la kulturo de la vero, vivo kaj amo ŝanĝiĝas je la civilizacio de mensogeco, morto kaj malama agresemo. La nuna krizo de kulturo kaj valoroj estas ankaŭ la krizo de la homo, kiu ne estas traktata kiel persono, laŭ kredantoj - Dia kreaĵo, sed kiel biologia pensema roboto, subigita nur al la leĝoj de la naturo. Do por reveni al la homa humaneco kaj por ĝin revenigi, estas necese denove pensi pri la homo kiel integra kaj kompleksa persono. Sendepende de la teorio pri la komenco de la homaro neniu scias precize kiamaniere ĝi (nia komenco) okazis kaj trakuris.

Iam kaj iel ni homoj ekloĝis unu terglobon kaj dum jaroj atingis multe per nia pensado ĉefe. Demandindas tamen ĉu la nuntempo estas vere progreso, se ni ne parolas nur pri la progreso de teknologio? Kvankam eĉ tiu ĉi progreso laŭ kelkaj estas ankaŭ nur ŝajna. Tamen multaj el la nuntempaj atingaĵoj de la tekniko kaj la teknologia progreso ĝenerale ja estas tre allogaj, tiel ke ni pretas elspezi multe por povi ilin profiti.

Sendepende de la kostoj, kiujn ni devas pagi por partopreni en la teknologia progreso, ĝi mem postulas kostojn, kiuj estas malfacile kalkuleblaj. Ĉar kiel kalkuli ofte neinversigeblajn ŝanĝojn de la natura medio, klimato kaj nia sano? Ilia prezo ŝajne plurfoje superas la atingitajn profitojn. La homo komence fieras pri apenaŭ ŝajna progreso nomante ĝin granda sukceso, kaj sekve devas klopodi ripari tion, kio ĉeokaze difektiĝis kaj nemalofte entute perdiĝis. Dum jarcentoj per sia saĝa pensado la homo atingis multe.

Ĉi pensado estas la plej granda defio ankaŭ nun, por ke nia civilizacio povu reveni al la kulturo de la vero, vivo kaj amo. Ili ĝuste gvidas al la vera interkompreniĝo inter homoj, kion ni deziras atingi helpe de Esperanto.


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

La homo, kiu vivas en la mondo de la naturo, estas komprenema, libera kaj samtempe vivas en la socio, kie li/ŝi kreas kulturon.

La vero, bono, belo kaj kelkfoje sankteco kiel pli altaj valoroj estas la psikaj bezonoj de la homo kaj ties natura medio. En la mondo videbla la plej alta valoro estas la homo mem. La homo estas tia elemento de la naturo, kiu bezonas ĉefe valorojn ekonomiajn, sed estadante ankaŭ ekster la materia kosmo li/ ŝi realigas valorojn moralajn aŭ religiajn. La ekonomiaj valoroj, kiel ekz. laboro, havas instrumentan karakteron – ĉar la laboro estas necesa por realigi la pli altajn valorojn kaj ĝi ne povas esti la ĉefa celo.

Laŭvice la sano, fizika lerteco, sporto, korpintegreco kaj seksa instinkto ege gravas, sed ne povas esti io absoluta kaj eksterpersona, ĉar tiukaze ili povas detrui nian humanecon.

La valoroj moralaj kiel justeco, amo, amikeco, solidareco, fideleco, verdireco, moraleco ŝajnas esti io tute nerezignebla, io sen kio la homo fariĝas senhoma. Kiam la homo tamen rezignas pri tiaj valoroj, anstataŭ ili aperas iuj kontraŭvaloroj. Tiam la kulturo de la vero, vivo kaj amo ŝanĝiĝas je la civilizacio de mensogeco, morto kaj malama agresemo. La nuna krizo de kulturo kaj valoroj estas ankaŭ la krizo de la homo, kiu ne estas traktata kiel persono, laŭ kredantoj - Dia kreaĵo, sed kiel biologia pensema roboto, subigita nur al la leĝoj de la naturo. Do por reveni al la homa humaneco kaj por ĝin revenigi, estas necese denove pensi pri la homo kiel integra kaj kompleksa persono.

Sendepende de la teorio pri la komenco de la homaro neniu scias precize kiamaniere ĝi (nia komenco) okazis kaj trakuris.

Iam kaj iel ni homoj ekloĝis unu terglobon kaj dum jaroj atingis multe per nia pensado ĉefe. Demandindas tamen ĉu la nuntempo estas vere progreso, se ni ne parolas nur pri la progreso de teknologio? Kvankam eĉ tiu ĉi progreso laŭ kelkaj estas ankaŭ nur ŝajna.

Tamen multaj el la nuntempaj atingaĵoj de la tekniko kaj la teknologia progreso ĝenerale ja estas tre allogaj, tiel ke ni pretas elspezi multe por povi ilin profiti.

Sendepende de la kostoj, kiujn ni devas pagi por partopreni en la teknologia progreso, ĝi mem postulas kostojn, kiuj estas malfacile kalkuleblaj. Ĉar kiel kalkuli ofte neinversigeblajn ŝanĝojn de la natura medio, klimato kaj nia sano? Ilia prezo ŝajne plurfoje superas la atingitajn profitojn. La homo komence fieras pri apenaŭ ŝajna progreso nomante ĝin granda sukceso, kaj sekve devas klopodi ripari tion, kio ĉeokaze difektiĝis kaj nemalofte entute perdiĝis.

Dum jarcentoj per sia saĝa pensado la homo atingis multe.

Ĉi pensado estas la plej granda defio ankaŭ nun, por ke nia civilizacio povu reveni al la kulturo de la vero, vivo kaj amo. Ili ĝuste gvidas al la vera interkompreniĝo inter homoj, kion ni deziras atingi helpe de Esperanto.