×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La homo atingis sian evoluan limon

La olimpia slogano "pli alten, pli rapide, pli distancen", estis konsiderata valida ankaŭ por la ĝenerala evoluo de la homo. Sed nun laŭ francaj esploristoj la biologiaj limoj de la homo sapiens estas atingitaj.

La homo alvenis ĉe la fino de siaj biologiaj evolueblecoj. Ne daŭros la ĝisnuna tendenco ke ĉiu generacio kreskis pli sukcese ol la antaŭa rilate al grandeco de la korpo, vivodaŭro kaj korpa produktivo. Tio rezultas el genetikaj faktoroj kaj ankaŭ el mediaj aspektoj.

La esploristoj el Parizo koncentriĝis pri la menciitaj ecoj de la homo. Kaj tiuj ecoj malgraŭ daŭraj progresoj en nutrado, medicino kaj scienco ne plu plifortiĝas.

Rilate al la evoluo de la grandeco de la korpo tio estas pruvebla per ampleksa datumaro. Ekzemple virinoj kiuj naskiĝis en la jaro 1996 estis averaĝe je 8,3 centimetroj pli grandaj ol virinoj de la jaro 1896. Dum tiuj cent jaroj la averaĝa korpograndeco de viroj kreskis je 8,8 cm. Sed en la riĉaj landoj de okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko la evoluo de la korpograndeco stagnas de proksimume 30 jaroj. En kelkaj malriĉaj afrikaj landoj konstateblas eĉ malkresko tiurilate.

Ion similan raportas la esploristoj pri la evoluo de la vivodaŭro: "De la jaro 1900 ĝis la jaro 2000 plilongiĝis la vivodaŭro ekde la naskiĝo en plej multaj landoj kun alta vivenspezo je ĉirkaŭ 30 jaroj, ĉefe pro redukto de la infana morteco per pli bona nutrado, higieno, vakcinoj kaj aliaj medicinaj progresoj". Sed ankaŭ tiurilate dum la pasintaj jardekoj la kresko malrapidiĝis. La ĝis nun pruveble plej aĝa homo de la mondo, la francino Jeanne Calment mortis en la jaro 1997 kun 122 jaroj kaj 164 tagoj. De tiam neniu homo atingis pli altan aĝon.

Por la analizo de la korpa produktivo la esploristoj referencas precipe al sportaj rekordoj: Ekde la 1980-aj jaroj la jaraj rekordoj en multaj sportoj apenaŭ aŭ tute ne pliboniĝis. Kaj ankaŭ ekster la sporta sfero longtempaj studoj montras en okcidenta Eŭropo kaj Skandinavio ke la persistivo kaj la forto de junaj viroj tra la jaroj malkreskis.

Nun ĉar la limoj de la homa specio estas konataj, ĉiuj nacioj certigu ke plej multaj homoj en la unuopaj landoj atingu la supran limon de la produktivo, skribas la esploristoj. Kaj kiam tiu lima nivelo estos atingita, tiam oni atentu ke ne okazu malkresko de la evoluo, eĉ se tio estos multekosta. "Tiu celo estos unu el la plej grandaj defioj de ĉi tiu jarcento."

.