×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La historio de la E-kverko en Sopoto

La historio de la E-kverko en Sopoto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando (laŭ la rememoroj de la gefratoj Harry kaj Edyta Spirowski) Kiam en la 1927-a jaro en Gdansko (tiutempe: Libera Urbo Danzigo) estis okazonta la 19-a UK, tiama Gdanska Societo de Esperanto turnis sin al la urbestro de Sopot kun la peto pri ekplanto de kverko memoriganta la eventon. Tio ĉi estis la unua tiuspeca iniciato esperantista, sed la urbaŭtoritatoj ne trovis lokon, kiu povus esti destinita tiucele. Bonŝance tamen oni trovis du personojn, kiuj konsentis donaci po pecon da marĉa tereno en la Valo de Eĥo. Kiam oni enskribis la fakton notarie, kaj la loko aperis sur la geodezia mapo, la urbo Sopot komisiis tranportadon de sablo por surŝuti la marĉon kaj donacis plantaĵon de junarbo el sia propra plantejo. Tiel la 31-an de julio 1927 okazis solenaĵo, dum kiu apud la novplantita kverko oni malvualis ankaŭ memorŝtonon kun la Esperanta-germana surskribo.

La familio de la gefratoj Spirowski estis dekomence ligita kun tiu ĉi loko kaj kun la enplanto de la kverko. La patro Alfons Spirowski laboris pri la sekigado de la marĉo transportante sablon per puŝĉareto, partoprenis la enplanton de la kverko, enradikadon de arbustoj sur la apuda herbejo kaj ordigadon de la ĉirkaŭaĵo. La unua esperantistino en la familio fariĝis tamen lia edzino Wiktoria. La avo, Teodor Spirowski, kulturis kampon en la Valo de Eĥo, do irante al la laboro en la kampo la familianoj ofte preteriradis la tabulon kaj la kreskantan arbon. Sed unu evento aparte restis en ilia memoro. Nome inter la 12-13-a de novembro 1938 faŝistaj bataltaĉmentoj forhakis la kverkon kaj disrompis la ŝtonon de esperantistoj. Tio ĉi okazis tri tagojn post la t.n. Kristala Nokto, kiam interalie oni bruligis la sinagogon en Sopot. Rigardinte propraokule la forhakitan arbon kaj disrompitan memorŝtonon post la reveno hejmen Harry Spirowski enplantis kelkajn trovitajn glanojn apud la barilo en la ĝardeno de sia patro, kie estis arbokreskejo. Post la Dua Mondmilito li povis rigardi la esperantistan parcelon nur en la 1950-a jaro. Tiam li komencis surŝuti pafistajn fosaĵojn tie.En la jaroj 1950-54 Harry militservis en la Pola Armeo. Post la periodo de la regado de Stalin reaktiviĝis en la Triurbo Asocio de Esperantistoj. Harry kaj Edyta lernis la internacian lingvon en la klubejo de "Rudy Kot" (Rufa Kato) en Gdansko, kie la kursgvidanto estis prof. Józef Toczyski. En tiu periodo Esperanto estis la unusola ebleco ligi kontaktojn kun la mondo, do ili havis multajn korespondantojn. Baldaŭ pro la proksimiĝanta 100-a naskiĝdatreveno de Zamenhof estis okazonta la 44-a UK en Varsovio. Lige kun tio, antaŭ la kongreso de UEA en Gdansko oni planis la 15-an Internacian Junularan Kongreson. S-ino Wiktoria Spirowska jam en la 1958-a jaro turnis sin al la tiama pola ĉefministro Józef Cyrankiewicz kun la peto pri replanto de E-kverko, kiun peton oni pritraktis pozitive. Malgraŭ ĉiuj tiuj malfacilaĵoj la iniciaton koncerne la enplanton de E-kverko transprenis la ĉefo de la junulara grupo en Gdansko Marek Pietrzak. Kun la skriba konsento de la ĉefministro Cyrankiewicz li senprobleme aranĝis ĉiujn aferojn en la Urba Oficejo en Sopot.

Printempe de la 1959-a jaro el la ĝardeno de Spirowski-familio oni elektis la plej belan plantaĵon de kverko, unu el tiuj, kiujn enplantis Harry aŭtune 1938. Por transplanti la 3 metrojn altan kverkon oni bezonis 6 personojn. Helpe de fosmaŝino oni transportis ankaŭ la trovitan de Harry en arbaro grandan ŝtonon. Samjare (1959) la 26-an de julio kun la partopreno de 250 junaj esperantistoj el 32 landoj, kiuj alvenis la 15-an IJK-on, okazis solenaĵo de malvualo de la ŝtona monumento apud la replantita E-kverko. Ekde tiam Harry Spirowski volontule prizorgis la arbon, li tenis necesan ordon, rekonstruadis difektitan vojon, remetadis forŝtelitajn ŝtonojn ktp. La arbo kreskas ĝis hodiaŭ kaj esperantistaro, ĉefe el Gdansko, Sopoto kaj Gdinio, vizitas ĝin, kultivante la lokan tradicion.