×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La fetiĉo de la internacieco en la eduka kampo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En Brazilo komenciĝis en 2011 programo de studenta interŝanĝo nomita “Scienco sen landlimoj”, kies celo estis igi brazilajn studentojn studi en fremdlingvaj universitatoj por ke ili akiru pliajn konojn. Ekde tiam ĉirkaŭ 100.000 brazilanoj ricevis stipendiojn por studi eksterlande; 70% el ili estis licenciiĝantaj studentoj.

La eksministro pri Edukado defendis tiun programon kaj asertis, ke en la unua fazo pli ol 73.000 studentoj studis en 2.912 universitatoj en 54 landoj kaj ke, el 13.000 licenciiĝantaj studentoj kiuj pasigis unu jaron eksterlande kaj poste licenciiĝis, 20% daŭrigis siajn studojn por magistriĝi aŭ doktoriĝi. En la kazo de studentoj kiuj restis en Brazilo la procentaĵo estas nur 5.

Sed en 2016 la nova registaro anoncis la finon de granda parto de tiu programo, pro la jenaj kialoj: 1) la programo estas tre multekosta; ekzemple en 2015 “Scienco sen landlimoj” kostis ĉirkaŭ 1 miliardon da eŭroj, kio estas la sama kvanto elspezita por la lerneja lunĉo de 39 milionoj da lernejanoj; ĉiu partoprenanto kostas multe pli ol studentoj – je kiu ajn nivelo – en Brazilo; 2) studi eksterlande estas riĉiga travivaĵo por la stipendiuloj, sed tiu travivaĵo ne rezultigis valoran profiton por la lando, precipe ĉar plejmultaj studentoj ne havis sufiĉe da lingvaj konoj por vere studi en la elektita lando (kompreni la lekciojn, diskuti kaj skribi pri ili, ktp. ). Tiu lasta fakto igas min paroli pri la alia “flanko” de la internaciigo en la kampo de edukado – ĉar estas du “flankoj”: la landoj kiuj sendas studentojn, kaj la landoj kiuj ricevas fremdlandajn studentojn. Unu el tiuj landoj estas Germanio. En la germana ĵurnalo “Die Zeit” mi legis nun la jenon en artikolo titolita „La fetiĉo de la internacieco“:

La germanaj universitatoj volas iĝi pli kaj pli „internaciaj“, kaj pro tio ricevi multajn alilandajn studentojn. En 2016 340.000 tiaj eksterlandanoj – el pli ol 60 landoj – studis en Germanio; tio estas 12,3% el ĉiuj studentoj. Oni fieras pri tio. Tamen multaj profesoroj kaj respondeculoj plendas pri la afero, ĉar granda kvanto da eksterlandaj studentoj ne scipovas sufiĉe bone la germanan. Kelkaj profesoroj eĉ pensas, ke estus pli bone se la lekcioj estus donataj en la angla, sed ili asertas, ke la studentoj eĉ ne regas sufiĉe bone tiun lingvon.

Sed kial kaj kiel tiuj eksterlandanoj estis akceptitaj en la universitatoj?

Principe nur tiuj estas akceptataj kiuj sukcese trapasis la C1-nivelon de la KER-ekzameno (“KER” signifas „Komuna Eŭropa Referenckadro (por lingvoj)”). Tamen iamaniere multaj sukcesas ricevi la koncernan diplomon sen fakte esti trapasintaj la C1-nivelon. En kelkaj kazoj la lingvaj institutoj donis la diplomon al lernantoj kiuj ne meritis ĝin; en aliaj kazoj lernantoj, kiuj ne sukcesis ricevi ĝin en unu instituto, serĉis alian instituton kiu estu malpli rigora, kaj ili ricevis ĝin tie.

Sed estas alia problemo: eĉ kiam studentoj kiuj merite ricevis la C1-diplomon vivas en Germanio, la lingva nivelo de multaj el ili malpliboniĝas. Kiel eblas? Unue: en la universitato ĝenerale ne ekzistas multaj okazoj por komunikiĝi (verŝajne ĉiuj estas tro okupitaj); due: plejmultaj germanaj studentoj ne interesiĝas pri komunikiĝi kun fremdlandanoj.

Ankaŭ estis menciitaj du pliaj problemoj: multaj eksterlandaj studentoj ne konas sufiĉe bone la faklingvon de la elektita fako nek la germanan instru- kaj lernkulturon, t.e. la specifajn agmanierojn de germanaj profesoroj kaj studentoj, precipe tion, kion oni postulas de la studentoj. Pro tio, kelkaj profesoroj pensas, ke eĉ se oni ofertus pli da lingvaj kursoj, la problemo ne estus solvita.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En Brazilo komenciĝis en 2011 programo de studenta interŝanĝo nomita “Scienco sen landlimoj”, kies celo estis igi brazilajn studentojn studi en fremdlingvaj universitatoj por ke ili akiru pliajn konojn. Ekde tiam ĉirkaŭ 100.000 brazilanoj ricevis stipendiojn por studi eksterlande; 70% el ili estis licenciiĝantaj studentoj.

La eksministro pri Edukado defendis tiun programon kaj asertis, ke en la unua fazo pli ol 73.000 studentoj studis en 2.912 universitatoj en 54 landoj kaj ke, el 13.000 licenciiĝantaj studentoj kiuj pasigis unu jaron eksterlande kaj poste licenciiĝis, 20% daŭrigis siajn studojn por magistriĝi aŭ doktoriĝi. En la kazo de studentoj kiuj restis en Brazilo la procentaĵo estas nur 5.

Sed en 2016 la nova registaro anoncis la finon de granda parto de tiu programo, pro la jenaj kialoj: 1) la programo estas tre multekosta; ekzemple en 2015 “Scienco sen landlimoj” kostis ĉirkaŭ 1 miliardon da eŭroj, kio estas la sama kvanto elspezita por la lerneja lunĉo de 39 milionoj da lernejanoj; ĉiu partoprenanto kostas multe pli ol studentoj – je kiu ajn nivelo – en Brazilo; 2) studi eksterlande estas riĉiga travivaĵo por la stipendiuloj, sed tiu travivaĵo ne rezultigis valoran profiton por la lando, precipe ĉar plejmultaj studentoj ne havis sufiĉe da lingvaj konoj por vere studi en la elektita lando (kompreni la lekciojn, diskuti kaj skribi pri ili, ktp. ).

Tiu lasta fakto igas min paroli pri la alia “flanko” de la internaciigo en la kampo de edukado – ĉar estas du “flankoj”: la landoj kiuj sendas studentojn, kaj la landoj kiuj ricevas fremdlandajn studentojn. Unu el tiuj landoj estas Germanio. En la germana ĵurnalo “Die Zeit” mi legis nun la jenon en artikolo titolita „La fetiĉo de la internacieco“: